IJK 2021

77-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 77-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis ekde la 30-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021 interrete.[1]

IJK 2021
Loko Interreto
Ekde 30-a de julio 2021
Ĝis 8-a de aŭgusto 2021
Organizanto Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Oficiala retejo ijk2021.tejo.org
← Antaŭa Sekva →
vdr

Loko redakti

IJK 2021 plurfoje ŝanĝis la lokon, kie ĝi devis okazi.

En Marto 2020 la estraro de TEJO anoncis, ke kiel la loko por IJK 2021 estis elektita la insulo Ĉeĝu (Jeju) en Sud-Koreio laŭ invito de la Korea Esperanto-Junularo (KEJ).[2] En Majo 2020 KEJ anoncis rezignon pri organizado de IJK 2021 pro malcerteco kaŭzita de la tiama pandemio de kronviruso.[3]

Sekve elektita loko estis Kievo, Ukrainio.[4] En Aprilo 2021 la estraro de TEJO decidis ne okazigi ĝin fizike pro la ankoraŭ ekzistanta koronvirusa pandemio. [1] La organiza teamo de antaŭe planata IJK en Ukrainio proponis organizi malgrandan, anstataŭan renkontiĝon en la sama loko, sed ne sub la nomo "IJK".[5]

Ankaŭ en la sama jaro la fizika 106-a Universala Kongreso de Esperanto en Belfasto, Irlando estis nuligita kaj ĝi okazis rete.[6]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti