Maoria lingvo

polinezia lingvo parolata de novzelandaj maorioj

La Maoria lingvo parolata en Nov-Zelando estas unu el la polineziaj lingvoj, kiuj apartenas al la aŭstroneziaj lingvoj.

Maoria
Te reo Māori
Mapo
lingvo • moderna lingvostudfako
Tahitic • Mātauranga Māori
Parolantoj 160 000 (157 000 en 2 006)
Skribo latina alfabeto, maoria Brajlo
Lingvistika klasifiko
Aŭstronezia lingvaro
Polinezia lingvaro
Orienta polinezia lingvaro
Maoria
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Novzelando
Reguligita de Komisio por la Lingvo Maoria
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 mi
  ISO 639-2
    Bibliografia mao
    Terminologia mri
  ISO 639-3 mri
  Glottolog maor1246
Angla nomo Māori
Franca nomo māori
vdr

ISO-lingvokodo :

639-1 = mi
639-3 = mri

Nuntempe la Maoria lingvo estas unu el la tri oficialaj lingvoj de Nov-Zelando (la aliaj estas la angla kaj nov-zelanda gestolingvo). Tamen, dum longa tempo, ĝi estis subpremata de la nov-zelanda registaro, estante malpermesita en la lernejoj. Pro tio nuntempe nur 50.000 ĝis 130.000 de la 530.000 maorioj parolas ĝin.

Maoria kulturo kaj lingvo estas instruata en multaj Nov-Zelandaj lernejoj. Aldone, ekzistas antaŭlernejnivelaj «kohanga reo» (lingvejoj) kiuj instruas al «tamariki» (infanoj) tute per la Maoria lingvo.

Origino redakti

La maoria lingvo (te reo Māori) de Nov-Zelando estas membro de la orienta polinezia subgrupo de la polinezia lingvofamilio.[1] Ĝi estas proksime rilata al tiuj de la Kukinsuloj, Tahitio kaj Havajo. Ĝi estas malpli proksima al tiuj de Samoo, Niuo kaj Tongo. Moderna esplorado montras ke la polineziaj lingvoj plej probable devenis de la lingvo de la indiĝenoj de Tajvano. Ĝi ne havis skribitan formon antaŭ proksimume 1840. En 1987 la maoria lingvo iĝis leĝe oficiala lingvo en Nov-Zelando, kaj ĝi estas uzata de tempo al tempo en kortumoj, la parlamento kaj aliaj oficialaj aferoj.

Lingviko de la maoria lingvo redakti

La unua verko pri la maoria lingvo publikiĝis en 1820.[2] En 1969 Bruce Biggs eldonis sian novan gramatikan teorion kaj simpligis la klasifikon de maoriaj vortoj.[3] La plej ampleksaj priskriboj de la gramatiko de la maoria estas tiuj de Winifred Bauer (1993)[4] kaj (1997)[5] Alia ampleksa lingvika verko estas tiu de Ray Harlow.[6] David Kārena-Holmes prezentis malpli longan priskribon.[7]

Alfabeto kaj prononcado redakti

a, ā, e, ē, h, i, ī, k, m, n, ng, o, ō, p, r, t, u, ū, w, wh

Ĉiuj vokaloj havas mallongan kaj longan formon. Oni indikas la longan per makrono aŭ per duobla litero. La mallongan oni ne markas. La r ne estas frikativa, la p ne estas ploziva, la w estas prononcata kiel en la angla. La digramo ng estas unu sono kiun oni prononcas per mola g kiel en la norma angla vorto singer. La prononco de la digramo wh varias iomete laŭ tribo, ĝi estas unu sono, kaj pleje oni prononcas ĝin proksimume kiel f en Esperanto. La vokalojn kaj ĉiujn aliajn konsonantojn oni prononcas pli-malpli kiel en Esperanto.

Ekzistas malgrandaj varioj inter la parolado de la diversaj triboj. Ekzemple, maorioj en Sudinsulo prononcas la nomon de Monto Cook Aoraki, anstataŭ Aorangi. Ĉiu silabo finiĝas per vokalo. Duoblaj konsonantoj ne okazas. Tial la skribado estas fonetika, se oni uzas la makronojn. Skribitaj duoblaj vokaloj foje estas dubsencaj.

Akcentoj estas malfortaj, tamen duvokalajn silabojn oni emas akcenti iomete, precipe se ili estas la antaŭlasta silabo de vorto. La nuna skribsistemo estiĝis en la 19a jarcento. (misiistoj Kendall kaj Henry Williams, helpataj de Samuel Lee lingvisto) Antaŭe la maoria estis tute parola lingvo. Ĝi ankoraŭ estas ĉefe parolata, kaj oratorado estas ankoraŭ altestimata.

Tipoj de vortoj redakti

La du ĉefaj tipoj de vortoj en la maoria estas bazaj vortoj (substantivoj, agverboj kaj statverboj) kaj partikuloj (prepozicioj, artikoloj, posedaj partikuloj, verbaj partikuloj kaj adverbaj partikuloj). Ĉirkaŭ sesdek partikuloj ekzistas, kaj miloj da bazaj vortoj. La maoria ofte uzas statverbojn kie aliaj lingvoj uzas adjektivojn. Bazaj vortoj povas modifi aliajn. La modifanto sekvas la modifaton. Ĉiuj agverboj kaj multaj statverboj ankaŭ uzatas kiel substantivoj. Ĉiu propozicio enhavas almenaŭ unu bazan vorton.

