Malfermi la ĉefan menuon

Le Corbusier

svis-franca arkitekto, urboplanisto, pentristo, desegnisto, skulptisto kaj meblodesegnisto

Le Corbusier [lə kɔʁbyˈzje] (naskiĝis la 6-an de oktobro 1887 en La Chaux-de-Fonds, mortis la 17-an de aŭgusto 1965 en Roquebrune-Cap-Martin), denaske oficiale Charles-Edouard JEANNERET, estis svis-franca arkitekto, desegnisto, pentristo, skulptisto, urboplanisto, verkisto kaj mebla dezajnisto, konata kiel pioniro en la tiel nomita moderna arkitekturo. Li iniciatis multajn ŝanĝojn en la arkitekturo kaj urboplanado.

Le Corbusier
Le Corbusier (1964).jpg
Persona informo
Naskonomo Charles-Edouard Jeanneret-Gris
Naskiĝo 6-an de oktobro 1887 (1887-10-06)
en La Chaux-de-Fonds
Morto 27-an de aŭgusto 1965 (1965-08-27) (77-jara)
en Roquebrune-Cap-Martin
Mortokialo drono
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco SvislandoFrancio
Subskribo Le Corbusier
Familio
Patro Georges-Édouard Jeanneret
Frat(in)o Albert Jeanneret
Edz(in)o Yvonne Le Corbusier
Profesio
Profesio arkitekto • pentristo • verkisto • urbanizisto
Verkoj Kapelo Notre-Dame-du-Haut
Vilao Savoye
Unité d'Habitation Building Style
Radiant City
Information icon.svg
vdr

Le Corbusier naskiĝis en Svisio kaj iĝis Franca civitano en 1930. Lia kariero daŭris kvin jardekojn, kaj li desegnis konstruaĵojn en Eŭropo, Japanio, Barato, kaj Norda kaj Suda Ameriko.

Dediĉita al havigo de pli bonaj vivkondiĉojn por la loĝantoj de amasloĝataj urboj, Le Corbusier estis influa en urboplanado, kaj estis fondinta membro de la Internacia Kongreso de Moderna Arkitekturo (IKMA). Le Corbusier preparis la mastroplanadon por la urbo Ĉandigaro en Barato, kaj kontribuis al specifaj desegnoj por kelkaj konstruaĵoj tie.

Li mortis la 27-an de aŭgusto 1965, 77-jaraĝa, dum baniĝo en la Mediteraneo ĉe Roquebrune-Cap-Martin. Li estis entombigita tie.

La 17-an de Julio 2016, deksep projektoj de Le Corbusier en sep landoj estis enskribita en la listo de la Mondaj Heredaĵoj de UNESKO kiel La Arkitektura Verkaro de Le Corbusier, Elstara Kontribuo al la Modernisma Movado.[1]

Lia portreto estas montrata en la svisa dek-franka monbileto.

VivoRedakti

 
Le Corbusier.

Frua vivo (1887–1904)Redakti

Charles-Édouard Jeanneret naskiĝis la 6-an de Oktobro 1887 en La Chaux-de-Fonds, malgranda urbo en la franc-parolanta Kantono Neŭŝatelo en nordokcidenta Svisio, en la Ĵurasa Montaro, ĝuste je 5 km el la limo kun Francio. Ĝi estis industria urbo, dediĉita al la fabrikado de horloĝoj. (Li adoptos la pseŭdonimon Le Corbusier en 1920.) Lia patro estis manlaboristo kiu emajligis skatolojn kaj horloĝojn, do resume li estis horloĝisto, dum lia patrino instruis pianoludadon. Lia pli aĝa frato Albert estis amatora violonisto.[2] Li ĉeestis infanĝardenon kiu uzis metodojn de Friedrich Fröbel.[3][4][5]

Kiel liaj samtempuloj Frank Lloyd Wright kaj Mies van der Rohe, Le Corbusier ne havis formalan akademian edukadon kiel arkitekto. Li estis allogita al la vidaj artoj kaj je la aĝo de dekkvin, en 1900, li ekedukiĝis kiel gravuristo ĉe la artlernejo de La Chaux-de-Fonds kie oni lernis aplikitajn artojn konektitaj kun horloĝproduktado. Tri jarojn poste li ĉeestis en la plej alta kurso de ornamado, fondita de la pentristo Charles L'Eplattenier, kiu estis studinta en Budapeŝto kaj Parizo. Lia desegnoinstruisto, L'Eplattenier, direktis lin al arkitekturo en 1904 kaj igis lin realigi sian unuan vilaon, kiam li estis nur deksepjara.

Le Corbusier skribis poste, ke L'Eplattenier faris lin "homo de arbaroj" kaj lernigis lin pentri el la naturo.[6] Lia patron portis lin ofte en la montoj ĉirkaŭ la urbo. Li skribis poste, "ni estis konstante sur montopintoj; ni kreskiĝis alkutimiĝintaj al vasta horizonto."[7] Lia arkitektura instruisto en la Arta Lernejo estis la arkitekto René Chapallaz, kiu havis grandan influon sur la plej fruaj domodesegnoj de Le Corbusier. Tamen, li informis poste, ke estis la arta instruisto L'Eplattenier kiu faris, ke li elektu arkitekturon. "Mi havis hororon el arkitekturo kaj el arkitektoj," li skribis: "Mi estis dekses-jaraĝa, mi akceptis la verdikton kaj obeis. Mi moviĝis al arkitekturo."[8]

Vojaĝoj kaj unuaj domoj (1905–1914)Redakti

Le Corbusier eklernis mem irante al la biblioteko por legi pri arkitekturo kaj filozofio, vizitante muzeojn, skiz-pentrante konstruaĵojn, kaj konstruigante ilin. En 1905, li kaj du aliaj studentoj, sub suprarigardo de sia instruisto, René Chapallaz, desegnis kaj konstruigis sian unuan domon, nome Vilao Fallet, por la gravuristo Louis Fallet, amiko de sia instruisto Charles L'Eplattenier. Situa sur la arbara montetaro ĉe La Chaux-de-Fonds, ĝi estis granda ĉaledo kun klindekliva tegmento laŭ la loka alpa stilo kaj zorge artkoloraj geometriaj modeloj por la fasado. La sukceso de tiu domo kondukis al lia konstruado de du similaj domoj, nome la Vilaoj Jacquemet kaj Stotzer, en la sama areo.[9]

En Septembro 1907, li faris sian unuan vojaĝon ekster Svisio, nome iris al Italio; kaj poste en tiu vintro li veturis tra Budapeŝto al Vieno, kie li restis kvar monatojn kaj renkontiĝis kun Gustav Klimt kaj klopodis, sensukcese, renkontiĝi kun Josef Hoffmann.[10] En Florenco, li vizitis la Florencan Kartuzion en Galluzzo, kiu faris porvivan impreson sur li. "Mi estis dezirante esti loĝinta en unu el tiuj kiujn ili nomas siajn ĉelojn," li skribis poste. "Ĝi estis la solvo por unika tipo de loĝejo por laboristo, aŭ pli bone por surtera paradizo."[11]

 
Peter Behrens estis grava por la movado de moderna arkitekturo, kaj kelkaj el la ĉefaj nomoj de la movado (kiel Ludwig Mies van der Rohe, Le Corbusier kaj Walter Gropius) laboris por li en la plej fruaj stadioj de siaj karieroj.

Ekde 1909 li lernis la teknikon de ŝtalbetono laborante dum dekkvar monatoj inter 1908 kaj 1910 kiel desegnisto en la oficejo de la arkitekto Auguste Perret en Parizo. Tiu estis pioniro de la uzado de plifortigita betono en loĝeja konstruado kaj la arkitekto de la ĉefa loko de Artdekora stilo nome la Teatro de la Elizeaj Kampoj

En 1910 li veturis al Germanio, li dungiĝis ĉe Peter Behrens, en kies oficejo li renkontiĝis kun Ludwig Mies Van Der Rohe kaj Walter Gropius kaj laboris dum kvar monatoj inter Oktobro 1910 kaj Marto 1911.[12]

Le Corbusier mem parolis pri sia orientvojaĝo kiam li estis ankoraŭ Charles-Edouard Jeanneret. Li ekvojaĝis en majo 1911: dum kvin monatoj li veturis tra Prago, Vieno, Budapeŝto, Istanbulo, Ateno kaj aparte lia restado sur la monto Athos, kiu inspiros lian arkitektfilozofion, sekve Pizo, Pompejo, Romo kaj multaj italaj urboj plenaj je artistaĵoj. Dum tiu vojaĝo li plenigis okdek desegnaĵkajerojn, kies desegnaĵojn li ofte uzis por ilustri tekstojn. Ekzemple multaj skizoj de la Partenono, kies formoj li poste laŭdos en sia verko Vers une architecture (Al unu arkitekturo, 1923). Li parolos pri tio kion li vidis dum sia veturado en multaj el siaj libroj, kaj tio estis la celo de lia lasta libro, Le Voyage d'Orient (Vojaĝo al Oriento).[13]

Ree en La Chaux-de-Fonds, li konstruis por siaj gepatroj la vilaon Jeanneret-Perret (1912), nomitan la Blanka Domo, kaj la vilaon Schwob, nomita ankaŭ turka vilao.[14]. La Blanka Domo estis lia plej ambicia projekto: nova hejmo por liaj gepatroj, sur la arbara montetaro ĉe La-Chaux-de-Fonds. Tiu domo Jeanneret-Perret estis pli granda ol la aliaj, kaj de pli plinoviga stilo; la horizontalaj ebenoj kontrastis dastre kun la fortaj alpaj deklivoj, kaj ankaŭ la blankaj muroj kaj manko de ornamado estis en akra kontrasto kun la aliaj konstruaĵoj de la montetaro. La internaj spacoj estis organizitaj ĉirkaŭ la kvar pilieroj de la salono en la centro, antaŭindikante la malfermajn internojn kiujn li kreos en siaj postaj konstruaĵoj. La projekto estis pli multekoste konstruita ol imagite; liaj gepatroj devis translokiĝi el la domo post dek jaroj, kaj relokiĝi en pli malmultekosta hejmo. Tamen tio kondukis al mendo por konstrui eĉ pli imponan vilaon en la najbara urbeto Le Locle por riĉa horloĝofabrikisto, nome Georges Favre-Jacot. Le Corbusier desegnis la novan domon en malpli ol unu monato. La konstruaĵo estis zorge desegnita por kongrui kun ĝia loko, kaj la interna plano estis spacohava kaj desegnita ĉirkaŭ korto por havi maksimuman lumon, nome grava elirejo el la tradicia hejmo.[15]

Domeno Domo kaj Domo Schwob (1914–1918)Redakti

Dum la Unua Mondmilito, Le Corbusier instruis en sia iama lernejo en La-Chaux-de-Fonds. Li koncentriĝis en teoriaj arkitekturaj studoj uzante modernajn teknikojn.[16] En Decembro 1914, kun la inĝeniero Max Dubois, li komencis seriozan studon de la uzado de plifortigita betono kiel konstrumaterialo. Li jam estis malkovrinta la betonan laboron kun Auguste Perret en Parizo, sed nun li volis uzi ĝin laŭ novaj vojoj.

"Plifortigita betono havigis al mi nekredeblajn rimedojn," li skribis poste, "kaj varion, kaj pasiecan plastikecon laŭ kiuj per si mem miaj strukturoj estos ritmo de palaco, kaj Pompeja trankvileco.".[17] Tio kondukis lin al lia plano por la Domeno Domo (1914–15). Tiu modelo proponis malferman plankoplanon konsistanta el tri betonaj lamenoj subtenitaj de ses fajnaj kolonoj el ŝtalbetono, kun ŝtuparo kiu havigu aliron al ĉiu nivelo en unu flanko de la plankoplano.[18] Tiu sistemo estis origine dezajnita por havigi grandajn nombrojn de portempaj loĝejoj post la Unua Mondmilito, produktante nur lamenojn, kolonojn kaj ŝtuparojn, kaj la loĝantoj povus konstrui la eksterajn murojn pere de proksimaj materialoj. Li priskribis ĝin en sia patenta formularo kiel "apudigebla sistemo de konstruado laŭ senfina nombro de kombinoj de planoj. Tio permesus, li skribis, "la konstruadon de la dividomuroj je ajna punkto sur la fasado aŭ la interno."

 
La domo Anatole Schwob en La-Chaux-de-Fonds (1916–1918).

Laŭ tiu sistemo, la strukturo de la domo ne aperos ekstere, sed povus esti kaŝita malantaŭ vitra muro, kaj la interno povus esti aranĝita iel ajn kiel la arkitekto dezirus.[19] Post ĝi estis patentita, Le Corbusier desegnis nombrajn domojn laŭ tiu sistemo, kiuj estis ĉiuj blankaj betonaj skatoloj. Kvankam kelkaj el tiuj estis neniam konstruitaj, ili montris liajn bazajn arkitekturajn ideojn kiuj dominos liajn verkojn laŭlonge de la 1920-aj jaroj. Li rafinis la ideon en sia libro de 1927 nome Five Points of a New Architecture (Kvin punktoj de nova arkitekturo, vidu sube apartan ĉapitron). Tiu dezajno, kiu alvokis al la disasociigo de la strukturo el la muroj, kaj al la libereco de planoj kaj fasadoj, iĝis la fundamento por plej el lia arkitekturo de la venontaj dek jaroj.[20]

En aŭgusto 1916, Le Corbusier ricevis sian plej grandan mendon ĝis tiam, nome konstrui vilaon por la svisa horloĝfabrikisto Anatole Schwob, por kiu li jam estis kompletiginta kelkajn malgrandajn remodelajn projektojn. Li ricevis grandan buĝeton kaj liberecon por dezajni ne nur la domon, sed ankaŭ por krei la internan ornamadon kaj elekti la meblaron. Laŭ la indikoj de Auguste Perret, li konstruis la strukturon el ŝtalbetono kaj plenigis la truojn per brikoj. La centro de la domo estas granda betona skatolo kun du duonkolonaj strukturoj ambaŭflanke, kio respegulas liajn ideojn de puraj geometriaj formoj. Granda malferma salono kun lustro okupis la centron de la konstruaĵo. "Vi povas vidi," li skribis al Auguste Perret en Julio 1916, "ke Auguste Perret lasis pli en mi ol Peter Behrens."[21]

La grandaj ambicioj de Le Corbusier koliziis kontraŭ la ideoj kaj buĝeto de lia kliento, kaj tio kondukis al malagrablaj konfliktoj. Schwob procesis kaj malpermesis al Le Corbusier aliron al la ejo, aŭ la rajton postuli esti la arkitekto. Le Corbusier respondis, "Ĉu plaĉas al vi aŭ ne, mia esto estas enskribita en ĉiu angulo de via domo." Le Corbusier ege fieris pro tiu domo, kaj reproduktis ties bildojn en kelkaj el siaj libroj.[22]

Pentrarto, Kubismo, Purismo kaj L'Esprit Nouveau (1918–1922)Redakti

Ekde 1917 li jam estis malferminta arkitekturmetiejon en Parizo. Kune kun Amédée Ozenfant li kreis en 1918 la bazojn de purismo, moderna arta fluo samtempa kiel kubismo sed ne rilata al ĝi. Li verkis multajn artikolojn pri la moderna homo publikigitaj en la gazeto L'Esprit Nouveau (La nova spirito):

 
 Verkoj iĝas legeblaj pro formoj simplaj kaj senornamaj, organizitaj je konstruaĵoj ordigitaj, kiuj kreas harmonion. 

Le Corbusier translokiĝis al Parizo definitive en 1917 kaj komencis sian propran arkitekturan praktikon kun sia kuzo, nome Pierre Jeanneret (1896–1967), partnereco kiu daŭros ĝis la 1950-aj jaroj, kun interrompo en la jaroj de la Unua Mondmilito.[23]

 
L'Esprit Nouveau, No. 1, Oktobro 1920. Eldonita de Paul Dermée kaj Michel Seuphor, poste de by Charles-Edouard Jeanneret (Le Corbusier) kaj Amédée Ozenfant. Publikigita de Éditions de l'Esprit Nouveau, Parizo.

En 1918, Le Corbusier renkontiĝis kun la kubisma pentristo Amédée Ozenfant, kiun li konsideris amikan spiriton. Ozenfant kuraĝigis lin pentri, kaj ambaŭ komencis periodon de kunlaborado. Malakceptante kubismon kiel neracian kaj "romantisman", la paro kune publikigis sian manifeston, nome Après le cubisme kaj establis novan artan movadon, nome Purismo. Ozenfant kaj Le Corbusier ekverkis por nova gazeto, L'Esprit nouveau (La nova spirito), kaj disvastigis tiel energie kaj imagopove siajn ideojn pri arkitekturo.

En la unua eldono de tiu gazeto en 1920 li unuafoje uzis la pseŭdonimon "Le Corbusier", kiu estas adaptaĵo de nomo de sia patrinflanka prapatro "Lecorbésier" devena el Albi[24], kiel signo ke iu ajn povas reinventi sin mem.[25][26] Adopti unusolan nomon por identigi sin mem estis mode inter artistoj diversfake dum tiu epoko, speciale en Parizo. Li tamen daŭre uzis lian nomon por subskribi iujn artikolojn en la sama gazeto.

Inter 1918 kaj 1922, Le Corbusier konstruis nenion, kaj koncentris siajn klopodojn al Purisma teorio kaj pentrado. En 1922, li kaj lia kuzo Pierre Jeanneret malfermis studion en Parizo ĉe 35 rue de Sèvres.[16] Liaj teoriaj studioj tuj antaŭeniris al kelkaj diferencaj unu-familiaj dommodeloj. Inter tiuj estis la Domo "Citrohan", vortoludo por la nomo de la Franca Citroën aŭtomarko, por la modernaj industriaj metodoj kaj materialojn kiujn Le Corbusier defendis uzi por domoj. Tie, Le Corbusier proponis tri-plankan strukturon, kun duoble-peza salono, dormoĉambroj en la dua etaĝo, kaj kuirejo en la tria etaĝo. La tegmento estus okupita de sunteraso. Por la ekstero Le Corbusier instalis ŝtuparon por havigi aliron al la dua etaĝo ela la grunda nivelo. Tie, kiel en aliaj projektoj el tiu periodo, li desegnis ankaŭ la fasadojn pòr inkludi grandajn neinterrompitajn seriojn de fenestroj. La domo uzis ortangulan planon, kun eksteraj muroj kiuj ne estis plenigitaj de fenestroj sed male lasis kiel blankaj, stukaj spacoj. Le Corbusier kaj Jeanneret lasis la interinon estetike pura, kun la movebla meblaro faritaj el tubaj metalkadroj. Lumaj instalaĵoj konsistis kutime el solaj, nudaj lampoj. Ankaŭ la internaj muroj restis pure blankaj.

Vers une architecture (1920–1923)Redakti

 
Lia kuzo Pierre Jeanneret kaj kunlaboranto de la 1920-aj jaroj.

En 1922 li asociiĝis al sia kuzo, la arkitekto-dezajnisto Pierre Jeanneret.

En 1922 kaj 1923, Le Corbusier dediĉis sin al defendo de siaj novaj konceptoj de arkitekturo kaj urboplanado per serio de polemikaj artikoloj publikigitaj en L'Esprit Nouveau. En la Pariza Salon d'Automne en 1922, li prezentis sian planon por la Nuntempa Urbo, nome modela urbo por tri milionoj da personoj, kies loĝantoj loĝus kaj laborus en grupo de identaj sesdek-etaĝaj altaj apartamentejoj ĉirkaŭataj de pli malaltaj zigzagaj apartamentaj blokoj kaj granda parko. En 1923, li kolektis siajn eseojn el L'Esprit Nouveau kaj per tio publikigis sian unuan kaj plej influan libron, nome "Vers une architecture" (Al unu arkitekturo). Li prezentis siajn ideojn por la futuro de arkitekturo per serio de maksimoj, deklaroj, kaj postuloj. Li komencis per

 
 Ĵus komencis granda epoko. Ekzistas nova spirito. Jam ekzistis amaso da verkoj en la nova spirito, ili troviĝas ĉefe en industria produktado. Arkitekturo estas sufoka en siaj nunaj uzoj. "Stiloj" estas mensogo. Stilo estas unuo de principoj kiuj animigas la tutan verkaron de periodo kaj kiu rezultas en karaktera spirito... Nia epoko determinas ĉiutage sian stilon. Niaj okuloj, bedaŭrinde ne scias ankoraŭ kiel vidi ĝin 

kaj finis per sia plej fama maksimo, "Domo estas maŝino kie oni loĝas." Plej el la multaj fotoj kaj desegnoj de la libro venis el eksteroj de la mondo de tradicia arkitekturo; la kovrilo montris la promenejon de oceana krozo-ŝipo, dum aliaj montris konkurencaŭtojn, aviadilojn, fabrikojn kaj la grandajn ŝtalbetonajn arkojn de hangaroj por zepelinoj.[27]

Paviliono L'Esprit Nouveau (1925)Redakti

 
La Paviliono L'Esprit Nouveau (1925).
 
La modelo de la Plano Voisin por la rekonstruado de Parizo montrita en la Paviliono L'Esprit Nouveau.

Grava frua verko de Le Corbusier estis la Paviliono L'Esprit Nouveau, konstruita por la Internacia Ekspozicio de Modernaj Dekoraj kaj Industriaj Artoj de 1925 en Parizo, nome evento kiu poste donis sian nomon al la Artdekora stilo. Le Corbusier konstruis la pavilionon kunlabore kun Amédée Ozenfant kaj kun sia kuzo Pierre Jeanneret. Le Corbusier kaj Ozenfant estis rompinta el la grupo de Kubismo kaj estis forminta la movadon de Purismo en 1918 kaj en 1920 estis fondinta sian gazeton L'Esprit Nouveau. En sia nova gazeto, Le Corbusier klare denoncis la dekoraciajn artojn: "Dekora Arto, male al la maŝina fenomenono, estas la fina skuo de la malnovaj manmodoj, mortanta afero." Por bildigi siajn ideojn, li kaj Ozenfant decidis krei malgrandan pavilionon en la Ekspozicio, reprezentanta sian ideon de la estonta urba loĝeja unuo. Li skribis:

"Domo estas ĉelo ene de la korpuso de urbo. La ĉelo estas formita de ŝlosilaj elementoj kiuj estas la mekaniko de hejmo… Dekora arto estas kontraŭnorma. Nia paviliono enhavos nur normajn aĵojn kreitajn de industrio en fabrikoj kaj amasproduktitajn, objektoj vere de la nuntempa stilo… mia paviliono estos tiele ĉelo elprenita el granda apartamenta konstruaĵo."[28]

Le Corbusier kaj liaj kunlaborantoj ricevis terenon malantaŭ la Grand Palais en la centro de la Ekspozicio. La tereno estis arbarigita, kaj la ekspoziciantoj ne rajtis forhaki arbojn, kaj tiele Le Corbusier konstruis sian pavilionon lasante arbon en la centro, kiu aperas tra truo en la tegmento. La konstruaĵo estis simpla blanka skatolo kun interna teraso kaj kvadrataj vitraj fenestroj. La interno estis dekoraciita per malmultaj kubismaj pentraĵoj kaj per malmultaj pecoj de amas-produktitaj komerce disponebla meblero, tute diferenca el la multekosta, ekzkluzivaj pecoj de la aliaj pavilionoj. La ĉefaj organizantoj de la Ekspozicio estis koleraj, kaj konstruis barilon por parte kaŝi la pavilionon. Le Corbusier devis alvoki al la Ministerio de Fajnaj Artoj, kiu ordonis la forigon de la barilo.[28]

Krom la meblaron, la paviliono ekspoziicis ankaŭ modelon de lia "Plano Voisin", nome lia provoka plano por rekonstrui grandan parton de la centro de Parizo. Li proponis malkonstrui grandan areon norde de la rivero Sejno kaj anstataŭi la mallarĝajn stratojn, monumentojn kaj domojn per gigantaj sesdek-etaĝaj krucformaj turoj metitaj ene de ortogona stratokadro kaj parkeca verda spaco. Lia skemo trafis kritikaron kaj malaprezon el francaj politikistoj kaj industriistoj, kvankam ili estis favoraj al la ideoj de Tajlorismo kaj Fordismo, kiuj fakte estis en la fono de liaj dezajnoj. La plano neniam estis serioze konsiderita, sed ĝi okazigis polemikon pri kiel trakti la troloĝitajn malriĉajn laboristajn kvartalojn de Parizo, kaj ĝi poste vidis partan realigon en la loĝejaj disvolvigoj konstruitaj en la Parizaj ĉeurboj en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.

La Paviliono estis ridindigita fare de multaj kritikistoj, sed Le Corbusier, netuŝita, skribis:

"Nune nur unu afero estas certa. 1925 markis la decidigan turnoŝtonon en la kverelo inter tio malnova kaj tio nova. Post 1925, la amantoj de antikvo estos finigintaj siajn vivojn… Progreso estas atingita pere de eksperimentado; la decido estos akirita en la kampo de la batalo de tio 'nova'."[29]

L'Art décoratif d’aujourd'hui (1925)Redakti

 
Por L'Art décoratif d’aujourd'hui Le Corbusier uzis la ideojn de la aŭstria arkitekto Adolf Loos.

En 1925, Le Corbusier kombinis serion de artikoloj pri dekora arto el la gazeto L'Esprit Nouveau en libron, L'art décoratif d'aujourd'hui (La nuntempa dekora arto).[30][31] La libro estis spirita atako kontraŭ la pura ideo de dekora arto. Lia baza principo, ripetita laŭlonge de la libro, estis: "Moderna dekoracia arto ne havas dekoracion."[32] Li atakis entuziasme la stilojn prezentitajn en la Ekspozicio de Dekoraj Artoj:

"La deziro dekori ĉion ĉirkaŭ oni estas falsa spirito kaj abomeninda malgranda perverso… La religio de belaj materialoj estas en sia fina agonio… La preskaŭ histeria lavango en ĵusaj jaroj al tiu preskaŭ orgio de dekoracio estas nur la lasta spasmo de morto jam antaŭvidebla."[33]

Li citis la libron de 1912 de la Aŭstria arkitekto Adolf Loos "Ornamo kaj krimo", kaj citis la diraĵon de Loos, "Ju pli klera esta popolo, des pli da dekoracio malaperas." Li atakis la dekoran revivigon de klasikaj stiloj, nome tion kion li nomis "modernaj Ludoviko Filipo kaj Ludoviko la 16-a"; li kondamnis la "simfonion de koloro" en la Ekspozicio, kaj nomis ĝin "la venko de arigantoj de koloroj kaj materialoj. Ili fanfaronis en koloroj… Ili estis farantaj pladojn de alta kuirarto." Li kondamnis la ekzotajn stilojn prezentitajn en la Ekspozicio bazitajn sur la arto de Ĉinio, Japanio, Barato kaj Persio. "Postulas nuntempe energion plifirmigi niajn okcidentajn stilojn." Li kritikis la "valorajn kaj neutilajn objektojn kiujn oni akumulas sur la bretojn" en la nova stilo. Li atakis la "susurajn silkojn, la marmorojn kiuj tordiĝas kaj turniĝas, la vermiljonajn vipfrapojn, la arĝentkolorajn klingojn de Bizanco kaj de Oriento… Ni estu faritaj tiel!"[34]

"Kial oni diras botelojn, seĝojn, kestojn kaj objektojn dekoraciajn?" Le Corbusier demandis. "Ili estas utilaj aĵoj… Dekoracio ne estas necesa. Arto estas necesa." Li deklaris, ke estontece la dekoraciarta industrio produktos nur "objektojn kiuj estu perfekte utilaj, konvenaj, kaj havu veran plezuron kiu plenumos nian spiriton per sia eleganto kaj la pureco de ties farado, kaj per la efiko de ties servoj. Tiu racia perfekto kaj preciza determinemo kreas la ligilon sufiĉan por agnoski stilon." Li priskribis la estontecon de dekoracio en tiuj terminoj: "La idealo estas iri labori en la superba oficejo de moderna fabriko, ortangula kaj bone lumigita, farbita per blanka Ripolin (ĉefa franca farboproduktanto); kie regu riĉa aktiveco kaj laborema optimismo." Li konkludis ripetinte "Moderna dekoracio ne havas dekoracion".[34]

La libro iĝis manifesto por tiuj kiuj kontraŭis la plej tradiciajn stilojn de dekoraciaj artoj; en la 1930-aj jaroj, kiel Le Corbusier antaŭdiris, la modernigitaj versioj de la meblaro Ludoviko Filipo kaj Ludoviko la 16-a kaj la brilkoloraj murpaperoj de stiligitaj rozoj estis anstataŭitaj de pli simpla, pli pura stilo. Laŭgrade la modernismo kaj funkciismo proponita de Le Corbusier superis la plej ornamecan stilon. La lakonaj titoloj kiujn Le Corbusier uzis en la libro, 1925 Expo: Arts Deco estis adaptitaj en 1966 de priarta historiisto Bevis Hillier por katalogo de ekspozicio pri la stilo, kaj en 1968 en la titolo de libro, Art Deco of the 20s and 30s. Kaj tiele la termino "Art Deco" estis komune uzata kiel la nomo de la stilo.[35]

Kvin punktoj de arkitekturo al Vilao Savoye (1923–1931)Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vilao Savoye.

La famo kiun Le Corbusier akiris el siaj verkoj kaj la Paviliono de la Ekspozicio de 1925 kondukis al mendoj por konstrui dekduon da loĝejoj en Parizo kaj en la Pariza regiono en sia "purisma stilo." Tiuj estis la Maison La Roche/Albert Jeanneret (1923–1925), kiu nun estas hejmo de la Fondaĵo Le Corbusier; la Maison Guiette en Antverpeno, Belgio (1926); rezidejo por Jacques Lipchitz; la Maison Cook, kaj la Maison Planeix. En 1927, li estis invitita de la Germana Werkbund por konstrui tri domojn laŭ la modelurbo Weissenhof apud Stutgarto, bazite sur la Domo Citrohan kaj aliaj teoriaj modeloj kiujn li estis publikiginta. Li priskribis tiujn projektojn detale en unu el siaj plej bone konataj eseoj, nome Kvin punktoj de arkitekturo.[36]

La venontan jaron li komencis la konstruadon de la Vilao Savoye (1928–1931), kiu iĝis unu el la plej famaj inter la verkoj de Le Corbusier, kaj ikono de moderna arkitekturo. Situa en Poissy, en pejzaĝo ĉirkaŭita de arboj kaj granda gazono, la domo estas eleganta blanka skatolo metitaj sur serioj de sveltaj pilieroj, ĉirkaŭita de horizontala bendo de fenestroj kiuj plenigas la strukturon per lumo. La servaj areoj (aŭtohaltigejo, ĉambroj por servistoj kaj vestolavejo) estas situaj sub la domo. Vizitantoj eniras al vestiblo el kiu milda ramplo kondukas al la domo mem. La dormoĉambroj kaj salonoj de la domo estas distribuitaj ĉirkaŭ pendoĝardeno; la ĉambroj havas vidon kaj al la pejzaĝo kaj al la ĝardeno, kio havigas aldonajn lumon kaj aeron. Alia ramplo kondukas al la tegmento, kaj ŝtuparo kondukas suben al la kelo sub la pilieroj.

ProjektojRedakti

 
Malmultekostaj loĝejoj konstruitaj de Le Corbusier en la Moderna Kvartalo Frugès en Pessac (1927).

Inter la jaroj 1920 kaj 1930 li realigis aron de projektoj de vilaoj, kie videblas la formaligo de lia aparta arkitektura "lingvaĵo".[18] Inter ili:

  • La vilao Ker-Ka-Re, nomita ankaŭ vilao Besnus, en Vaucresson, finkonstruita en 1923
  • La metiejo Ozenfant por lia amiko pentristo en Parizo, finkonstruita en 1923
  • La metiejoj Lipchitz-Miestchaninoff, finkonstruitaj en 1925 en Boulogne-sur-Seine
  • La apartamento Beistegui, konstruita super konstruaĵo sur la Champs-Élysées, en Parizo, finkonstruita en 1933, sed malkonstruita intertempe,
  • La vilao Church, en Ville-d'Avray, finkonstruita en 1929 kaj same malkonstruita.

Du realigoj estas aparte rimarkindaj en tiu serio:

  • La vilao Stein, konata ankaŭ kiel "vilao de la terasoj", finkonstruita ĉ. 1929 en Garches. Tiu misio, modifiita plurfoje, disiĝis de la originala plano pro disigo en apartamentojn,
  • La vilao Savoye, (1929, Poissy), vera aplikado de la "kvin punktoj de moderna arkitekturo", la plej rimarkinda de tiu periodo, kiu havos gravegan influon al la historio de arkitekturo.

Praktikante sian metion de arkitekto, Le Corbusier daŭrigis teorian meditadon pri urboplanado per projektoj kiuj estigis polemikojn kiel ekzemple la plano Voisin en 1925, en kiu li proponis re-urbecigi Parizon, malkonstruante loĝejojn laŭ la kajoj kaj en la centro (krom konataj historiaj monumentoj) por konstrui vastajn nuboskrapulojn. Li organizis en 1928 la Internacian Kongreson de Moderna Arkitekturo.

En 1929 li ankaŭ prezentis meblaron dezajnitan kun Charlotte Perriand.

En 1926 li estis membro de la unua franca faŝisma partio, Le Faisceau, de Georges Valois.

1929–1944, komunaj loĝejoj, publikaj konstruaĵoj kaj urboplanadoRedakti

 
Portreto de Le Corbusier, sur svisa monbileto.

Ekde la ekonomia krizo de 1929 Le Corbusier koncentris sian teorian pripensadon pri la organizado de urba koncentriĝo. Ĉiuj ĉi liaj projektoj, kiel la aranĝo de la marbordo de Alĝero en 1930, urbecigesploro de Rio de Janeiro, ktp., estis akre kritikitaj.

Samtempe il realigis la urban rifuĝejon de la Savarmeo (france Armée du Salut) en 1929 en Parizo, la svisan pavilonon de la internacia universitata urbo de Parizo (1930-1932) kaj kunlabore kun la brazila arkitekto Oscar Niemeyer la ministrejon pri nacia edukado en Rio de Janeiro (1936-1943).

En tiu epoko li montris simpation al Hitler kaj Mussolini, montris sin kontraŭjuda, kontentiĝis pri la okupacio de Francio fare de la Nazia Germanio kaj instaliĝis en la teritorio de la Reĝimo de Vichy. La konduto de la arkitekto en tiu epoko levis nuntempan polemikon en Francio fare de intelektuloj kiuj klopodas eviti, ke la franca ŝtato ankoraŭ subvenciu la fondaĵon kaj aktivecon rilate al Le Corbusier.[37]

1945–1965, postmiliteRedakti

De 1945 ĝis 1952, Le Corbusier konstruis loĝejaron en Marseille sur fostoj. En tiu konstruaĵo li provis apliki siajn arkitekturajn principojn por nova formo de loĝejaro, kreante la vertikalan vilaĝon, konsistantan el 360 apartamentoj kunigitaj de internaj stratoj.

Konstruita inter 1945 kaj 1952, sur la bulvardo Michelet de Marseille, ĉe la Stadiono Velodrome, tiu konstruaĵo estas unu el la kvin loĝejaroj konstruitaj de Le Corbusier dum lia kariero. Ĉefe konsistanta el loĝejoj, ĝi enhavas ankaŭ ĉe meza alto de la dek sep etaĝoj, oficejojn kaj aliajn komercajn servojn, kiaj vendejoj, panejo, kafejo, hotelo, restoracio, librovendejo, ktp. La tegmentan etaĝon, libere alireblan de la publiko, okupas publikaj oficejoj: infanĝardeno, sportejo, atletisma trakaro, naĝejeto kaj aŭlo.

En 1950, 63-jaraĝa, li rekonstruis la kapelon Notre-Dame-du-Haut en Ronchamp (Franche-Comté), detruitan de la bombadoj de septembro 1944. Temis pri lia unua projekto pri religia konstruaĵo.

Li aplikis siajn urbajn arkitekturajn principojn je skalo de urbo, kiam barataj aŭtoritatoj donis al li en la 1950-aj jaroj la projekton de la urbo Ĉandigaro, nova ĉefurbo de Panĝabo. Li desegnis la administraciajn konstruaĵojn por tiu urbo: justicpalacon, palacon de la Kapitolo, sekretariejon kaj palacon de la asembleo. Li uzis sintezon inter siaj komencaj novigaj teorioj kaj novaj formoj.

En 1952 la konstruinto de grandegaj konstruaĵoj konstruigis por si mem en Roquebrune-Cap-Martin kabanon de 3,66 m x 3,66 m x 2,26 m.

La kvin punktoj de nova arĥitekturoRedakti

En 1927 Le Corbusier kaj Pierre Jeanneret publikigis eseon sub la titolo "Kvin punktoj de nova arĥitekturo" (france Cinq points d'une nouvelle architecture); ĝi proponas kvin karaterizaĵojn, kiuj nun estas nomataj "kvin punktoj de la moderna arĥitekturo". Ĉiuj kvin dependas de la fakto, ke per ŝtalo kaj armita aŭ streĉita betono eblas realigi konstruaĵojn, kies videbla strukturo nur malmulte dependas de la necesoj de statiko. Tio ebligas jenajn kvin arĥitekturajn elementojn, kiujn Le Corbusier opiniis karakterizaj de moderna arĥitekturo:

  1. La pilieroj (france pilotis): La teretaĝo portu la supran parton de konstruaĵo ne per muroj, sed per pilieroj, tiel permesante ke lumo kaj homoj facile atingu ĉiujn partojn. La konstruaĵo ŝajnas konsisti nur el la supra parto ("kesto en la aero"), malkonektita disde la grundo kaj ties humideco. La ternivela spaco sub la konstruaĵo povas servi kiel trairejo aŭ traveturejo, aŭ kiel ĝardeno.
  2. La terasa tegmento (france toit terrasse): Tegmento ne estu laŭtradicie dekliva, sed horizontala, tiel proponante spacon utiligeblan ekzemple por ĝardeno aŭ naĝejo, ĉio ajn, kio estas elmetebla al la influoj de la vetero.
  3. La libera areo (france plan libre): Muroj estu lokitaj ne laŭ la necesoj de statiko, sed laŭ utileco aŭ estetiko; la statikan portadon de la konstruaĵo surprenu maldikaj elementoj el betono kaj ŝtalo.
  4. La libera fasado (france façade libre): Same kiel internaj muroj ankaŭ la fasado ne estu sub la ordono de la statiko, sed obeu nur al stilaj celoj, estu kvazaŭ haŭto de la konstruaĵo.
  5. La laŭlonga fenestro aŭ benda fenestro (france fenêtre en longueurfenêtre bandeau): Ĉar la eksteraj muroj ne bezonas porti la konstruaĵon kaj fenestroj do ne bezonas fortajn lintelojn, eblas konstrui fenestron laŭ la tuta larĝo de konstruaĵo, kio permesas elstaran lumigon de la ĉambroj.

ReferencojRedakti

  1. The Architectural Work of Le Corbusier, an Outstanding Contribution to the Modern Movement. Alirita 14a de Oktobro 2016.
  2. Journel 2015, p. 32.
  3. Marc Solitaire, Le Corbusier et l'urbain – la rectification du damier froebelien, pp. 93–117.
  4. Actes du colloque La ville et l'urbanisme après Le Corbusier, éditions d'en Haut 1993 – (ISBN 2-88251-033-0).
  5. Marc Solitaire, Le Corbusier entre Raphael et Fröbel, pp. 9–27, Journal d'histoire de l'architecture N°1, Presses universitaires de Grenoble 1988 – (ISBN 2-7061-0325-6).
  6. Journel 2015, p. 32.
  7. Le Corbusier, L'Art décoratif d'aujourdhui (1925), p. 198.
  8. Citita de Jean Petit, Le Corbusier lui-meme, Rousseau, Geneva 1970, p. 28.
  9. Journel 2015, p. 49.
  10. Journel 2015, p. 48.
  11. Letero al Eplattenier en Dumont, Le Corbusier, Lettres a ses maitres, vol. 2, pp. 82–83.
  12. Journel 2015, pp. 32–33.
  13. Journel 2015, pp. 32–33.
  14. La turka vilao (france). Alirita 4-a de majo 2010.
  15. Journel 2015, pp. 48–9.
  16. 16,0 16,1 CHOAY, Françoise. (1960) Le Corbusier. George Braziller, Inc., p. 10–11. ISBN 0-8076-0104-7.
  17. Letero al Auguste Perret (1915), citita en Lettres a ces Maitres, vol. 1, p. 33.
  18. 18,0 18,1 Tim Benton, Les Villas de Le Corbusier 1920–1929, Philippe Sers éd. Paris, 1987.
  19. Citita de Turner, Paul, "La Formation de Le Corbusier", Paris, Macula, 1987, p. 218.
  20. Journel 2015, p. 50–51.
  21. Citita en Lettres a css maitres, vol. 1, p. 181.
  22. Journel 2015, p. 50.
  23. Larousse, Éditions. "Encyclopédie Larousse en ligne – Charles Édouard Jeanneret dit Le Corbusier". larousse.fr. Alirita la 30an de Oktobro 2018.
  24. Le Corbusier, choix de lettres, lok. cit., p. 161 legebla rete ĉe [1] kaj Repères biographiques, Fondation Le Corbusier
  25. Le Corbusier: choix de lettres. Springer Science & Business Media (1 January 2002).
  26. Repères biographiques, Fondation Le Corbusier. Fondationlecorbusier.asso.fr. Alirita la 30an de Oktobro 2018.
  27. Le Corbusier 1923, pp. 1–150.
  28. 28,0 28,1 Arwas 1992, p. 46.
  29. Arwas 1992, p. 49.
  30. Le Corbusier, L'Art décoratif d’aujourd'hui, Paris, G. Crès, « L’Esprit nouveau », 1925. Reeldono.
  31. Yannis Tsiomis, Le Corbusier, L’Art décoratif d’aujourd’hui et « la loi du ripolin », Presses Universitaires de Paris Nanterre, 2012
  32. Le Corbusier, L'art décoratif d'aujourd'hui, (origine 1925, Flammarion eldono de 1996, ISBN+978-2-0812-2062-1.
  33. Le Corbusier, p. 98.
  34. 34,0 34,1 Le Corbusier 1925, p. 70–81.
  35. Benton, Charlotte, Benton, Tim, Wood, Ghislaine, Art Déco dans le monde- 1910–39, 2010, Renaissance du Livre, (ISBN 9782507003906), pp. 16–17.
  36. Journel 2015, p. 37.
  37. Álex Vicente, La ideología pronazi de Le Corbusier que pone en peligro su legado en Francia, El País, 28a de aprilo 2019, [2] Alirita la 2an de majo 2019

BibliografioRedakti

  • Arwas, Victor (1992). Art Deco. Harry N. Abrams Inc. ISBN 0-8109-1926-5.
  • Sarbjit Bahga, Surinder Bahga (2014) Le Corbusier and Pierre Jeanneret: The Indian Architecture, CreateSpace, ISBN 978-1495906251.
  • Bony, Anne (2012). L'Architecture moderne. Larousse. ISBN 978-2-03-587641-6.
  • Behrens, Roy R. (2005). Cook Book: Gertrude Stein, William Cook and Le Corbusier. Dysart, Iowa: Bobolink Books. ISBN 0-9713244-1-7.
  • Brooks, H. Allen (1999) Le Corbusier's Formative Years: Charles-Edouard Jeanneret at La Chaux-de-Fonds, Paperback Edition, University of Chicago Press, ISBN 0-226-07582-6.
  • Eliel, Carol S. (2002). L'Esprit Nouveau: Purism in Paris, 1918–1925. New York: Harry N. Abrams, Inc. ISBN 0-8109-6727-8.
  • Curtis, William J.R. (1994) Le Corbusier: Ideas and Forms, Phaidon, ISBN 978-0-7148-2790-2.
  • Frampton, Kenneth. (2001). Le Corbusier, London, Thames and Hudson.
  • Jencks, Charles (2000) Le Corbusier and the Continual Revolution in Architecture, The Monacelli Press, ISBN 978-1-58093-077-2.
  • Jornod, Naïma and Jornod, Jean-Pierre (2005) Le Corbusier (Charles Edouard Jeanneret), catalogue raisonné de l'oeuvre peint, Skira, ISBN 88-7624-203-1.
  • Journel, Guillemette Morel (2015). Le Corbusier- Construire la Vie Moderne. Editions du Patrimoine: Centre des Monument Nationaux. ISBN 978-2-7577-0419-6.
  • Korolija Fontana-Giusti, Gordana. (2015) 'Transgression and Ekphrasis in Le Corbusier’s Journey to the East' in Transgression: Towards the Expanded Field in Architecture, edited by Louis Rice and David Littlefield, London: Routledge, 57–75, ISBN 978-1-13-881892-7.
  • Le Corbusier (1925). L'Art décoratif d'aujourdhui. G. Crés et Cie.
  • Le Corbusier (1923). Vers une architecture. Flammarion (1995). ISBN 978-2-0812-1744-7.
  • Dumont, Marie-Jeanne, ed. (2002). Le Corbusier- Lettres a ses maitres. Editions du Linteau.
  • Solitaire, Marc (2016) Au retour de La Chaux-de-Fonds: Le Corbusier & Froebel, editions Wiking, ISBN 978-2-9545239-1-0.
  • Riley, Noël (2004). Grammaire des Arts Décoratifs. Flammarion.
  • Von Moos, Stanislaus (2009) Le Corbusier: Elements of A Synthesis, Rotterdam, 010 Publishers.
  • Weber, Nicholas Fox (2008) Le Corbusier: A Life, Alfred A. Knopf, ISBN 0-375-41043-0.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti