Urboplanado

konceptigo kaj realizado de urboj aŭ kvartaloj

Urboplanado estas la konceptigo kaj realizado de urboj aŭ kvartaloj.[1] Ĝi zorgas pri esplorado kaj analizo, strategia pensado, arkitekturo, urba fasonado, publika konsulto, politikaj rekomendoj, efektivigo kaj mastrumado.

Urboplanado traktas setlejojn, el la plej malgrandaj vilaĝoj al la plej grandaj urboj; tie montrita estas Hongkongo.

Urbofasonado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Urbofasonado.

UrbofasonadoUrba fasonado okupiĝas pri la aranĝado, aspektado kaj funkcioj de urbetoj, urboj kaj urbegoj.

Ĝia fokuso estas precipe sur publika spaco (alinome la ‘publika medio’, ‘publika regno’ aŭ la ‘publika regiono’) inkuzive la tutaĵon de spacoj, kiuj uziĝas libere ĉiutage per la publiko. Tio ampleksas stratojn kaj parkojn kune kun publika infrastrukturo kaj private-posedataj lokoj. Ĝi okupiĝas pri la maniero, laŭ kiu ĉi tiuj lokoj estas spertataj kaj uzataj, kaj ankaŭ fasadoj de konstruaĵoj kaj aliaj elementoj, kiuj helpas al la kvalito de publika spaco estas rigardataj kvankam la emfazo estas sur spacoj inter konstruaĵoj prefere ol sur la konstruaĵoj mem. Gravaj verkistoj pri – kaj alvokantaj por – la uzo de publika spaco tiusence inkluzivas Jane Jacobs, William H. Whyte kaj Jan Gehl.

Publikaj spacoj estas ofte la objekto de koincidantaj administradaj respondecoj de multoblaj publikaj agantoj aŭ respondeculoj kaj la intereso de posedantoj de apudaj konstruaĵoj/teroj, kaj ankaŭ la postuloj de multoblaj kaj foje konkurantaj uzantoj. Sekve, la desegnado, konstruado kaj administrado de publikaj spacoj tipe postulas konsultadon kaj intertraktadon je diversaj niveloj, kaj urbaj desegnistoj malofte havas la gradon de artisma libereco aŭ kontrolado, kio iam oferiĝas al desegnadaj profesioj kiel arkitekturo. Urb-desegnado ankaŭ tipe bezojnas interdisciplinajn kontribuaĵojn kun ekvilibra reprezentado de multoblaj fakoj interalie inĝenierado (aŭ: inĝenieristiko), ekologio, loka historio, kaj transport-planado.

Planoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti