La italikaitalida lingvaro estas unuaranga branĉo de la hindeŭropa lingvofamilio. Antaŭe oni supozis pli proksiman parencecon kun la kelta lingvaro, sed tio ankoraŭ ne estas science pruvebla.

italika lingvaro
lingva familio
hindeŭropa lingvaro
Parolata en origine la itala duoninsulo, la latina kaj poste la latinidaj lingvoj ankaŭ aliregione (vidu en la apartaj artikoloj)
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa
italika lingvaro
Lingvaj kodoj
  Glottolog ital1284
Angla nomo Italic
Franca nomo langues italiques
vdr
Popoloj sur la itala duoninsulo komence de la ferepoko (ĉirkaŭ la jaro 800 a.K. )
  •  Liguroj
  •  Pravenetanoj
  •  Etruskoj
  •  Picenoj
  •  Umbroj
  •  Latianoj
  •  Oskoj
  •  Mesapioj
  •  Grekoj
  • La italikaj lingvoj en la antikva epoko estis parolataj sur la itala duoninsulo kaj sur la insulo Sicilio, fare de la popoloj de la italika etnaro. Unu el la lingvoj de la grupo, la latina lingvo, tamen – pro iom-post-ioma politika ampleksiĝo de la regno Romio – iĝis pli kaj pli hegemonia kaj fine forpremis ĉiujn aliajn italikajn lingvojn, kiuj senescepte formortis. La latina lingvo havis plurajn posteulajn lingvojn, la latinidajn lingvojn, kiuj sekve konsistigas la modernan branĉon de la italikaj lingvoj. Kiam ekzakte la aliaj italikaj lingvoj formortis, ne kun plena certeco difineblas, certe tamen ankoraŭ dum la antikva epoko, la plej multaj verŝajne antaŭ la naskiĝo de Jesuo, do antaŭ la komenco de la moderna kalendara kalkulo.

    Ampleksajn skribajn dokumentojn postlasis nur la latina, oska kaj umbra lingvoj. La aliaj italikaj lingvoj dokumentiĝis nur per malmultaj mallongvaj ŝtonaj enskribaĵoj.

    Laŭ la lingvoscienca difino la termino "italika lingvaro" neniel ampleksas ĉiujn lingvojn kaj dialektojn, kiuj dum la antikva epoko estis parolataj en Italio, sed nur du grupojn de ties hindeŭropaj lingvoj, kiuj disdividiĝis laŭ multaj subgrupoj kaj dialektoj. La enordigo de la plej multaj, plejparte apenaŭ dokumentitaj lingvoj, malklaras. Certas nur la enordigo de la pli grandaj lingvoj, kiuj estis decidaj por la nomado de la subgrupoj: la proksima proksimeco de la latina kun la faliska lingvo, kaj de la oska kun la umbra lingvo, kaŭzis la kreon de la du ĉefaj subbranĉoj de la italikaj lingvoj.

    La mesapia lingvo en Apulio estis ilira dialekto, la praveneta lingvo verŝajne konsistigis propran branĉon de la hindeŭropa lingvaro, kaj la leponta lingvo estis kontinenta kelta lingvo.

    Krome sur la teritorio de la antikva Italio ankoraŭ ekzistis iuj nehindeŭropaj lingvoj kiel la etruska aŭ la raetia lingvoj.

    La moderna branĉo de la italikaj lingvoj estas la latinidaj lingvoj, kiuj kreskis el la latina kaj ties posta formo, la vulgara latino = do "popola latino": Ili estas amplekse disvastiĝintaj en Italio, Francio, Hispanio, Portugalio, Rumanio, partoj de Belgio kaj Svislando kaj en suda kaj centra Ameriko.

    Divido redakti

    interalie la...

    Vidu ankaŭ redakti