Homlupo (ludo)

ludo

La Homlupo estas kolektiva ludo, en kiu ĉiu partoprenanto rolas ĉu vilaĝanon, ĉu homlupon, kaj kies celoj estas:

  • por la homlupoj : formanĝi ĉiujn vilaĝanojn.
  • por la vilaĝanoj : malkovri kaj mortigi ĉiujn homlupojn.
Homlupo
enĉambra plurhoma ludo
Eldonisto Lui-même
Eldondato 2001
vdr
La ludestro preparas la kartojn.

La temo de tiu ludo estas vilaĝo de kamparanoj en antikva epoko, en kiu kelkaj loĝantoj kaŝe fariĝis homlupoj. Ĉiun nokton ili vekiĝas kiel lupoj kaj mortigas unu el la vilaĝanoj. Ĉiutage, la vilaĝo malkovras la viktimon kaj kunsidas por diskuti pri la okazintaĵoj. Inter ili kaŝas sin la homlupoj : ili devas elekti iun, kiun ili suspektas tia, kaj tiun ekzekuti. Tagoj kaj noktoj sekvas unu alian, ĝis la ludantoj de unu flanko sukcesis mortigi ĉiujn aliajn.

La sukceso de tiu ludo baziĝas sur la bona kaj vigla etoso, kiun ĝi kreas inter la partoprenantoj. Pro tio oni preferinde ludu multaj (pli ol dekope).

Inter la esperantistoj, la Homlupa Ludo populariĝis ekde la 48-a Internacia Seminario (2004/2005) kaj ĝi de tiam regule praktikiĝas en la diversaj junularaj renkontiĝoj (IJK, IS, IJS, AS, FESTO, ktp). Ĝi montriĝis bona parola kaj interkona ekzerco, ankaŭ por komencantoj.

Origino redakti

La Homlupa Ludo estas unu el la multaj adaptaĵoj de Mafio, ludo kreita de la ruso Dimitry Davidoff en 1986. Post kelkaj jaroj, en 1998 la ludo estis ĉiusemajne ludata ĉe la universitato Princeton, kie kelkaj novaj roloj estis inventitaj. Laŭ kelkaj fontoj, la ludo ekzistis jam en la 1930-aj jaroj en Sovetunio sub diversaj formoj. Andrew Plotkin asertas ke li inventis la lupfantoman temon en 1997.

La Homlupa Ludo, tia kia ĝi estas konata en la esperantistaro, estas esperanto-traduko de la regularo eldonita en 2001 de Philippes des Pallières kaj Hervé Marly en Francio sub la nomo "Les Loups-garous de Thiercelieux" (La Homlupoj de Tierceliozo).

Superrigardo redakti

Ludantoj estu inter ok kaj dek ok. Krome necesas unu plia persono, kiu ne mem ludas sed rolas kiel ludestro (aŭ gvidanto).

La ludantoj sidu ronde, tiel ke ĉiu povu vidi la aliajn. Ili hazarde ricevas de la gvidanto po unu karton (aŭ simple papereton), kiu indikas ilian rolon : ĉu homlupo aŭ ĉu vilaĝano. Kiam ĉiuj eksciis sian rolon, la gvidanto povas komenci la ludon kaj deklaras, ke komenciĝas la nokto : tiam, ĉiuj ludantoj fermu la okulojn (ili "dormas"). Dum la "nokto", la gvidanto vokas la homlupojn por ke ili malfermu la okulojn. Tiam, ili devas silente interkonsenti pri unu viktimo, kiun ili montras al la gvidanto. Farinte tion, ili refermas la okulojn kaj la gvidanto deklaras ke finiĝis la nokto.

Tiam komenciĝas la taga fazo : la vilaĝo ekkonas de la gvidanto la viktimon de la homlupoj. Tiu ĉi "mortis" : ŝi aŭ li malkaŝas sian karton kaj ne plu rajtas ion diri. La vilaĝanoj (veraj kaj... supozataj !) devas nun diskuti kaj argumenti por decidi kiu estas plej suspektinda. La celo de la vilaĝanoj estas trovi homlupon, dum tiuj ĉi devas mensogi kaj akuzigi de la aliaj senkulpan vilaĝanon. Indicoj povas esti bruetoj aŭditaj dum la nokto, aŭ konduto juĝita stranga (troaj akuzemo, silentemo, ktp). Debatinte, la vilaĝo elektas per voĉdono unu personon, kiu estas ekzekutita kaj malkaŝas sian karton. Rekomenciĝas nokta fazo.

Krom tiu bazo, ekzistas vilaĝanoj kun specialaj kapabloj, por pliinteresigi la ludon :

  • la klarvidulino
  • la knabineto
  • la ĉasisto
  • la sorĉistino
  • Kupidono
  • la ŝtelisto

La plej grava estas la klarvidulino, kiu nepre ludendas. La ceteraj estas aldoneblaj laŭplaĉe.

La klarvidulino kapablas ĉiunokte malkaŝi al si ies sekretan identecon. La gvidanto vokas ŝin dum la nokto antaŭ la homlupoj. Ŝi malfermas la okulojn kaj silente elektas unu ludanton el la rondo : la gvidanto devas tiam silente konigi al ŝi ties sekretan identecon. Por tion fari, oni kutimas uzi mansignojn prikonsentitajn antaŭ la komenco de la ludo. La celo de la klarvidulino estas akuzigi la homlupojn kiujn ŝi malkovris, sed restante plej diskreta kaj lerta, ĉar ankaŭ la homlupoj serĉas ŝin por plej rapide silentigi ŝin.

Kromludo "Nova Luno" redakti

En aprilo 2006, eldoniĝis kromludo nomita Nova Luno. Ĝi aldonas diversajn novaĵojn, interalie novajn rolojn, regulojn, kaj eventokartojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti