Komanĉoj

etno de la preriindianoj
animismo • Native American Church • kristanismo

La Komanĉoj, angle Comanche (prononco [keME:Nĉi], laŭ sistemo IFA kəˈmæntʃi, en la komanĉa Nʉmʉnʉʉ), estas denaska usona nacio el la Grandaj Ebenaĵoj, do preriindianoj kies historia teritorio konsistis el la aktuala nordokcidenta Teksaso kaj apudaj regionoj en orienta Nov-Meksiko, sudorienta Kolorado, sudokcidenta Kansaso, okcidenta Oklahomo kaj norda Ĉiŭaŭo. La usona registaro federacie agnoskas la komanĉojn kiel la Komanĉan Nacion, kun ĉefsidejo en Lawton, Oklahomo.

Komanĉoj
tribo
Suma populacio
14 700
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
komanĉa lingvo
Religio
vdr

La komanĉoj fariĝis la reganta tribo sur la sudaj Grandaj Ebenaĵoj en la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Ili ofte estas karakterizitaj kiel "estroj de la ebenaĵoj" kaj, reflektante sian antaŭan eminentecon, ili prezidis grandan areon hispane nomatan Comancheria, kiu inkluzivis grandajn porciojn de aktualaj Teksaso, Kolorado, Nov-Meksiko, Oklahomo kaj Kansaso.

Vidu ankaŭ redakti