Antverpeno (urbo)

urbo en Belgio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo Antverpeno. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Antverpeno.

Antverpeno (nederlande: Antwerpen) estas urbo kun granda haveno en Belgio. Antverpeno estas la dua plej granda urbo de Belgio kaj la plej granda de la Flandra regiono. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Antverpeno. La plej malnova parto de la urbo troviĝas ĉe la dekstra kaj la plej nova parto ĉe maldekstra bordo de la rivero Skeldo kaj estas konata pro sia vasta havenoregiono kun internacia kargotransporto. Komence de januaro 2016 ĝi havis 517 042 loĝantojn.

Antverpeno
urbo de Belgio • municipo en Belgio • limurbo • urbego • marhaveno

flago

blazono

flago blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Belgio
Regiono Flandra Regiono
Provinco Antverpeno
Arondismento Antverpeno
Patrono Sankta virgulino
Poŝtkodo 2000-2018
Retpaĝaro http://www.antwerpen.be
Politiko
Urbestro Bart De Wever
Demografio
Loĝantaro 517 042  (januaro 2016)
Loĝdenso 2 233 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 13′ N, 4° 24′ O (mapo)51.2205555555564.3997222222222Koordinatoj: 51° 13′ N, 4° 24′ O (mapo)
Alto 7 m [+]
Areo 203,80 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Antverpeno (Antverpeno)
Antverpeno (Antverpeno)
DEC
Antverpeno
Antverpeno
Situo de Antverpeno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Antwerp [+]
vdr
Gildodomoj en la ĉefa placo de Antverpeno.

Antverpeno estas la koro de la diamantindustrio, kaj se temas pri komerco, kaj se temas pri tajlado.

La urbo estas konata kiel la Jerusalemo de la okcidento pro la granda juda komunumo; multaj de ĝiaj anoj estas ortodoksaj.

Antverpeno ankaŭ estas fama pro sia zoologia ĝardeno, kiu estas unu el la plej malnovaj de la mondo. La Antverpena bestĝardeno troviĝas en la mezo de urbo kaj loĝigas pli ol kvar mil bestojn. La Reĝa Kompanio pri Zoologio kontrolas la bonfarton de la bestoj kaj jam dum pli ol cent jaroj helpas protekti endanĝerigitajn bestajn speciojn.

Ekde 1977 la municipoj Berchem, Berendrecht-Zandvliet-Lillo, Borgerhout, Deurne, Ekeren, Hoboken, Merksem kaj Wilrijk apartenas al Antverpeno, la ĉefa municipo.

Historio redakti

Jam en romiaj tempoj, sur tiu ĉi loko troviĝis gaŭlo-romia vicus. Tion montras trovaĵoj el la 2-a kaj 3-a jarcentoj post Kristo.

En la 7-a jarcento komenciĝis la kristaniĝo. Unuafoje menciita en diplomo Antverpeno estis en 726. La statuson de urbo ĝi ricevis en la jaro 1221.

 
Mapo de Antverpeno el 1888

Ĉirkaŭ 1400 Antverpeno estis sufiĉe, sed ne tre granda urbo, kiu havis malpli ol 10 000 loĝantojn. En la 15-a jarcento la urbo komencis rapidege evolui ĝis unu el la plej grandaj komercurboj de Eŭropo. En la jaro 1500 Antverpeno havis pli malpli 50 000 loĝantojn, ĉirkaŭ 1560 la cifero atingis la nombron de 100 000.

Ĉefe en la jaroj sub la regado de Karlo la 5-a kaj en la unuaj jaroj sub la regado de Filipo la 2-a (en la 16-a jarcento) Antverpeno estis bonfarta kaj ege grava havenurbo. Oni povas nomi Antverpenon la naskiĝloko de la libera komerco, ĉar en tiu tempo la komercistoj de Antverpeno enkondukis kelkajn sistemojn kiuj nuntempe ankoraŭ apartenas al la ekonomia sistemo, ekzemple la akciulaĵo kaj la Borso.

