Jut-azteka lingvaro

Jut-azteka lingvaro estas lingvofamilio de Amerikaj indianoj - unu el la plej grandaj indianaj familioj en pasinteco. Ili estis ĉefloĝantoj de Azteka ŝtato kaj de sudokcidento de Nord-Ameriko. Reprezentantoj: Aztekoj (1.3 mln), Pipiloj, Ŝoŝonoj. Totala kvanto: 1.8 mln.

norda parto de la teritorio de la jut-azteka lingvaro

AZTEKOJ

KOMANĈOJ

  • Nomo: [m] pemena; [f] Comanches; [r] komanĉi
  • Indiana popolo de ŝoŝona grupo en Usono (rezervejo en sudokcidento de ŝtato Oklahomo), 6 mil (1992).
  • Lingvo: komanĉa lingvo.
  • Kredantoj: protestantoj.

PIPILOJ

  • Nomoj: [m] maseual; [f] Pipils; [r] pipil
  • Indiana popolo en Salvadoro, 155 mil (1992).
  • Lingvo: de azteka-tanoana familio.
  • Laŭ religio - katolikoj.

PUEBLO-INDIANOJ

  • Nomoj: [h]+[f] Pueblo; [r] pueblo
  • Grupo de indianaj popoloj en sudokcidento de Usono (ŝtatoj Nov-Meksiko kaj Arizono), 32 mil (1987).
  • Lingvoj: de jut-azteka familio.

ŜOŜONOJ

  • Nomoj: [a] Shoshone, [f] Chochons; [r] Шошоны ŝoŝoni
  • Grupo de indianaj popoloj (mem ŝoŝonoj, komanĉoj, jutoj k.a.) en Usono. Entute ĉ. 70 mil (1992).
  • Lingvoj: de jut-azteka familio.
  • Tradiciaj konfesoj.

TARAHUMARA

Tarahumara estas nomo de indiĝena etno, en norda Meksiko. La Tarahumara-popolo estas fama pro ties kapablo, longajn distancojn kuri tra dezerto, montoj. La viroj nomas sin pro tio Rarámuri (‘Tiu, kiu rapide kuras’, t. e. ‘kuranto’). La tarahumara-lingvo apartenas al la jut-azteka lingvaro.

Vidu ankaŭ redakti