Bazaj vortoj redakti

Substantivoj redakti

La tri ĉefaj tipoj de substantivoj estas: ĝeneralaj substantivoj (aĵoj), personaj substantivoj (nomoj de homoj, kaj personaj nomoj de aĵoj), kaj situaj substantivoj (nomoj de lokoj). Oni ankaŭ konsideras la pronomojn subklaso de substantivoj.

La substantivoj ne havas kazojn, kaj ĝenerale ne varias laŭ nombro. Tamen kelkaj oftaj vortoj varias laŭ nombro: ekzemple tamaiti (infano) tamariki (infanoj). Substantivoj neniam staras sola. Ili ĝenerale havas artikolon aŭ korelativon, tamen substantivoj pri loko ne havas artikolon, ekzemple runga (supro), konei (ĉi tiu loko), tai (la maro).

Ĉiuj substantivoj uzeblas kun difinita artikolo aŭ kun nedifinita artikolo, do mankas distingo inter nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj.

Ĝeneralaj substantivoj redakti

Plejmultaj substantivoj estas membroj de ĉi tiu tipo. Ĝenerala substantivo preskaŭ ĉiam aperas kun determinilo, ekzemple: ngā manu = la birdoj.

Lokaj substantivoj redakti

Ĉi tiu klaso enhavas la nomojn de urboj, riveroj, regionoj ktp. Ĝi ankaŭ enhavas la vortojn kiuj nomas lokon relative al objekto. Ekzemple: [8]

  • konei, konā, korā = ĉi tie, tie apud vi, tie for
  • mua = la antaŭo (aŭ space aŭ tempe)
  • muri = la malantaŭo, la posta;
  • runga = la supro, la sudo
  • raro = la malsupro, la nordo
  • roto = la interno
  • waho = la ekstero

Por la prepozicioj en Esperanto, oni uzas ekzemple:

  • kei rungi i te tēpu = ĉe la supro de la tablo = sur la tablo
  • i roto i te kāri = ĉe la interno de la ĝardeno = en la ĝardeno
Personaj substantivoj redakti

La nomoj de homoj, triboj, kanuoj, monatoj, personaj pronomoj, kaj la demanda pronomo wai = kiu(j), kiun oni uzas por demando por kiu la atendata respondo estas persona nomo.

Pronomoj redakti
 
Pronomoj en la maoria

La personaj pronomoj nur estas uzataj pri homoj. Ili ne havas genrojn, sed apud singularo kaj pluralo ekzistas dualaj formoj. Krome estas ĉe "ni" distingo inter inkluda kaj ekskluda formoj.[9]

Simplaj pronomoj
Persono Singularo Dualo Pluralo
1-a au tāua (inkl.)

māua (ekskl.)

tātou (inkl.)

mātou (ekskl.)

2-a koe kōrua koutou
3-a ia rāua rātou

Post prepozicioj je fina -ā kaj -ō (mā, mō "por", nā, nō "de", ā, ō "de") la singularaj pronomoj havas apartajn formojn, kiuj ankaŭ estas uzataj ĉe posesivaj pronomoj.[10]

Apartaj formoj
Persono Pronomo Ekzemplo 1 Traduko 1 Ekzemplo 2 Traduko 2
1-a -ku mōku, māku por mi tōku, tāku; ōku, āku mia; miaj
2-a -u nāu de ci, de vi tōu, tāu; ōu, āu via; viaj
3-a -na ōna de li, de ŝi tōna, tāna; ōna, āna lia, ŝia; liaj, ŝiaj

Agverboj redakti

La agverboj nomas agojn. Ili troviĝas en verbaj vortgrupoj kun verbaj partikuloj. Plejmultaj agverboj estas pasivigeblaj. Oni konsideras ilin transitivaj. Ĉi tiuj (pasivigeblaj verboj) uziĝas en tri specoj de propozicio:

  • Kei te patu ia i tana kurī = Batas li/ŝi je sia hundo (aktiva, objekto markita per i)
  • Kei te patua e ia tana kurī = Batatas de li/ŝi lia/ŝia hundo (pasiva, aganto markita per e)
  • Nāna tana kurī i patu = De li lia/ŝia hundo batis
Dudirektaj verboj redakti

Wennergren nomas ilin "verboj kun al-komplemento"[11]. Ekzemple: doni, lavi, ŝteli, aparteni, pagi. Harlow skribis[12]:

malmultaj verboj, kies signifo temas pri ia "transigo", ekzemple doni, montri, rakonti, havas du objektojn: unu, la rekta objekto, por la afero transigata, kaj la alia, la tiel nomata malrekta objekto, por la homo al kiu la rekta objekto estas transigata. Ekzemple:

  • I whakamārama te kaiako i te rapanga ki ngā tamariki = Klarigis la instruisto je la problemo al la infanoj
  • E whakakite ana ia i ana kete ki ngā manuhiri = Montras ŝi/li je siaj korboj al la vizitantoj (p 110)
  • Hoatu tētahi āporo ki tō hoa = Donu unu pomon al via amiko[13]

Tamen la uzado estas malregula. En la suba citaĵo la infanoj estas la objekto kaj la transigata studobjekto estas la al-komplemento:

