IJK 2022

78-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO

La 78-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 20-a de aŭgusto ĝis la 27-a de aŭgusto 2022 en la grupgastejo De Roerdomp en Westelbeers, Nederlando.[1]

IJK 2022
Loko Westelbeers,  Nederlando
Ekde 20-a de aŭgusto 2022
Ĝis 27-a de aŭgusto 2022
Organizanto Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Nederlanda Esperanto-Junularo
Oficiala retejo ijk2022.tejo.org
← Antaŭa Sekva →
vdr

La kongreso estas kontinuaĵo de la planoj, kiujn la Nederlanda Esperanto-Junularo origine proponis por IJK 2019, kiuj estis akceptitaj por IJK 2020, sed devis esti nuligitaj pro la tiujara kronvirusa pandemio. En la sama jaro la 107-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Montrealo, Kanado.

Organiza teamo redakti

Jen estas listo de organizantoj:[2]

Programo redakti

La temo de la kongreso estis "klimata krizo". Ĝi estis temo de kelkaj prelegoj. Ili estis parto de 83 tagaj programero kiel ekzemple danckursoj aŭ la ludo homlupo. Dum la vesperoj okazis ĉefe muzika programo. La nederlando kvinopo "Wicked Problems" muzikis fine de la dua tago (dimanĉo). Kimo muzikis dum la tria vespero, Tim Gallego dum la kvara kaj Emerson dum la kvina. Ĵaŭdon okazis la tradicia internacia vespero. La prezentaĵo de vendredovespero estis la muzikalo "June kaj kune". Merkredo estis ekskursa tago. Du ekskursoj okazis en Amsterdamo kaj la tria okazis en la belga Antverpeno.

Partoprenantoj redakti

La organizantoj ricevis 288 unikajn aliĝojn. El la efektive 233 partoprenantoj ĉeestis 193 plentempe. 58 homoj indikis, ke ili estas novuloj. La partoprenantoj venis el 30 landoj. La plej oftaj estis Germanujo (50), Francujo (35) kaj Nederlando (33) Hispanio (23), Pollando (14) kaj Italio (13). La plej fora lando de kiu venis partoprenanto: Nov-Zelando, kaj el Afriko venis 2 kongresanoj. La aritmetika meznombra aĝo estis 32 jaroj, dume la mezvalora aĝo estis 29 jaroj. La plej juna partoprenanto: Fabian (1 jaro) de Nederlando. [3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. anonco de TEJO pri IJK 2022 en Twitter, 2021-01-11
  2. La IJK-teamo. Alirita 2022-08-29.
  3. Statistikoj. Alirita 2022-08-29.

Eksteraj ligiloj redakti