Lingva familio
Oni grupigas lingvojn en arojn (ofte nomitajn "familioj") laŭ ilia historia parenceco: lingvoj, kiuj ŝajnas deveni de komuna pralingvo, troviĝas en la sama lingvaro. Tiel oni ricevas arbecan strukturon.
La sekva tabelo montras unu tian strukturon. Pri kelkaj lingvaroj ekzistas diversaj opinioj, kaj iuj disdividoj estas esence arbitraj. Ĉi tiu tabelo estas iom konservativa, montrante nur lingvarojn, kies parenceco estas ĝenerale agnoskita. Pli radikala klasigo estas priskribita en la artikolo pri lingva filono.
Pro konveno, por ke ne estu tro da lingvaroj en la supra nivelo, la tabelo uzas ankaŭ kelkajn geografiajn grupojn, sed tiuj estas klare distingitaj per la vorto "lingvaroj" en la titolo. Ekzemple, historia parenceco inter la nordkaŭkaza kaj sudkaŭkaza lingvaroj ne estas pruvita.
Evidente la tabelo ne mencias ĉiujn homajn lingvojn, da kiuj estas kelkaj miloj. La strukturo de iuj familioj estas iom simpligita; pli da detaloj troviĝas eventuale en la artikolo pri la koncerna familio. Kreolaj lingvoj kaj piĝinoj estas troveblaj artikolfine. Planlingvoj estas ellasitaj pro ilia alispeca deveno. Listo de senparencaj lingvoj (lingvoj, kiuj ne apartenas al konata familio) troviĝas en aparta artikolo.
Iuj familioj estas rigardeblaj ankaŭ kiel lingvoj kun dialektoj, kaj multaj lingvoj estas rigardeblaj ankaŭ kiel familioj de proksime parencaj lingvoj.
Mapoj Redakti
|
||||||||||||||
|
Lingvaroj el Afriko Redakti
Inter la senparencaj lingvoj de Afriko estas la haza kaj sandava.
Afrikazia Redakti
Koja Redakti
Ĵua Redakti
Niĝerkonga Redakti
- senegala (fula, volofa)
- mandea (bambara)
- krua
- gura (morea)
- kvaa (aŝantia)
- volta-niĝera (evea, fonua, igba, joruba)
- benve-konga (bantua: svahila, lingala, kosa k zulua, ŝona)
- kordofanaj (nubaaj) lingvaroj
Nilo-sahara Redakti
Tua Redakti
Lingvaroj el Eŭrazio Redakti
Inter la senparencaj lingvoj de Eŭrazio estas la ajnua, buruŝaska, etruska, korea, nivĥa, sumera, kaj la eŭska aŭ baska.
Altaja Redakti
Andamana Redakti
Aŭstralazia Redakti
Kmera (kamboĝa), vjetnama, nikobara
Aŭstronezia Redakti
Tetuna, balia, cebua, ĉamora, java, malagasa, malaja (enhavante la indonezian), sunda, tagaloga (enhavante la filipina), fiĝia
Polinezia lingvaro: havaja, maoria, samoa
Abĥaz-adigea Redakti
Ĉinotibeta Redakti
Nepala (kontraŭ la nacia nepalia lingvo), birma, tibeta, ĉina
Ĉukĉa-kamĉatka Redakti
Dravida Redakti
Kanara, malajala, tamila, telugua
Hindeŭropa Redakti
- albana
- armena
- balta (latva, litova)
- ĝermana (i.a. norvega - sveda, dana, angla, germana k.a.)
- greka
- hinda (bengala, urduo (enhavante la hindian), nepalia, cigana)
- irana (persa, kurda, paŝtoa)
- italida (latina kaj ĝiaj idoj: itala, franca, hispana, portugala, rumana)
- kelta (kimra, irlanda)
- slava (ĉeĥa kaj slovaka, pola, rusa, ukraina, serba kaj kroata, slovena, bulgara)
Japaneca Redakti
Jeniseja Redakti
Jukagira Redakti
Kartvela Redakti
Kradaja Redakti
Mjaŭ-jaŭa Redakti
Naĥ-dagestana Redakti
Urala Redakti
Indianaj lingvaroj el Nordameriko Redakti
Estas multaj senparencaj lingvoj en Nordameriko, kiel la hajda, la taraska kaj la zunia. Inter la lingvaroj estas:
Eskim-aleŭta Redakti
Dene-jeniseja Redakti
Keta, tlingita, ĉipevajana, navaha
Vidu Na-denea lingvaro
Algonkeneca Redakti
Saliŝa Redakti
Vakaŝana Redakti
Siua Redakti
Irokeza Redakti
Muskoga Redakti
Penuta Redakti
(per Delancey 2006)
- Cimŝiana
- Ĉinuka
- Oregona penuta (kusa, alsia, sajusla)
- Plataĵa penuta (sahaptiana, klamata, molala)
- Majdua
- Jokuca
- Utia (mivoka, mucuna)
- ? Vintua (patvena)
- ? Kalapuja
- ? Takelma
Ĥoka Redakti
Hipoteza lingvaro. La sekvantaj estas eblaj lingvaretoj kaj senparenculoj.
Jut-azteka Redakti
Otomi-mangea Redakti
- Otomi-pamea (otomia, pamea, matlacinka)
- Ĉinanteka
- Tlapanekeca (tlapaneka)
- Mangeeca (mangea)
- Popolokeca (popoloka, mazateka)
- Zapoteka
- Miŝtekeca (miŝteka, kvikateka, trikia)
Miŝe-zokea Redakti
Majaeca Redakti
Grandaj lingvoj: Majaa (jukateka), vasteka, cocila, celtala, ĉola, kakĉikela, kekĉia, kiĉea, mamea, ĉuĥa, hakalteka (poptia), kanhobala, iŝila, pokomama, pokomĉia, cutuhila
Indianaj lingvaroj el Sudameriko Redakti
Estas multaj senparencaj lingvoj en Sudameriko, kiel la mapuĉa kaj pirahana. Inter la lingvaroj estas:
Ajmareca Redakti
Aravakeca Redakti
Ĉibĉeca Redakti
Ĉokoa Redakti
- Ĉokoa (embera)
Ĵea Redakti
Karibeca Redakti
Keĉua Redakti
Pano-takana Redakti
Tukaneca Redakti
Tupieca Redakti
Papuaj lingvaroj Redakti
Troviĝas multaj senparencaj lingvoj en Papulando. Inter la lingvaroj estas:
Tra-papulanda Redakti
Enhavas la plejparton de la papuaj lingvoj
Okcidenta papua Redakti
Toriĉela Redakti
Sepika Redakti
Ramu-subsepika Redakti
Sud-centra papulanda Redakti
Norda bugenvila Redakti
Aŭstraliaj lingvaroj Redakti
Troviĝas pluraj senparencaj lingvoj en Aŭstralio. Inter la lingvaroj estas:
Pama-nungaa Redakti
Enhavas la plejparton de la aŭstraliaj lingvoj