  • Kua whakawhiwhi te Whare Wānanga i ngā ākonga ki ā rātou tohu mātauranga = Aljuĝis la Universitato siajn studentojn al iliaj diplomoj[13]
  • Utua ai au e rima herengi i te wiki = Pagatis mi je kvin ŝilingoj en ĉiu semajno* (malbona esprimo en Esperanto)[13]
Perceptaj verboj redakti

Perceptaj verboj estas subklaso de agverboj kaj pasivigeblaj. (En Esperanto tiaj verboj estas normalaj agverboj.) Ĉar ili temas pri mensa stato aŭ percepto, la entoj estas la perceptanto (subjekto) kaj la perceptato (objekto). La ĉefaj verboj en ĉi tiu subklaso estas: rongo (aŭdi), pīrangi (deziri, bezoni), hiahia (deziri, voli), mōhio (scii, koni), mahara (pripensi, memori), tūmanako (esperi). Ĝenerale, la objekto de percepta verbo estas markita per ki. La verbo kite (vidi) estas escepto, ĉar ĝia objekto estas markita per i, same al ĝeneralaj agverboj (supre). Ekzemple:

  • Kei te mōhio ki a Ngāhuia? = [Ĉu] konas [vi] al Ngāhuia?
  • I kite te tangata i te kurī = Vidis la homo je la hundo
Netransitivaj verboj redakti

Agverboj kiuj ĝenerale ne havas objekton en la kutima senco. Oftaj ekzemploj temas pri movado: haere (iri), moe (dormi), oma (kuri), takoto (kuŝi), (stari). Tamen "Māori Dictionary" listigas pasivan formon por ĉiu el tiuj verboj krom ' moe'.[13] La celo de movado estas markita per 'ki' kaj la origino per 'i'. Ekzemple:

  • I haere ia i te whare ki te toa = Iris li/ŝi de la domo al la butiko

Statverboj redakti

La statverboj estas malgranda aro de verboj kiuj temas pri stato anstataŭ ago. Ili ne havas pasivon. La stato kutime estas la rezulto de ago. Se la aginto estas menciita, tiu estas notita en vortgrupo markita per i.[14] Unu speco de statverbo estas uzebla kie en aliaj lingvoj oni uzas la verbon "esti" kaj adjektivon. Ekzemple:

  • Ka pai ngā kai = Bonas la manĝaĵoj = Estas bonaj la manĝaĵoj

Evidente pai estas verbo ĉar ĝi troviĝas kun ka (verba partikulo) en verba vortgrupo (ka pai). La alia speco de statverboj estas uzata kie iuj aliaj lingvoj uzas participon aŭ medialan verbon. La aganto de la origina verbo estas la paciento de la statverbo. La signifo de tia verbo estas kvazaŭ pasiva. Ekzemple:

  • I pakaru te wini i a Huri = Estas rompita la fenestro de Huri = Rompiĝis la fenestro pro Huri
  • I mahue ia i te pahi = Estas lasita li/ŝi de la buso
  • Kua mutu te kura = Estas finita la lernejo = Finiĝis la lernejo

Karena-Holmes skribis ke kiam statverbo estas uzata kun la nedifina artikolo, he, oni povas konsideri ke la vortgrupo havas verban senson.[15] Ekzemple:

  • He whero te whare = Ruĝas la domo.
  • He rangatira a Rewi = Estimatas Rewi = Rewi estas ĉefo (Substantivo estas pli taŭga traduko).

Harlow konsideras ke la uzado de bazvortoj kun la artikolo he montras ke la sekva vorto estas substantivo aŭ adjektivo. Tamen li ankoraŭ traktas vortgrupon kun he kiel predikaton (sube Predikato).[16]

Iuj verboj ekzistas en identaj aŭ rilataj formoj kiel kaj statverbo kaj agverbo. Ekzemple: pai kiel statverbo signifas "boni", kaj pai kiel agverbo signifas "ŝati" kaj havas pasivon paingia. Plejmultaj statverboj estas uzeblaj kiel substantivoj, ekzemple: pai (statverbo) = boni, pai (substantivo) = boneco.

Modifantoj redakti

Karena-Holmes[17] skribis ke ne ekzistas vortklaso simila al la anglaj adjektivoj. Tamen certe troviĝas vortoj kiuj estas uzeblaj kiel adjektivoj, t.e. por modifi substantivon. Plejmultaj maoriaj bazvortoj estas uzeblaj tiel. Modifanto kutime sekvas la vorton kiun ĝi modifas. Ekzemple:

  • he whare kōwhatu = domo ŝtona (substantivo kiel modifanto)
  • he whare kai = domo manĝada (agverbo kiel modifanto)
  • he whare pai = domo bona (statverbo kiel modifanto)

Ĉiu modifanto de la sama substantivo bezonas apartan vortgrupon, ekzemple:

  • he whare pai | he nui hoki = domo bona | granda ankaŭ "bona, granda domo"

Tamen, bazvorto povas modifi vortgrupon, ekzemple:

  • te otaota whai purapura = herbo posedo semo "semportanta herbo"

Bazvorto ankaŭ povas modifi verbon, do agi kiel adverbo.

