Senverba propozicio

Senverba propozicio estas frazo kies predikato ne estas verbo. PAG asertis:

Oni vidas, el tiu klasado de la ag-propozicio, ke la sola esenca elemento estas la esprimilo de la ago, kiun oni gramatike nomas predikato. Ĝi povas stari sola, ĝi povas eĉ ne esti verbo: en frazoj kiel: la kapoj dekstren! Oni devas analizi: la kapoj = subjekto, dekstren = predikato (adverba). Estus kontraŭe al la vera irado de la penso, se oni en tiaj frazoj subkomprenu tian aŭ alian verbon.[1]:§165

Aliaj terminoj ekzistas, ekzemple senkopula, nominala frazo, por referenci al frazo sen verbo[2] Tia propozicio povas enhavi substantivan predikaton, aŭ adjektivan predikaton, aŭ adverban predikaton, aŭ eĉ prepozician predikaton. En la kopta lingvo, kiel en plejmultaj afrikaj lingvoj, frazo kun adverba aŭ prepozicia predikato havas tute malsaman strukturon.[3]. En iuj lingvoj, la rilato inter nominala propozicio kaj verba propozicio temas pri tenso. En la rusa lingvo, araba lingvo, kaj la hebrea lingvo, kopulo povas manki en la prezenca propozicio. Tamen tiuj lingvoj povas havi kopulon en aliaj tensoj.

Historio redakti

Historie oni ofte argumentis pri la ekzisto kaj klarigo de senverbaj propozicioj. La antikva gramatika tradicio ĝenerale ne diskutis tiajn frazojn, aŭ se jes, oni konsideris ilin esceptoj al la lingva strukturo. Tia estis la situacio en la okcidenta gramatika tradicio, kiu komencis en la analizado de la helena lingvo kaj poste de la latina lingvo.

La arabaj gramatikistoj en la frua mezepoko faris diferencan aliron. Ilin ne limigis la klasikaj gramatikaj kategorioj. Ili preferis konsideri, ke la propozicio havas du ĉefajn kategoriojn: 1. verba propozicio, kiu komenciĝas per verbo, kaj 2. nominala propozicio, kiu komenciĝas per substantivo kaj povas havi aŭ ne havi verbon en ĝi.

En posta periodo, la orientalistoj prenis la terminon nominala frazo de la arabaj gramatikistoj, ŝanĝante ĝin iomete, difinante ĝin laŭ la manko de verba predikato, anstataŭ laŭ la unua vorto de la frazo. Ĉar tiu nova difino de nominala propozicio rilatis pli ekzakte al la ideo de senverba propozicio, ol la araba difino, la difino de la orientalistoj inkludis predikatajn tipojn krom verbaj (substantivaj, adjektivaj ktp).[4]

Oni povas distingi inter lingvoj kiuj ne havas kopulojn, kaj lingvoj kiuj havas kopulojn kiuj estas malnepraj en iaj kuntekstoj. Multaj lingvoj troviĝas en la dua grupo, ekzemple la asama, bengala kanada, malaja/indonezia, turka, japana, ukraina, rusa, hungara, hebrea, araba, berbera[5]ganda, havaja, sinhala, kaj Usona signolingvo.

En multaj lingvoj, ofte en retoriko, oni povas ellasi kopulon, ekzemple: en neformala parolado, aŭ en fraptitoloj. En iuj okazoj, tia ellaso kaŭzas neintencan sintaksan dubsenson.

Multaj lingvoj havas ekvivalenton de la esperanta strukturo ju pli... des pli, kiu povas esti senverba, ekzemple en la angla the higher, the better (ju pli alta, des pli bona).[6]

En Esperanto redakti

Ekvaciaj frazoj redakti

  • Glora la celo, sankta l'afero (Zamenhof)

Specialaj rimedoj redakti

  • Jen la daŭra tragedio
  • Jen la problemo
  • Amo estas supo: ju pli varma, des pli ĉarma
  • Ek al la batalo![7]
  • kiel do, sekve?[7]
  • nek io, nek alio[7]
  • Jen tasko, kiun vi faru ĝis morgaŭ. (La ĉefa propozicio estas senverba, sed la suba propozicio havas verbon.)[8]:32.3

Mallongigoj redakti

PMEG priskribas frazojn kie oni allasis verbon, sed ĉu oni konsideru ilin "senverbaj" se la verbo estas subkomprenata?

En praktika lingvouzo oni ofte mallongigas frazojn ellasante multajn aferojn, kiuj estas kompreneblaj pro la kunteksto. Mallongigita frazo estas ofte pli klara ol kompleta frazo. Se iu demandas ekz. Ĉu vi jam invitis Karlon al via festo?, estas plej efike respondi ekz. Ankoraŭ ne! Estus tre malefike uzi la kompletan frazon: Ne, mi ankoraŭ ne invitis Karlon al mia festo![8]:32.3

  • Bonan matenon! (= Mi deziras al vi bonan matenon!)
  • for la manojn! (Zamenhof)
  • for la revoj!, for de mi! (Zamenhof)

En aliaj lingvoj redakti

En la maoria lingvo redakti

En la maoria lingvo (kaj en aliaj polineziaj lingvoj) ekvaciaj propozicioj kaj aliaj senverbaj propozicioj estas gravaj kaj kutimaj. Ekzemploj el en:Nominal sentence:

  • He nui te whare, laŭvorte "granda la domo", "la domo (estas) granda"
  • I te tēpu te pukapuka, laŭvorte "ĉe-is (pasea loka partikulo) la tablo la libro", "la libro (estis) sur la tablo"
  • Nō Ingarangi ia, laŭvorte "el Angujo li/ŝi", "li/ŝi (estas) el Anglujo"
  • Me kawhe laŭvorte "nepra kafo" "Kafo (estas) nepra"
  • Me he manu ahau, kua rere atu ki Rarotonga laŭvorte "Se birdo mi, estus fluginta al Rarotonga", "Se mi [estus] birdo, mi flugus al Rarotonga"
  • Ko Rei tōku īngoa' laŭvorte "Ja Rei mia nomo", "Mia nomo (estas) Rei) [9]
  • Ko korōria te whainga, ko tapu te kaipakihi 'laŭvorte "Glora la celo, sankta l'afero"

Referencoj redakti

  1. Kalocsay, K.; G. Waringhien, Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, UEA, 1980 esperante
  2. Callender, J.B. (Julio 1989). “Studies in the Nominal Sentences in Egyptian and Coptic”, Journal of Near Eastern Studies 48 (3), p. 230–232. doi:10.1086/373401.  angle
  3. Satzinger, H. (2002). “The Egyptian connection: Egyptian and the Semitic languages”, Israel Oriental Studies 20, p. 227–264.  angle
  4. Schenkel, W. (1963). “Direkter oder indirekter Genitiv”, Zeitschrift für Ägyptische Sprache und Altertumskunde (de) 88, p. 144.  germane
  5. Chaker, Salem. (1995) Linguistique berbère: études de syntaxe et de diachronie. Peeters Publishers, p. 13. ISBN 2-87723-152-6. france
  6. "Grammar Deconstructed: Constructions and the Curious Case of the Comparative Correlative" http://hdl.handle.net/1903/14114 angle
  7. 7,0 7,1 7,2 Plena Ilustrita Vortaro, [1] esperante
  8. 8,0 8,1 Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Bertilo Wennergren, 2020 PMEG esperante
  9. Harlow, Ray, A Māori Reference Grammar, ISBN=978-1-77550-203-6, 2-a eldono, 2015

Vidu ankaŭ redakti