Purpura porfirio

(Alidirektita el Pūkeko)

La Purpura porfirio (Porphyrio porphyrio), estas granda birdo de la familio de Raledoj. Oni ne konfuziĝu inter tiu specio kaj la Amerika purpura porfirio, Porphyrula martinicaPorphyrio martinica, ĉar en ambaŭ genroj oni inkudis ĝin.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpura porfirio

Sur insulo Majorko, Hispanio.
Sur insulo Majorko, Hispanio.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Porphyrio
Specio: P. porphyrio
Porphyrio porphyrio
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Porphyrio porphyrio - MHNT

La birdoj de la tuta genro estas grandaj -kiel kokoj- raloj kiuj havas purpuron kiel ĝenerala koloro. Tio aperas en kaj nacilingvaj kaj en scienca nomoj.

Evoluo redakti

Oni supozas, ke la Purpura porfirio estas praspecio de insulaj specioj, kiel la ekstingita Porphyrio albus kaj la du Takaheoj de Novzelando, kiuj evoluis el izolitaj loĝantaroj de la Purpura porfirio. La unua perdis sian plumarkoloron kaj iĝis blanka kaj la dua iĝis nefluga kiel okazis al multaj insulaj specioj antaŭ sia ekstingiĝo. Kiam la loĝantaro de tiu lasta malpliiĝis oni reenmetis ekzemplerojn de la nuntempa Purpura porfirio.

Taksonomio kaj distribuado redakti

La Purpura porfirio havas diversajn subspeciojn depende de la fakuloj kaj de la detaloj en plumarkoloro:

  • Porphyrio porphyrio (Linnaeus) 1758.
    • P. p. bellus, Gould, 1841.
    • P. p. caspius, Hartert, 1917.
    • P. p. indicus en Indonezio, Horsfield, 1821.
    • P. p. madagascariensis en Afriko, Latham, 1802.
    • P. p. melanopterus, Bonaparte, 1856.
    • P. p. melanotus en plej granda parto de Aŭstralazio, Temminck, 1820.
    • P. p. pelewensis, Hartlaub & Finsch, 1872.
    • P. p. poliocephalus en tropika Azio, Latham, 1802.
    • P. p. porphyrio en Eŭropo, Linnaeus, 1758.
    • P. p. pulverulentus en Filipinoj, Temminck, 1826.
    • P. p. samoensis, Peale, 1848.
    • P. p. seistanicus, Zarudny & Harms, 1911.
    • P. p. viridis en Malaja duoninsulo, Begbie, 1834 [1].

Rarecoj kaj klarigoj redakti

Estas kelkaj iom misteraj rarecoj en la distribuado kaj de la specio kaj de la diversaj subspecioj kaj ĵusaj studoj klopodas sugesti klarigojn al tiuj aferoj. La rarecoj povas esti resumitaj tiel:

  • Ne estas klaraj kongruoj inter la historiaj kaj nunaj registroj de la specio, ekzemple ne estas fosiliaj pruvoj en Hispanio.
  • La tutmonda distribuado estas iom nekohera: krom Afriko, la specio loĝas el okcidenta Mediteraneo ĝis Nov-Zelando kaj aliaj oceaniaj insuloj. Ili loĝas en okcidenta Mediteraneo sed ne en orienta Mediteraneo.
  • Simile ne estas kohereco en la distribuado de la subspecioj: la eŭropa subspecio P. p. porphyrio ŝajne estas pli rilata al P. p. indicus de Hindoĉinio kaj Indonezio ol al pli proksimaj P. p. poliocephalus de suda Azio kaj P. p. seistanicus de sudorienta Anatolio kaj Kaŭkazio. Inverse spite la specidiferencojn inter Madagaskaro kaj la cetero de Afriko, temas pri la sama subspecio ambaŭflanke de la kanalo.
  • Kvankam en multaj insuloj de Oceanio, multaj birdospecioj formortiĝis ĉu pro homagado ĉu pro enkondukitaj specioj, kaj speciale ĉe neflugemaj specioj, la specio estas tre disvastigita en sudorienta Azio kaj Oceanio, kun tre granda distribuado de subspecioj.