partikuloj redakti

partikuloj kiuj antaŭas bazvortojn redakti

Artikoloj redakti
  • te singulara difina artikolo, te whare = la domo
  • ngā plurala difina artikolo, ngā whare = la domoj
  • he maldifina artikolo, he whare = iu(j) domo(j). He ne difinas nombron, do he whare estas tradukebla kiel: domo, domoj, iuj domoj, laŭ kunteksto.
  • a persona artikolo, indikas personon, i haere a Huri = iris Huri. Ĉi tiu artikolo estas uzata antaŭ personaj substantivoj, personaj pronomoj (krom ahau), kaj lokaj substantivoj.
Aliaj difiniloj redakti

Oni kombinas la difinan artikolon kun la poziciaj partikuloj (vidu sube) por formi difinilojn:

Difiniloj
Singularo Pluralo
tēnei = ĉi tiu ēnei = ĉi tiuj
tēnā = tiu (apud la alparolato) ēnā = tiuj (apud la alparolato)
tērā = tiu (fora) ērā = tiuj (foraj)
tētahi = unu, iu ētahi = iuj
taua = tiu (menciita) aua = tiuj (menciitaj)
tēhea...? = kiu...? ēhea... ? = kiuj... ?

Ekzemple: te manu nei = tēnei manu = ĉi tiu birdo.

Pronomoj redakti

La difiniloj en la antaūa sekcio estas ankaŭ uzeblaj kiel pronomoj (bazvortoj), ekzemple:

  • Ko tēnei te whare = ĉi tiu estas la domo
Prepozicioj redakti
  • ko, me = kaj
  • me = se
  • a = de
  • o, nā, nō, mā, mō, i, e = de
  • a (futura)
  • e (alparolo)
Lokaj prepozicioj redakti
  • Ki temas pri moviĝo aŭ ia mensa transigo de ie al ie alia: ki konei = al ĉi tiu loko

kei (aŭ kai), i, hei (aŭ hai) estas prepozicioj kun tenso. Ili indikas "ĉe" en la tri tensoj:

  • kei = ĉe aktuale; kei te whare ia = ĉeas la domo li/ŝi
  • i = ĉe pasintece; i te whare ia = ĉeis la domo li/ŝi
  • hei = ĉe estonte; hei te whare ia = ĉeos la domo li/ŝi

Mankas verbo kiu signifas "havi" en la maoria, do uzi la lokajn prepoziciojn estas unu rimedo montri posedadon.

  • Kei a Huri te pukapuka = Ĉeas Huri la libro = La libro estas ĉe Huri = Huri havas la libron
Verbaj partikuloj redakti

Bauer nomas ilin TAM-markiloj (tenso-aspekto-modo).[5] Ĉiu verba partikulo havas po unu, aŭ du aŭ tri el tiuj atributoj. Ĉi tie menciataj estas nur la ĉefaj uzoj de la verbaj partikuloj.[18][13]

  • i: la ago de la sekva verbo okazis pasintece, ekzemple, i haere a Huri = iris Huri
  • kua: ago estas farita aŭ farota, ekzemple, kua haere a Huri = iris Huri; stato estas atingita, ekzemple, kua tūreiti ia = malfruiĝis li/ŝi
  • ka: nova ago aŭ stato, ofte futura, ekzemple, ka haere tātou = iru ni
  • e: futura ago, ekzemple, tērā pea e tae mai ia = eble alvenos li/ŝi; kun ana post la verbo por daŭra ago aŭ stato, ekzemple *e pai ana au = bonsana estas mi
  • kia: dezirata ago aŭ stato, ekzemple, kia tūpato = estu zorgema
  • me: devus fari agon, ekzemple, me haere tātou = devus iri ni
  • kei: evitu agon aŭ staton, ekzemple, kei hinga koe = ne falu
  • ina: se kaj kiam ago okazas, ekzemple, ina haere koe = kiam iros vi

Partikuloj kiuj sekvas bazvortojn redakti

Poziciaj partikuloj redakti
  • nei = ĉi tie (apud la parolanto)
  • na = tie (apud la alparolato)
  • ra = tie (for)

ekzemple, ngā manu ra = la birdoj for

El tiuj poziciaj partikuloj oni formis la difinilojn:

  • konei = ĉi tiu loko
  • konā = tiu loko apud la alparolato
  • korā = tiu fora loko

Eblas ankaŭ kombini ilin kun por fari agverbojn:

  • pēnei = fari ĉi tiel
  • pēnā = fari tiel (kiel la alparolato)
  • pērā = fari tiel (kiel fora iu)
Direktaj partikuloj redakti
  • mai = ĉi tien (al la parolanto)
  • atu = tien, foren
  • ake = supren
  • iho = malsupren
Adverbaj partikuloj redakti

ai anake anō hoki kau kē koa noa pea rawa tonu

Verba partikulo redakti

ana sekvas e kaj bazvorton por indiki daŭran agon aŭ staton

Plurala partikulo redakti
  • = kaj kunuloj, plus

ekzemple, ko Hata mā = Hata kaj liaj kunuloj

  • e hoa mā = amikoj
  • tekau mā tahi = dek plus unu, t.e. dek unu

Vortoj kiuj estas nek bazvortoj nek partikuloj redakti

Sendependaj vortoj redakti

Ekzemple:

  • ā = kaj (kunligas propoziciojn aū frazelementojn)
  • āe = jes
  • kāo, ehē = ne
  • arā = tio estas (enkondukas klarigon)
  • anei, anā, arā = ĉi tie, tie, tie for

Esprimoj kiuj iam estis vortgrupoj sed nun estas rigardataj neanalizeblaj unuoj redakti

Ekzemple[19]:

  • kātahi = kaj tiam, ĵus
  • kaore, ehara = ne
  • engari = sed
  • mehemea = se

Kardinalaj numeraloj redakti

Numeraloj en la maoria pli similas al statverboj ol adjektivoj, sed ili havas specialajn formojn. Ili signifas proksimume 'esti du, kvar ktp nombre'. Numeraloj kutime sekvas verban partikulon. Krom kelkaj esceptoj, numeraloj ne staras antaŭ substantivoj kiel en Esperanto. Ekzemple:[20]

  • Ēnei whare e rua = Ĉi tiuj du domoj
  • E rua ngā whare kei roto i tēnei rori = Du estas la domoj en ĉi tiu strato = Estas du domoj en ĉi tiu strato
  • Ka whā tau au ki reira = Kvar jarojn estos mi tie = Mi estos tie kvar jarojn

La numeraloj estas: tahi (1), rua (2), toru (3), whā (4), rima (5), ono (6), whitu (7), waru (8), iwa (9), tekau (10), tekau mā tahi (11), tekau mā rua (12), rua tekau (20), rau (100), e rua rau (200), kotahi mano (1000), miriona (1000000). Ordaj numeraloj estas: tuatahite tahi (1a), te tekau (10a), te tekau mā tahi (11a), te rua tekau (20a), te rau (100a) ktp. Por multipliki, apudmetu la numerojn sen ia ligvorto: rua tekau rima (20 x 5).

Vicmontraj numeraloj redakti

La vicmontraj numeraloj 'unua' ĝis 'naŭa' formiĝas per la prefikso tua-: tuatahi (unua), tuarua (dua)... Ĉi tiuj vortoj estas adjektivoj. Ili aŭ sekvas la ĉefan bazvorton kiun ili modifas, aŭ sekvas la partikulon 'te' en aparta vortgrupo (adjekto), ekzemple:

  • Te tuatahi o ngā whare = La unua el la domoj = La unua domo

Por la numeraloj ek de 'deka', la prefikso tua- ne uzatas. La vicnumeraloj ek de 'deka' estas samaj al la kardinalaj numeraloj sen verba partikulo, ekzemple:

  • Te tekau o ngā rā o Tīhema = La deka el la tagoj de Decembro = La deka de Decembro

La sama formo iam uzatas por 'dua' ĝis 'naŭa', precipe por datoj.[21]

Pruntado de vortoj el aliaj lingvoj redakti

La maoria lingvo prenis vortojn el aliaj lingvoj. Ili devis ricevi la ortografion de la maoria lingvo. Ĉar ĝi havas nur dek konsonantajn sonojn, kompreneble la prononcado ofte estas malsimila al la vorto en ties origina lingvo. Ekzemploj:

hipi (ŝafo, el sheep)
hoiho (ĉevalo, el horse)
Wiwi (franca, franco, el oui oui)

Ĉiam estas diversaj opinioj pri ĉu adopti neologismon aŭ uzi jam ekzistantajn vortojn. Ekzemple:

motokā (aŭtomobilo, el motor car) anstataŭ waka (kanuo, veturilo)

Sintakso redakti

Frazelementoj redakti

Frazoj kaj propozicioj konsistas el vortgrupoj kiujn oni konsideras frazelementoj. En la maoria, frazelementoj estas la naturaj dividaĵoj de parolado, kaj eventualaj paŭzoj normale okazas inter frazelementoj. En diversaj konstruaĵoj kiuj estas reordigeblaj en la frazo, ĉiam estas tutaj frazelementoj, ne unuopaj vortoj, kiujn oni reordigas.[22]

La tri tipoj de frazelementoj estas: predikataj, substantivaj kaj prepoziciaj.[23]

Karena-Holmes skribis pri frazelementoj[24]: Preskaŭ ĉiu frazelemento en la maoria enhavas almenaŭ unu bazvorton, kiu portas la ĉefan signifon de la frazelemento. Iufoje frazelemento konsistas sole el bazvorto. Pli ofte, la bazvorto(j) havas partikulojn antaŭe, aŭ poste, aŭ en ambaŭ lokoj. La verbo, subjekto, objekto kaj adjektoj troviĝas en apartaj frazelementoj. Propozicio kun aktiva agverbo ofte havas la ordon: VSO (verbo subjekto objekto). Malpli oftaj formoj havas la ordon SVO. Harlow nomas la prepoziciajn frazelementojn (kaj objektojn kaj adjektojn) komentoj.[25]

Propozicioj redakti

En la ekzemploj troviĝas oblikvo inter la frazelementoj.

Minimumaj frazoj redakti

La minimuma frazo konsistas el unu verba frazelemento, ekzemple:

kei te ua = pluvas
ka ahiahi = vesperiĝis
titiro! = rigardu!

Aktiva formo redakti

ka aroha / au / ki a koe = amas / mi / je vi = mi amas vin
ka waiata / te kōtiro / i te waiata = kantas / la knabino / je la kanto = la knabino kantas la kanton
i patu / ia / i te paoro = batis / li / je la pilko = li batis la pilkon
kei te patu / ia / i tāna kurī = batas / ŝi / je sia hundo = ŝi batas sian hundon

Post irverboj ki signifas "al" kaj i signifas "de".

i haere / a Hone / i te whare / ki te toa = iris / Johano / de la domo / al la butiko = Johano iris de la domo al la butiko

En pasiva formo, kiu povas enhavi la finaĵon -a (en la ekzemplo) aŭ -tia:

kei te patua / e ia / tāna kurī = batatas / de ŝi / ŝia hundo = ŝia hundo estas bata de ŝi

Por emfazi la aganton redakti

Oni markas la aganton per la prepozicio (por la pasinteco) aŭ (por la futuro). Se la aganto estas singulara pronomo, oni uzas specialan formon: nāku (unua persono), nāu (dua) aŭ nāna (tria). Ne ekzistas formo por la as-tempo. La senco de la prepozicio estas "apartenanta al"; ĝi asertas posedon de la ago.[26]

La trafato estas la subjekto do oni ne markas ĝin.

Oni metas la aganton unue por emfazi ĝin, do la sinsekvo estas AVS aŭ ASV.

La agantoemfaza konstruaĵo ŝajnas havi pasivan sencon, kvankam la verbo havas aktivan formon. Traduki ĝin en Esperanto estas nature esprimi ĝin per aktiva propozicio. Oni uzas ĉi tiun formon nur kun transitivaj verboj.[27]

nā Hine / i whāngai / te tamaiti = de Hine / estas manĝigita / la infano = ja Hine / manĝigis / la infanon
nāna / tana kurī / i patu = de ŝi / ŝia hundo / estas batita = ja ŝi / sian hundon /batis
nā tātou / i hanga / te whare = de ni / konstruiĝis / la domo = ja ni / konstruis / la domon
mā tātou / e hanga / te whare = de ni / konstruiĝos / la domo = ja ni / konstruos / la domon

Pasivoj redakti

Statverboj ne povas uziĝi en la pasiva voĉo. Plejmultaj transitivaj verboj kaj kelkaj netransitivaj vortoj estas uzeblaj kaj aktive kaj pasive.

Verbo + pasiva sufikso redakti

Por pasivigi verbon oni aldonas sufikson al ĝi. Tiuj sufiksoj (-tia, -ria, -ia, -ngia, -ina, k.a.) varias laŭ la verbo, kaj oni devas parkeri ilin. Ekzemple:

e kimi ana te tangata i te kurī = serĉas la viro je la hundo (aktiva verbo)
e kimihia ana te kurī e te tangata = serĉatas la hundo de la viro (pasiva verbo)

En vortaroj la pasivigeblaj verboj kutime aperas kun la pasivaj sufiksoj kiujn oni povas uzi kun tiu verbo. Tiel oni faras unuvortan pasivon, kiu konvenas ĉar pasivoj uziĝas multe pli ofte en la maoria ol en Esperanto. Ekzemple:

aroha (verbo) (-ina, -tia) ami, kompati
kai (verbo) (-nga, -ngia) manĝi, konsumi
kōrero (verbo) (-hia, -gnia, -tia) rakonti, diri, paroli

La imperativo de transitivaj verboj kutime estas pasiva.

takahia / te ngārara = piedprematu / la insekto-aŭ-rampulo
tangohia / ō hū = demetatu / viaj ŝuoj

Kelkaj netransitivaj verboj ankaŭ estas pasivigeblaj. En iu senco, netransitivaj verboj transitiviĝas kiam ili pasiviĝas. La subjekto estas la aĵo aŭ afero kiun la ago influas.[28]

En Esperanto oni povas transitivigi iujn netransitivajn verbojn per prefikso. Ekzemple:

Ni grimpis (ntr) sur la monto -> Ni surgrimpis (tr) la monton -> La monto estas surgrimpita (tr)

Ĉe 'grimpi' ne multe gravas se oni ellasas la prefikson 'sur', kaj oni ofte faras tion, ĝenerale kun la signifo, ke la monto estas grimpita ĝissupre. Tamen ĉe 'iri', estas alie:

Ni iras (ntr) trans la strato -> Ni transiras (tr) la straton -> La strato estas transirata (tr) -> La strato estas irata (tr)

Tamen 'irata' povas signifi 'alirata', 'ĉirkaŭirata', 'enirata', 'laŭirata', 'preterirata', 'suprenirata', 'surirata', 'trairata' aŭ 'transirata', laŭ PIV. Do la senprefiksa participo estas dubsenca. En la maoria, la pasivo haerea havas nur du kutimajn signifojn, do konfuzo okazas malpli ofte.

haerea, pasivo: suririta, poririta. Te whenua e haerea ana e Te Ponga ma (La tero estis surirata de Te Ponga kaj lia grupo.) Koia tenei ko te tangata e haerea nei e taua (Do ĉi tiu estas la viro por kiu ni venis).[29]
He mea + verbo redakti

La t.n. "pseŭda pasivo" estas simila al la strukturo kun pasiva sufikso, sed sen ia pasiva sufikso. Ĝi uziĝas por eventoj pasintaj kaj kompletaj.[30] Ekzemple:

He mea kohikohi | ngā mōteatea tawhito | e Tā Apirana Ngata (kie kohikohi estas nemarkita verbo)
Estis kolektitaj | la antikvaj kantoj | de kavaliro Apirana Ngata
Nemarkita verbo redakti

La vortoj hōmai (doni al mi), hoatu (fordoni), kutime ne havas pasivan sufikson, eĉ kiam uzataj en esprimoj kie aliaj verboj havus.[31]

Tena, | hōmai | he paraoa
Bonvole | doniĝu al mi | ioma pano

kie la pano estas la trafato kaj la subjekto.

La verbo en propozicio kiu emfazas la aganton estas kvazaŭ pasivo sed ne havas pasivan formon. Tia konstruaĵo eblas nur per transitiva verbo, la trafato estas la subjekto kaj la emfazita aganto aperas en adjekto post prepozicio. (vidu supre)

Verbo kun pasiva signifo redakti

La verbo taea estas speciala. Historie ĝi estis la pasivo de tae (atingi, alveni), sed nun ĝi havas propran signifon: povati, kapabli, sukcesi.[32]

I taea | e rātou | ā ratou tuhinga | te whakaoti | i mua i te ra | i whakaritea | hei tāpaetanga atu
Povatis | de ili | iliajn eseojn | kompletigi | antaŭ la tago | aranĝita | cele al prezentiĝi
(Ili povis fini siajn eseojn antaŭ la limdato)

Kelkaj statverboj priskribas staton kiu estiĝis pro iu ago. Ekzemple:

I mahue | ia | i te pahi
Estas lasita | li | de la buso (li maltrafis la buson)
Kua pakaru | te wini | i a Tamahae
Estas rompita | la fenestro | de Tamahae
Pasivigita substantivo redakti

Iuj substantivoj povas preni pasivan sufikson kaj iĝi verbo kiu signifas iĝi tio. Ekzemple, la vorto kōhatu signifas 'ŝtono' kaj ĝi povas havi la pasivan sufikson -ngia.

I kōhatungia | a Pānia
Ŝtoniĝis | Pānia

Statverboj redakti

Statverboj ne havas pasivon.

ka pai / te kai = bonas / la manĝaĵo
ka ora / te wahine / i te rongoā = saniĝas / la virino / per la medikamento

Negativaj propozicioj redakti

Negativa esprimo komence, kaj SVO.

kīhai / a Mere / i whangai / i te tamaiti = ne / Mere / manĝigis / je la infano

Senverbaj frazoj redakti

Bauer komentis ke la maoria havas frazojn kun verboj kaj frazojn sen verboj, ĉar ĝi ne havas kopulajn verbojn.[33] Multaj senverbaj frazoj estas ekvaciaj frazoj. Tiaj frazoj okazas en Esperanto kaj en iuj aliaj lingvoj, ekzemple:

  • Jen kelkaj konstatoj el tiu raporto. CorpusEye. Alirita 2018-01-12.
  • Ju pli da konkretaj proponoj, des pli da ebloj solvi problemon. CorpusEye. Alirita 2018-01-12.
  • Glora la celo, sankta l'afero.[34]

Tamen ekvaciaj frazoj estas pli oftaj en la maoria. Bauer donas ĉi tiujn ekzemplojn de senverbaj frazoj:

  • Ko te pahi / o te kura / tēnei = la buso | de la lernejo | ĉi tiu = ĉi tiu estas la buso de la lernejo
  • He tino kino / tēnei pahi = tre malbona | ĉi tiu buso = ĉi tiu buso estas tre malbona
  • Kei roto / ngā tamariki / i te whare kura = ĉeas interno | la infanoj | de la lernejo = la infanoj estas en la lernejo

Bauer nomas la partikulon ko ekvacia predikata prepozicio. Ĝi ne havas ekvivalenton en Esperanto.

Ĉu la maoria estas ergativa lingvo? redakti

Iuj polineziaj lingvoj (ekzemple la samoa lingvo) elmontras trajtojn de ergativa sistemo, dum aliaj havas nur malmultajn ergativajn trajtojn. Lingvikistoj argumentas pri ĉu polineziaj lingvoj estis ĉiuj origine ergativaj laŭ markado aŭ ĉu la ergativa markado estas nova elvoluaĵo ĉe iuj el ili.[35] En ergativa-absoluta (E-A) sistemo, la paciento estas la subjekto de transitiva frazo. La verbo ne havas pasivan formon. En nominativa-akuzativa (N-A) sistemo, la paciento povas esti la subjekto nur de pasiva verbo.[36] Eble ergativaj spuroj en la maoria:[37]

  • me, he mea, agantoemfazaj frazoj, neŭtraj verboj (statverboj)

Bauer konsideras ke ekzistas mulmulta pruvo de ergativaj ŝablonoj en la maoria. Ĝi estas grandparte nominativa-akuzativa. La supre menciitaj konstruaĵoj estas raraj.[38]

Sinclair (1976) studis la demandon: ĉu la maoria estas ergativa lingvo? Ĉar kutimaj metodoj por distingi ergativajn formojn ne uzeblas ĉe la maoria, la argumento reduktiĝis al: kiu modelo (E-A aŭ N-A) klarigas pli multajn trajtojn de la lingvo. Li konkludis ke la E-A hipotezo ĝustigas la oftecon kaj naturecon de la frazformo tradicie nomita pasiva. La N-A hipotezo antaŭvidas ke la formo tradicie nomata aktiva estu plej ofta, sed ĝi ne estas tute akceptata. Ke la pli markita formo estas konsiderata pli baza, estas malforteco en la E-A modelo de la maoria.[39]

Harlow notas ke se la objekto de transitiva verbo estas kutime markata per i, la verbo devas esti pasiva kaj la t.n. objekto fariĝas la subjekto, ekzemple:[40]

  • kimihia he tikanga! = serĉatu vojo! = serĉu vojon!

Tiaj frazoj ofte estas tradukataj en aktivan formon de la cellingvo. Escepto estas por la refleksivaj verboj, ekzemple:

  • horoi i a koutou! = lavu je vi! = lavu vin!

La maoria lingvo influas la novzelandan anglan redakti

Plantoj kaj bestoj redakti

Multaj indiĝenaj plantoj kaj bestoj tenas siajn maoriajn nomojn en la novzelanda angla, ekzemple:

kaj eh redakti

Maorioj estas la grupo de novzelandanoj kiuj plej emas uzi la esprimon eh en la nov-zelanda angla.[41] La vorto eh havas similan rolon kiel la maoria vorto nē ra(ĉu ne?). Ĝenerale la parolanto instigas konfirmon de sia aserto.

  • Not many people know that, eh? (Malmultaj homoj scias tion, ĉu ne?) el la dialogo de la filmo Boy

kaj and them redakti

La maoria partikulo signifas: kaj kunuloj. Ekzemple

  • Tēnā koutou, e Mere mā (Saluton, Mere kaj kunuloj)

Maorioj uzas similan esprimon en la angla, ekzemple:

  • But I mean, if I have my niece and nephews here, they’ll actually sit and say karakia with Michael and Hemi, because Hemi and them have said it so much in front of them that they’ve actually picked it up and they can say the karakia as well (...Hemi kaj kunuloj...)[42]

En Esperanto redakti

La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[43] Tiukadre la artikolo La umbilika ŝnuro, de Kirituia Tumarae-Teka kaj James Doherty, temas pri la konceptoj inter maorioj pri la rilato al la medio.[44]

La junulara Esperantista organizo de Nov-Zelando (ALEJ mallonge) uzas la nomon 'Aotearoo', kiu devenas el la maoria (Aotearoa).

Vortaroj redakti

Unulingva redakti

Dulingvaj redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Glottolog 2016.Language: Maori. https://glottolog.org/resource/languoid/-id/maor1246[rompita ligilo] [Alirita 2021-01-23]. angle
  2. (1820) A Grammar and Vocabulary of the Language of New Zealand. Church Missionary Society, England.
  3. Biggs, Bruce; Reed. (1969) Let's Learn Maori.
  4. Bauer 1993.
  5. 5,0 5,1 Bauer 1997.
  6. Harlow 2015.
  7. Kārena-Holmes 1995.
  8. Kārena-Holmes 1995, pp. 36-8.
  9. Puke 2008, p. 26.
  10. Puke 2008, p. 27-29.
  11. Wennergren, Bertilo. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.
  12. Harlow 2015, p. 148.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 Māori Dictionary.
  14. Harlow 2015, p. 69.
  15. Kārena-Holmes 1995, p. 88.
  16. Harlow 2015, p. 132.
  17. Kārena-Holmes 1995, p. 87.
  18. Kārena-Holmes 1995, p. 95-6.
  19. Harlow 2015, p. 35.
  20. Harlow 2015, p. 254.
  21. Harlow 2015, p. 259.
  22. Harlow 2015, p. 16.
  23. Harlow 2015, p. 96.
  24. Kārena-Holmes 1995, p. 6.
  25. Harlow 2015, p. 137.
  26. Kārena-Holmes 2020, p. 148.
  27. Harlow 2015, p. 176.
  28. Kārena-Holmes 2020, p. 55-60.
  29. Williams & 1957 haerea.
  30. Harlow 2020, p. 173.
  31. Harlow 2015, p. 114.
  32. Harlow 2015, p. 171.
  33. Bauer, Winifred. Actor-emphatic sentences in Māori. Proceedings of the LFG04 Conference (2004).
  34. PAG, 1980, paĝo 233
  35. Bauer 1997, p. 533.
  36. Bauer 1997, p. 535.
  37. Bauer 1997, p. 536.
  38. Bauer 1997, p. 538.
  39. Sinclair, M B W (Marto 1976). “Is Maori an Ergative Language?”, The Journal of the Polynesian Society 85 (1), p. 3–26. 
  40. Harlow 2010, p. 195.
  41. Martin Schweinberger, 2018. “[The discourse particle eh in New Zealand English http://martinschweinberger.de/docs/articles/EHinNZEwithauthor.pdf]”[rompita ligilo] (angle) en Australian Journal of Linguistics Vol-o 38, N-ro 3: paĝoj 395 ĝis 420, ankaŭ ĉe COI:10.1080/07268602.2018.1470458.
  42. A way forward for the reo Maori in Engish-medium education, a thesis by Arihia Waikari, 2011. https://researchcommons.waikato.ac.nz/bitstream/handle/10289/5591/thesis.pdf?sequence=3
  43. Kuriero de Unesko (1) de januaro-marto 2019, ISSN: 2521-7356
  44. Tumarae-Teka, Kirituia; Doherty, James (januaro-marto 2019). “La umbilika ŝnuro”, Kuriero de Unesko (1). 

Vidu ankaŭ redakti

Esperantigo de vortoj el maoria fonto

Eksteraj ligiloj redakti