Aotearoa Ligo de Esperantistoj Junaj

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Nov-Zelando
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Aotearoa Ligo de Esperantistoj Junaj (ALEJ) estas organizo kiu subtenas, kunigas kaj helpas junajn esperantistojn en Aotearoo, ankaŭ konata kiel Nov-Zelando, kaj la ĉirkaŭaj landoj kaj insuloj. Ĝi estas la junulara organizo de tiu lando kaj la unua de la kontinento Oceanio.

Aotearoa Ligo de Esperantistoj Junaj
Aotearoa Ligo de Esperantistoj Junaj
landa sekcio de TEJO
Komenco 23-a de septembro 2022 vd
Lando(j) Nov-Zelando vd
Agareo

 Nov-Zelando

Estr(ar)o Josuo Marso (ekde 2022)
vdr

ALEJ uzas la nomon Aotearoo en sia nomo. Tiu esperantigo venas de la maoria vorto Aotearoa - laŭlitere "nubo blanka longa", ofte tradukita kiel "la lando de la longa blanka nubo".

Historio redakti

Post IJK 2022, Josuo Marso sentis, ke junulara organizo esperanta en sia lando estas bezonata. Li estis inspirata de la Litova Esperanta Junulara Organizo, la tiame ĵus-fondita junularo de Litovio.

La organizo estis fondita la 23-an de septembro 2022.

Komitato redakti

La komitato de ALEJ (dum la periodo 2022-2024) estas:

  •  Josuo Marso: prezidanto;
  •  Georgia Naish: sekretario;
  •  Michael Bui: kasisto;
  •  Kahu Pomare: komitatano