Tiukadre teamo de hispanaj esploristoj sugestas, ke krom la natura disvastiĝo de la specio, kiu ne klarigus ĉiujn "rarecojn", ege gravis la homagado kiu delonge kunportis ekzemplerojn de la specio allogite de la belaj koloroj ĉe la antikvaj romianoj kaj grekoj (tamen la specio nun ekzistas nek en Italio nek en Grekio nek en okcidenta Turkio, eble pro manko de natura enradikiĝo aŭ pro la propra homagado) kaj de antropologiaj aŭ eĉ religiaj tialoj ĉe polinezianoj kiuj disvastigis la specion tra Oceanio, dum aliaj pranavigantoj portis ĝin al Madagaskaro kaj de tie al Afriko. La sudokcidenteŭropa subspecio estus alportita el sudorenta Azio al Mezoriento kaj de tie al okcidenta Mediteraneo. Tiu vojo pli malpli estis uzataj de homa komercado por alporti el Hindio pavojn, kokojn, fazanojn kaj similajn aldomigeblajn birdospeciojn.[2]

Aspekto redakti

 
Paro en suda Portugalio.

Temas pri granda birdo (ĉ. 48 cm). Krom la ĝenerala blupurpura plumaro, ili havas longajn ruĝajn krurojn, nekonfuzeblan ruĝan frontan ŝildon kaj ruĝan aŭ rozkoloran bekon. Pri la ĝenerala blupurpura plumaro la diversaj subspecioj montras malsimilajn kolornuancojn, ekzemple afrikaj kaj sudaziaj birdoj havas pli verdan dorson kaj aŭstralaziaj kaj indoneziaj birdoj havas pli nigrajn dorsojn kaj kapojn. La filipina subspecio estas helblua kun bruna dorso. Ĝenerale la parto pli purpurblua estas inter la bruna dorso kaj la malantaŭa kolo, kaj estas verdaj brilnuancoj. Sub la levita mallonga vosto videblas iom da blanko, ĉar subflugiloj estas tiaj.

Reproduktado redakti

Tiu specio reproduktas kaj loĝas en junkaro de tuta la Malnova Mondo (Eŭropo, Afriko, tropika Azio kaj Aŭstralazio). Paroj nestas en marĉoj, malsekaj zonoj, herbejoj kaj kanaroj. Kelkaj femaloj demetas ovojn en la sama nesto kaj kunlaboras por la kovaj devoj; la nesto estas konstruita el herbo kaj similaj materialoj. Ĉiu birdo povas demeti 3-6 makulitajn ovojn kaj unu komuna nesto povas enhavi ĝis 12 ovojn. Kovado daŭras 24 tagojn.

Kutimoj redakti

Purpura porfirio preferas pluvemajn malsekajn areojn, marĉojn, lagobordojn kaj humidajn herbejojn. La birdoj ofte vivas popare aŭ en pli grandaj komunumoj. Ili tragrimpas la junkejojn manĝante la mildajn partojn de la plantoj kaj alian vegetaran materialon. Foje manĝas etajn senvertebrulojn kiel helikoj aŭ rabas ovojn el nestoj. Foje ili povas manĝi ankaŭ etajn fiŝojn. Kie ili ne estas persekutataj ili povas dresiĝi kaj esti facile vidataj en urboj.

Tiu specio krias per laŭta stranga voĉo kaj ia muzika “tuk-tuk”. Kvankam ili estas mallertaj flugantoj, ili povas flugi longajn distancojn kaj ili estas lertaj naĝantoj (strange, ĉar ili ne estas palmipedoj).

Aliaj redakti

Laŭ Plinio la Maljuna kaj aliuloj oni scias, ke romianoj havis ekzemplerojn de Purpura porfirio kiel ornamaj birdoj en grandaj vilaoj de riĉuloj. Nuntempe ili estas pro tiom ties videbla purpurlazura koloro tre aprezataj kaj bedaŭrinde kiel ĉasebla specio.

Purpura porfirio foje eskapis el kaptiveco en Britio kaj en aliaj lokoj. Enmetita loĝantaro ekzistas en Florido, sed oni ne konfuziĝu inter tiu ĉi specio kaj la Amerika purpura porfirio, Porphyrula martinicaPorphyrio martinica, ĉar en ambaŭ genroj oni inkudis ĝin.

Referencoj redakti

  1. Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj
  2. Juan Antonio Gomez López kaj Juan Jiménez Pérez, "El calamón, ¿pionero de la globalización?", Quercus, 363, Majo 2016, pp. 16-26.

Literaturo redakti

Angle redakti

Eksteraj ligiloj redakti