Dravida lingvaro

lingvaro parolata plejparte en suda Barato

Dravida lingvaro estas grupo de 26 lingvoj, parolataj ĉefe en la sudo de Barato, Srilanko, Pakistano kaj Nepalo.

Disvastigo de Dravida lingvaro

La lingvaro inkluzivas la jenajn:

La Dravida familio estas lingvofamilio de popoloj. Ĝi dividiĝas je grupoj (1) Centra, (2) Gondvana, (3) Nordokcidenta, (4) Nordorienta, (5) Suda, (6) Sudokcidenta kaj (7) Sudorienta. Totala kvanto: 125 milionoj. La plej multnombraj popoloj de la familio: Telugoj, Tamiloj, Kanaroj, Malajaloj, Gondoj, Oraonoj.

  • Nomo: [f] Dravidiens; [r] dravidi
  • Grupo de popoloj (telugoj, tamiloj, malajloj, kanaroj, gondoj k.a.) en Barato, precipe en la sudo, ankaŭ en Pakistano kaj najbaraj regionoj de Irano kaj Afganio (braguoj).
  • Apartenas al sudhinda raso.
  • Lingvoj: dravidaj. Aborigenoj de Hindostana duoninsulo.
LingvogrupoSUEŭropoAzioAfrikoAmerikoOceanioMondo
Centra - - 0.19 - - - 0.19
Gondvana - - 4.02 - - - 4.02
Nordokcidenta - - - 0.81 - - - 0.81
Nordorienta - - 1.81 - - - 1.81
Suda - - 116.46 - - - 116.46
Sudokcidenta - - 1.60 - - - 1.60
Sudorienta - - 63.40 - - - 63.40
Totalo - - 124.89 - - - 124.89

SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.

Braguoj redakti

  • Nomo: [m] brahuj; [f] Bragui; [r] braguj
  • Popolo en Pakistano (750 mil, precipe en provincoj Baluĉio kaj Sindo). Loĝas ankaŭ en Afganio, Irano k.a. Totala kvanto: 835 mil (1992).
  • Lingvo: bragua.
  • Laŭ religio - muzulmanoj-sunaistoj.

Gondoj redakti

  • Nomo: [f] Gondes; [r] gondi
  • Popolo de dravida grupo en Barato; 3,8 mln (1992).
  • Kredantoj: precipe hinduistoj, parto de tradiciaj konfesoj.

Kanaroj redakti

  • Nomo: [m] kanadiga; [f] Kannaras; [r] kannara, kannada
  • Popolo en Barato, ĉefloĝantoj de ŝtato Karnatako, 35 mln (1992).
  • Kanaroj antropologie estas malsamspecaj, sed plimulto apartenas al dravida raso.
  • Lingvo: kanara.
  • Kredantoj: precipe hinduistoj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj kaj ĝajnistoj.

Khondoj redakti

  • Nomo: [m] kuijenĝa; [f] Kandhs; [r] kĥond, kandĥa
  • Popolo en Barato (ŝtato Oriso), 920 mil (1992).
  • Lingvo: de dravida familio.
  • Kredantoj: tradiciaj konfesoj.

Malajaloj redakti

  • Nomoj: [f] Malayalis, Malayalam; [r] malajali
  • Popolo en Barato, ĉefloĝantoj de ŝtato Keralao. Totala kvanto: 35 mln (1992).
  • Apartenas al sudhinda aŭ dravida raso.
  • Lingvo: malajala.
  • Kredantoj: precipe hinduistoj, estas ankaŭ kristanoj kaj muzulmanoj.

Oraonoj redakti

  • Nomoj: [m] kurukh; [f] Oraons; [r] oraoni
  • Popolo en Barato (2 mln, 1992). Pli ol 10 mil loĝas en Bangladeŝo.
  • Lingvo: de dravida familio.
  • Plimulto estas de tradiciaj konfesoj, parto - kristanoj.

Tamiloj redakti

  • Nomoj: [f] Tamils, Tamouls; [r] tamili
  • Popolo en Barato (ĉefloĝantoj de ŝtato Tamilnado), 61 mln (1992); en nordo de Srilanko ĉ. 2,8 mln. Loĝas ankaŭ en Singapuro k.a. Prezentas gravan parton en konsisto de Hindo-Pakistananoj. Dividiĝas je Sri Lankaj kaj Hindiaj Tamiloj. Laŭ origino ili estas dravidoj. Totala kvanto: 64,1 mln
  • Lingvo: tamila.
  • Kredantoj: hinduistoj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj kaj kristanoj.

Telugoj redakti

  • Nomoj: [m] andhra; [f] Telugas, Telugu; [r] telugu
  • Popolo en Barato, ĉefloĝantoj de ŝtato Andra-Pradeŝo. Loĝas ankaŭ en ŝtatoj Tamilnado kaj Karnatako; 74,5 mln (1992).
  • Apartenas al sudhinda raso. Etnogeneza bazo de Telugoj estis dravidaj triboj - Andhroj, Kalingoj kaj Telugoj. En 2a jc a.K. - 3a jc p.K. ili kunfandiĝis je unu popolo.
  • Lingvo: teluga.
  • Kredantoj precipe hinduistoj, parto - muzulmanoj-sunaistoj.

Aliaj projektoj redakti

Vidu ankaŭ redakti