Meze de la 16-a jarcento, kalvinismo komencis havi grandan sekvantaron en la urbo. Per religia nombrado (censo) ĉirkaŭ 1580, farita de vicreĝo Vilhelmo de Oranĝo, evidentiĝis, ke 33 % de la loĝantaro estis sekvanto de kalvinismo, 17 % de luteranismo kaj 50 % de katolikismo.

La kvereloj de la ribelo kontraŭ Hispanio kaŭzis grandan damaĝon al la urbo. En 1576 la urbo estis rabita de ribelaj hispanaj dungsoldatoj, kiuj murdis 8000 civilulojn (Hispana furio). Poste la urbo aliĝis al la Pacigo de Gento kaj estis la ĉefurbo de la kontraŭ-hispana ribelo dum la venontaj naŭ jaroj. En 1585 Antverpeno, post sieĝo kiu daŭris preskaŭ tutan jaron, estis konkerita de la hispana vicreĝo Aleksandro Farnese, duko de Parma. Post tiu konkero, proksimume la duono de la loĝantaro foriris al Holando. La nombro de la loĝantaro malaltiĝis al 45 000. Holandaj kaj zelandaj ŝipoj baris la Skeldo-elfluejon, tiel ke la (tiam hispana) urbo ne plu povis komerci transmare. En la venontaj du jarcentoj Antverpeno ne plu atingis la prosperon de la antaŭa periodo. Antverpeno restis tamen unu el la plej gravaj ekonomiaj kaj kulturaj centroj de la hispanaj (kaj post aŭstraj) Nederlandoj. Ĝi naskis en tiu tempo grandajn pentristojn kiel Petro Paŭlo Rubens kaj David Teniers.

La Sieĝo de Antverpeno estis batalo inter la fortoj de la Germana unuflanke kaj la Belgia, Brita kaj Franca armeoj aliflanke ĉirkaŭ la fortikita urbo Antverpeno dum la Unua Mondmilito. Germanaj trupoj sieĝis la soldataron de Belgia fortiktrupoj, la Belgian Kamparmeon kaj la 63an Britan Divizion de la Reĝa mararmeo en la areo de Antverpeno, post la Germana invado de Belgio en Aŭgusto 1914. Germana bombardado de la Belgiaj fortifikaĵoj per peza kaj super-peza artilerio ekis la 28an de Septembro. La Belgia soldataro ne havis esperon de venko sen helpo kaj spite la alvenon de la Brita Divizio de la Reĝa mararmeo kiu komencis la 3an de Oktobro, la Germanoj eniris en la ekstera ringo de fortikaĵoj. Kiam la Germana antaŭeniro ekpremis koridoron el la okcidento de la urbo laŭlonge de la limo al la marbordo, laŭ kiu la Belgoj de Antverpeno estis en kontakto kun la cetero de la neokupita Belgio, la Belgia Kamparmeo ekretiriĝis okcidenten al la marbordo. La 9an de Oktobro, la restinta soldataro kapitulacis, la Germanoj okupis la urbon kaj kelkaj Britaj kaj Belgaj trupoj fuĝis al Nederlando norden kaj estis amasmalliberigitaj dum la daŭro de la milito.

Operaco Infatuate estis la kodnomo uzata por brit-kanada operaco dum la Dua Mondmilito por malfermi la havenon de Antverpeno al la navigacio kaj tiel liveri logistikajn rimedojn. Ĝi okazis de la 1a al la 8a de novembro 1944.

Gravaj datoj en la historio[1] redakti

 
Sunleviĝo super Antverpeno, la 4-an de Januaro 2011.
  • 726 unua mencio de la nomo Antverpia.
  • 836 La norduloj (Vikingoj) atakas kaj konkeras Antverpeno ŝipe.
  • 1221 Duko Hendrik donas al Antverpeno urbajn rajtojn. 12 urbestroj ekregas la urbon.
  • 1263 Antverpeno konstruas la unuan gruon apud la kastelo Het Steen.
  • 1324 Unua jarbazaro. Komercistoj venas de proksime kaj malproksime.
  • 1352 Ekkonstruo de la Katedralo, ĝi anstataŭas romanikan preĝejon kiu datiĝis de 1132.
  • 1353 Konstruo de la unua borso ĉe la loko de la nuna Malnova Borsstrato. (Oude Beurs)
  • 1406 Unua urbodomo.
  • 1410 Ekde nun Antverpeno havas urbestron.
  • 1488 La komercistoj forlasas Bruĝon kaj establas sin en Antverpeno
  • 1496 Antverpeno iĝas la centra magazeno de la portugalaj spicherboj kaj spicaĵoj.
  • 1515 Oficiala vizito de la princo kaj posta imperiestro Karlo al Antverpeno.
  • 1542 Konstruo de la nova defendmuro, ĉe la nunaj avenuoj, kiuj tranĉas la urbon de la Nordo ĝis la Sudo.
  • 1565 Nova urbodomo laŭ la planoj de la projektisto Cornelis Floris De Vriendt.
  • 1576 Hispana furio, A. elektas la flankon de la revolucio kontraŭ la hispana reĝo Filipo II.
  • 1577 Antverpeno estas dum 6 jaroj la ĉefurbo de la protestantaj ribeluloj.
  • 1585 La hispana reĝo rekonkeras A. kaj la elfluo de la riverego Skeldo iĝas fermita. Multaj protestantoj fuĝas el Antverpeno kaj establas sin en Nederlando.
  • 1599 Naskiĝjaro de la mondfama pentristo Antoon van Dyck.
  • 1612 Petro Paŭlo Rubens, la princo de la pentristoj, eklaboras por la katedralo.
  • 1625 Morto la 13-an de januaro 1625 de Jan Brueghel la pliaĝa pro ĥolero en lia domo en Arenbergstraat.
  • 1640 Petro Paŭlo Rubens forpasas.
  • 1663 Malfermo de artakademio.
  • 1723 La Antverpenaj komercistoj fondas la faman Hindio-kompanion.
  • 1746 Antverpeno iĝas 4 monatojn la ĉefurbo de la Aŭstraj Nederlandoj
  • 1794 Antvereno sub la franca regado.
  • 1795 Unua kunveno de la komunuma konsilantaro.
  • 1796 La 9-an de januaro 1796 (la 19-an de Mesidoro de la jaro IV) laŭ la Franca respublika kalendaro, la centra administrado de la departemento de la Du Netoj, decidas dividi Antverpenon en 5 distrikoj (nord-okcidenta, nord-orienta, sud-orienta, sud-okcidenta kaj la "ekstera" distrikto ekster la muroj).
  • 1796 Liberigo de la buŝo de la rivero Skeldo ĝis la maro kaj libera ŝippasejo.
  • 1803 Napoleono vizitas Antverpenon
  • 1830 Bombado de Antverpeno dum la Belga revolucio.
  • 1836 Unua trajno inter Bruselo kaj Antverpeno
  • 1853 Konstruo de la unua stacidomo ĉe la nuna Astridplaco.
  • 1856 Konstruo de la unua doko ekster la defendmuroj; Kattendijkdok (Kata digo-doko).
  • 1863 Elaĉeto de la Skeldaj vojimpostoj.
  • 1864 Pligrandigo de la urbo. Malkonstruo de la defendmuroj kaj konstruo de la avenuoj.
  • 1873 Unua ĉevaltramo inter Berchem kaj Meir. Red Star Line ekfunkcias. (Regula ŝiplinio al Usono per kiu miloj da homoj migras al la nova mondo).
  • 1877 Malkonstruo de la malnovaj ŝipkonstruejoj kaj granda parto de la fortikigita kastelo kaj rektigo de la Skeldaj bordoj. Unua kunsido en la nova kortumejo.
  • 1881 Unua provizo de akvo per tuboj.
  • 1885 Unua granda vendejo (Grand Bazar) ĉe la Verda Placo.
  • 1886 (18-a de januaro) Vincent van Gogh enskribita en la Antverpena Akademio.
  • 1895 Ekkonstruo de la nuna stacidomo.
  • 1903 Unua oleoŝipo enveturas la antverpenan havenon.
  • 1903 La 19-an de januaro 1903 la suda stacidomo, projektita de arkitekto J.J.van Ysendyck, estis malfermita.
  • 1907 Fondo de la Antverpena Esperanto-klubo La Verda Stelo.
  • 1914 Komenciĝo de la Unua Mondmilito, zepelino bombas Antverpenon.
  • 1920 Antverpeno organizas la Olimpiajn ludojn.
  • 1921 La unua ina urbokonsilanto.
  • 1930 Internacia ekspozicio.
  • 1931 La 6-an de januaro 1931 ekfunkcias la unua trafiklumo en Belgio.
  • 1932 Ekkonstruo de la Imalso-tuneloj sub la riverego por piedirantoj kaj por la trafiko.
  • 1932 La 11-an de januaro 1932 oni ekkonstruis Sportpaleis (Sportpalaco), kiun oni oficiale malfermis la 11-an de septembro 1933: Sportpaleis havas surfacon de 11 600 kvadratmetroj kun tegmento sen iuj apogiloj krom la muroj de la kontruaĵo.
  • 1944 Liberigo de Antverpeno post la Dua Mondmilito.
  • 1945 Fino de la bombatakoj per V-1 kaj V-2
  • 1951 Malfermo de la plenaera muzeo por modernaj artoj Middelheim.
  • 1969 Inaŭguro de la nova John F. Kennedy-tunelo.
  • 1983 Pligrandiĝo de Antverpeno pro la kunfandiĝo kun la ĉirkaŭantaj municipoj Berchem, Berendrecht, Borgerhout, Deurne, Ekeren, Hoboken, Lillo, Merksem, Wilrijk, Zandvliet.
  • 1993 Kultura ĉefurbo de Eŭropo.
  • 2004 Antverpeno monda libro-urbo
  • 2007 100-jariĝo de la Esperanto-grupo La Verda Stelo.

Vidindaĵoj redakti

 
Katedralo de Antverpeno
 
Urbodomo de Antverpeno kun la statuo de Brabo

La urbo estas riĉa je vidindaĵoj. La sekvantaj donas impreson de la urbo:

Loka kompono redakti

Wilrijk estas distrikto de la urbo Antverpeno. Wilrijk estis memstara komunumo ĝis la 1a de januaro 1983 kiam ĝi aldoniĝis al Antverpeno.

La haveno de Antverpeno redakti

La haveno de Antverpeno estas unu el la plej grandaj de la tuta mondo. Pro ĝia centra situo, internaciaj firmaoj kiel BASF kaj Bayer tie havas gravajn produktejojn. La haveno precipe famas pro ĝia transŝanĝo de konteneroj.

La ekspansio de la haveno minacas i.a. la vilaĝon Doel. La registaro nove konstruigis la Deurganckdokon ĵus sude de la vilaĝa centro. Kompreneble ĝi ankaŭ kreas multajn laborlokojn.

Trafiko kaj transporto redakti

 
Tram-metroo linio 3 sub Antverpeno.

Trafiko redakti

La avenuoj (franca avenuo, itala avenuo, amerika avenuo kaj brita avenuo) estas la plej gravaj arterioj en Antverpeno. Ĉirkaŭ la urbo estas la aŭtoŝoseo R1. Ĉi tiu kunligas la A1/E19 (Breda unuflanke kaj Meĥleno aliflanke), la A12 (Bergen op Zoom), la A21/E34 (Turnhout-Eindhoven), la A13/E313 (Haselto) kaj la A14/E17 (Gento). Pro la kunveno de grandaj nord-sudkunligoj (de Roterdamo, Amsterdamo kaj aliaj partoj de Nederlando ĝis Antverpeno, Bruselo kaj Charleroi kaj plien al Francio) kaj gravaj orient-okcidentkunligoj (inter Germanio, kun ĉefe Akeno kaj Kolonjo, unuflanke kaj la belga marbordo aliflanke) la antverpena ringoŝoseo estas unu el la plej veturigitaj partoj de aŭtoŝoseo en Okcidenta Eŭropo, kun la trafika ĥaoso kiel sekvo.

Ĉefe por pasaĝertransporto al kaj de Britio estas uzata la Flughaveno de Antverpeno.

Publika transporto redakti

La Flandra Transportkompanio "De Lijn" ekspluatas la urbotransporton en Antverpeno per busoj, tramoj kaj tram-metroo (kiuj uzas tunelojn sub la urbo kaj rivero Skeldo, nome linioj 2, 3, 5, 6, 9 kaj 15. En Antverpeno estas ok stacidomoj: Antverpeno-Centra, -Berchem, -Dam, -Luchtbal, -Noorderdokken, -Oost, -Zuid kaj Hoboken-Polder; el kiuj la stacidomoj Antverpeno-Centra kaj -Berchem estas la plej gravaj fervojaj nodoj. Antverpeno havas rektajn fervojajn kunligojn al Gento (linio 59), Roosendaal (linio 12), Meĥleno (linio 25 kaj 27), Puurs (linio 52) kaj Lier (linio 15)

 
Aerofoto de Antverpeno
 
Satelita foto de Antverpeno

Citaĵoj redakti

Vincent van Gogh skribis en 1886 pri Antverpeno[3]: "Se unu urbo similas al Parizo, tio sendube ĉiaflanke estas Antverpeno, multe pli ol Bruselo, unue ĉar ĝi estas urbo por ĉiuj nacianoj, due pro la komerco kaj trie ĉar ĝi havas animon kaj oni povas amuziĝi tie."

Anoj de Antverpeno redakti

Partneraj urboj redakti

Antverpeno havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Urboamikecaj rilatoj krome ekzistas kun la sekvaj urboj:

Sporto redakti

En Antverpeno estas du futbalaj teamoj:

  • Germinal-Beerschot (unua klaso)
  • Antwerp FC (dua klaso)

Antverpeno kaj Esperanto [4] redakti

Malfacilas difini ekzakte kiam Esperanto unue aperis en Antwerpen. Certe estas ke jam en 1897 apotekisto Oscar Van Schoor esperantistiĝis kaj ageme propagandis la novan helplingvon inter siaj amikoj, precipe kuracistoj kaj apotekistoj. Estis en tiu tempo ankaŭ oficiroj de la antverpena garnizono kiuj, pro influo de la belga pioniro, komandanto Charles Lemaire, kun granda fervoro dediĉis sin al la propagando de Esperanto.

En 1903 jam estis tiom da adeptoj de la nova ideo ke oni decidis (la 6-an de februaro) starigi grupon kun la nomo Antverpena Grupo Esperantista (AGE). La unua prezidanto estis la ĥemiisto Raymond Van Melckebeke. Inter la unuaj membroj troviĝis sinjoroj Braem, Léon Champy, De Cae, De Roy, doktoro Gunzburg, L(eopold) Jamin, Amatus van der Biest-Andelhof, Van de(n) Kerckhove, Van Pelt, Oscar Van Schoor k.a.

En 1905, je la fondo de Belga Ligo Esperantista, ĉi tiu grupo nombris jam 150 membrojn. La kunvenoj okazis regule ĉiusabate en la Kongo-salono de la Taverne Royale, je Groenplaats 39. Dum la bombado de Antwerpen, la 9-an de oktobro 1914, ĉi tiu kafejo forbruliĝis kaj kun ĝi la biblioteko, kolektoj kaj arĥivoj de la grupo. La kafejon oni ne plu rekonstruis.

Je la fino de majo 1905 oni sendis leteron, subskribitan de sinjoroj J. Blanjean, J. Coox, E. De Troyer, J. Jamin, E. Mathys, doktoro Maurice Seynaeve kaj doktoro Raymond Van Melckebeke al ĉiuj plej konataj esperantistoj kaj petis ke ili bonvolu kunveni por kune decidi pri la rimedoj por plibonigi la propagandon de Esperanto en Belgio. Tiu kunveno okazis la 25-an de junio 1905 en la sidejo de Antverpena Grupo Esperantista. La 30-an de julio 1905 dua kunveno okazis samloke. Ĉeestis 21 personoj el Antwerpen, Bruselo, Duffel, Gent, Kortrijk, Leuven kaj Lieĝo. Post longa diskuto oni akceptis la regularon de nova Belga Ligo Esperantista. Komandanto Lemaire estis la unua prezidanto kaj doktoro Seynaeve la unua sekretario.

 
Foto (de vitra negativo) de antverpena Esperanto-grupo Solidareco. Data nekonata, sed eble fiksebla surbaze de vestaĵoj.

La 23-an de januaro 1907 dua grupo naskiĝis en Antwerpen: La Verda Stelo. La membroj estis junuloj, ĉefa artistoj kaj oficistoj. En la antaŭurbo Berchem fondiĝis Berchema Grupo. La 6-an de septembro 1907 estis starigita Antverpena Centra Esperantista Komitato (ACEK), celante reciprokan kunfratiĝon kaj laŭbezonan ĝeneralan kunlaboradon. Je la fino de bone sukcesinta kurso laŭ iniciato de s-ro J. Groesser, la diamantlaboristoj fondis esperantistan grupon la 27-an de junio 1908. La 13-an de majo 1909 s-ro Flor. De Keyser fondis en la suda kvartalo de la urbo novan grupon La Suda Lumo. La membroj estis ĉefe junaj oficistoj. La 6-an de septembro 1910 Frans Schoofs faris paroladon en la liberpensula societo De Solidairen; sekve de tio fondiĝis grupo de liberpensuloj, kiu alprenis la nomon Frateco.

AGE estis la unua kiu posedis flagon esperantan, laŭ la modelo uzita dum la kongreso en Boulogne.

Mondfamon akiris la unua lernolibro laŭ la metodo Gouïn, Esperanto. La Ĉiutaga Vivo, verkita de sinjoroj Frans Swagers kaj Adolf Finet.

En 1924 estis fondita la Flandrema Grupo Esperanta de Jan Van Schoor kaj M. Vervloet. Ĝia prezidanto dum la komencaj jaroj estis Juul Karnas.

Estis pluraj aliaj grupoj en kaj ĉirkaŭ Antwerpen (ankaŭ laboristaj) kies historio estas esplorota. Ekzistas foto (sur vitra negativo) de grupo Solidareco.

Inter la mondmilitoj en Antwerpen funkciis Flandra Esperanto-Instituto (ĉ. 1930 en Gravinstraat 32, Borgerhout, poste en Kortrijk kaj Brugge) kaj Belga Esperanto-Instituo (Kleine Hondstraat 11).

 
Verkistoj en Antverpeno dum la UK 1982: Georges Lagrange, Tibor Sekelj, Aldo de' Giorgi, William Auld kaj eldonisto Bruĉjo Casini.

La Universala Kongreso okazis tri-foje en Antverpeno:

La Esperanto-domo de Antverpeno estas la sidejo de Flandra Esperanto-Ligo kun ĝia grafika centro kaj la kunvenejo de la Esperanto-grupo de Antverpeno estas multe vizitata de eksterlandaj esperantistoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

   Antverpeno en ReVo

Referencoj redakti

  1. Stadsarchief Antwerpen (urba arkivo) nederlande
  2. De Antwerpenaar, 1 marto 2009. p. 10. nederlande
  3. Bekaert, Geert. (1984) Architecturae liber XI (nederlande france angle). Lieĝo: Pierre Mardaga, p. 12. ISBN 2-87009-219-8.
  4. Grandparte bazita sur artikoloj en kongreslibro Xa Jubilea Kongreso de Flandra Ligo Esperantista - Antwerpen 1939, p. 80-91 kaj 94-96.