Berchem
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbodistrikto Berchem de Antverpeno. Ankaŭ parto de la municipo Kluisbergen en Belgio havas tiun nomon. |
Berchem estas suda distrikto de la municipo kaj grandurbo Antverpeno en la Flandra Regiono de Belgio. Berchem situas laŭ la malnova Grote Steenweg (Granda pavumita strato) kiu ligis Bruselon al Antverpeno dum pluraj jarcentoj. La urbo limas la distriktojn Deurne, Borgerhout, Wilrijk kaj Antverpeno kaj la municipon Mortsel. Berchem mem konsistas el tri kvartaloj, Oud Berchem, Groenenhoek kaj Nieuw Kwartier.
Berchem | |
---|---|
eksa municipo district of Antwerp (en) vd | |
Flago | Blazono |
Administrado | |
Statuso | Aliĝinta municipo |
Lando | Belgio |
Regiono | Flandra Regiono |
Provinco | Antverpeno |
Arondismento | Antverpeno |
Municipo | Antverpeno |
Poŝtkodo | 2600 |
Retpaĝaro | http://www.berchem.be |
Demografio | |
Loĝantaro | 42 557 (2 013−01−01) |
Geografio | |
Koordinatoj | 51°11′N 4°25′O / 51.183°N, 4.417°O (mapo) Koordinatoj: 51°11′N 4°25′O / 51.183°N, 4.417°O (mapo) |
Areo | 5,79 km² |
Horzono | +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro) |
Situo de Berchem en la urbo Antverpeno | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Berchem, Antwerp [+] | |
La "ringo", la cirkla aŭtovojo ĉirkaŭ Antverpeno, kiu sekvas la trakon de la antaŭaj urbokernaj defendmuroj, tranĉas Berchem en du partoj, apartigante la urbokerno-areon de Oud-Berchem (malnova Berchem, intra muros, inter la muroj) de la pli loĝdomaj kaj antaŭurbaj areoj Groenenhoek kaj Nieuw Kwartier (extra muros, ekster la muroj).
Demografio
redaktiLa totala surfaco de Berchem estas 5,79 kvadratkilometroj, kaj ĝi estas loĝata de 42 557 civitanoj[1].
Etimologio
redaktiLa vorto Berchem devenas de berg-heem, berg-heim, loko sur la monto[2].
Politika strukturo
redaktiPost la malcentralizado de Antverpeno en 2000, Berchem iĝis duon-sendependa distrikto kun propra leĝdona korpo, la tielnomata Districtsraad (Distrikta konsilantaro), kaj propra administra kolegio. La distrikta konsilantaro nombras 23 membrojn, rekte elektitajn por sesjara periodo per popola voĉdono. La administra kolegio konsistas el kvin skabenoj (Districtsschepenen), inkluzive de distriktestro (Districtsburgemeester), kiuj estas instalitaj de la distrikta konsilantaro.
Turismo
redaktiZurenborg
redaktiLa plej vizitata kaj alloga parto de Berchem estas la Zurenborg-kvartalo kun pli ol 100 domoj en secesia stilo kaj aliaj stildomoj, multaj konstruitaj inter 1894 kaj 1906. La ĉefaj interesaj stratoj estas Cogels-Osylei, Transvaalstraat kaj Waterloostraat. Post kiam la areo ricevis la permeson esti malkonstruita en la 1960-aj jaroj por esti anstataŭigita de komerco- kaj oficejdomaro, malkonstruo povus esti malhelpita danke al enorma protesto, i.a. de Renaat Braem, arkiteksto kaj lernanto de Le Corbusier[3] La areo ricevis monumentan statuson en la 1980-aj jaroj. En la lastaj jaroj ĝi iĝis altiropunkto por arkitektur-inklinaj vizitantoj.
Butikumado
redaktiDriekoningenstraat - Statiestraat estas la ĉefa butikuma kaj komerca areo de Berchem. Kvankam ĝi suferas konkuradon de la butikoj en la Antverpena urbocentro, la podetala ĉefstrato daŭre havas interesan miksaĵon de lokaj kaj internaciaj vendejoj. La ĉefstrato ĵus estis plibeligita (2011), donante pli da spaco al piedirantoj.
Anoj de Berchem
redaktiNaskiĝis en Berchem (elekto)
redakti- Ward Ruyslinck (1929), aŭtoro
- Peter Van Den Begin (1964), aktoro
- Gert Verhulst (1968), aktoro
Loĝis/-as en Berchem (elekto)
redakti- Ludo Hellinx, aktoro
- Tom Van Dyck, aktoro
- Caroline Van den Berghe, ĵurnalistino
- kiel esperantistoj interalie la familio Alex Humet kaj Ite Tytgat kun siaj infanoj Simon, Matthias kaj Clara
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo Arkivigite je 2013-05-09 per la retarkivo Wayback Machine nederlande
- Retejo de Berchem Sport, la futbalteamo nederlande
Referencoj
redakti- ↑ Bevolkingscijfers (nederlande). Alirita 2013-05-09.[rompita ligilo]
- ↑ De geschiedenis van Berchem (nederlande). Arkivita el la originalo je 2013-01-27. Alirita 2013-05-07.
- ↑ Bekaert, Geert. (1984) Architecturae liber XI (nederlande, france kaj angle). Lieĝo: Pierre Mardaga, p. 5. ISBN 2-87009-219-8.