La kompanio Citroën estis fondita de André Citroën. La simbolo de la firmao simboligas la formon de la dentoj de la dentradoj uzataj en la transmisiilo.

Citroen
Citroen
aŭtomobilo-faranta firmao • negoco • aŭtomobilmarko vd
Dum marto 1919 - nekonata/nuntempe
Jura formo société par actions simplifiée
Fondintoj André Citroën vd
Sidejo PSA Poissy Plant
Lando Francio
Estr(ar)o Vincent Cobée
Dungitoj 140 000
Agokampo aŭtomobiloelektra veturilo • commercial vehicle
Posedata de Stellantis vd
filiaj kompanioj Citroën Argentina vd
Posedataj kompanioj The Olympic 1931 vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Citroën DS
1972 Citroën SM

La kompanio produktis tre progresajn aŭtomobilojn. Elstaraj estis tiurilate la modelo traction avant, ID kaj DS. ID kaj DS estis produktitaj ekde 1955 ĝis 1975.

La DS aplikis inter aliaj:

- radikale aerodinamikan formon, ebligante malaltan benzin-konsumon kaj altan rapidecon

- hidrodinamikan risorto-sistemon Tio ne uzas risortojn el ŝtalo, sed aeron. La sistemo donis tre altan komforton. Ĝi enhavis aŭtomatan reguladon de la nivelo

- Por ŝanĝi radon, oni ne devis permane levigi la aŭton, sed uzis la nivelo-sistemon. Ankaŭ surmeton de neĝoĉenoj oni povis fari tiamaniere tre rapide kaj komforte. En alta neĝo aŭ sur tre malbonkvalita strato oni povis plialtigi la nivelon de la aŭto kaj tiel veturi, kie normalaj aŭtoj ne povis.

- La bremsoj estis konektitaj kun la hidrodinamika sistemo, ebligante altan bremsforton.

- Ankaŭ la stirilo estis plifortigita hidraŭlike

- Ankaŭ ŝanĝo de la rapidumoj funkciis per hidraŭliko

- La radoj estis fiksitaj per nur po unu granda centra ŝraŭbo, ebligante tre rapidan ŝanĝon de rado.

- La ID/DS-serio kiel unua aplikis pneŭmatikojn kun ŝtalaj anstataŭ teksaĵaj zonoj de la kompanio Michelin.

- Elektraj kontaktoj en la bremstegaĵoj indikis per lampo, kiam la tegaĵoj devis esti renovigitaj. Tio ne nur plialtigis la sekurecon, sed ankaŭ ŝparis tro fruan ŝanĝon.

- Centra granda kaj hela indik-lampo en la instrumenta panelo indikis ne pretervideble, se iu grava problemo ekestis, krom la bremsoj ankaŭ temperaturo de la akvo, de la oleo.

- Kiel unu el la unuaj en Eŭropo la DS havis elektromotorajn fenestrolevigilojn

Komentoj redakti

Multaj de tiuj eroj estis pioniraj. Nur post longaj jaroj aliaj uzis ilin ankaŭ. Aliaj ne estis akceptitaj kaj eĉ Citroen forlasis la vojon. Ekzemploj:

- La centra ŝraŭbo por la radoj. Citroen reiris al kutimaj pluraj ŝraŭboj. Onidire tio estis, ĉar uzantoj timis pri la sekureco de nur unu ŝraubo. Ĉu prave? Komparu: en la aŭtomobil-konkursoj de la formulo 1 oni uzas tion! Se bone konstruita, tio bonege taŭgas.

- La centra, hela atentiga lampo. Estus ankoraŭ tre utila. Speciale, ĉar je nunaj aŭtomobiloj aperas tre multaj indikoj, inter kiuj la plimulto ne temas pri urĝaj kaj gravaj aferoj, aliaj estas tro malgrandaj kaj povas esti pretervidataj. Kial ne estis konsekvence sekvata la principo?

- La kompanio havis problemojn kun la kostoj. Tial sekvanta modelo estis konstruita malpli koste. Sed tio ne kuracis la problemon. Ŝajne pli malaltaj kostoj estis sekvataj de pli malaltaj vendokvantoj.

- Pli celkondukanta estus estinta: forigo de malbonaj eroj.

- La hidraŭlika sistemo estis nova, iom komplika kaj tial bezonis speciale trejnitajn riparistojn. Nespertaj riparoj kaŭzis nemalofte grandan koleron.

- La plej grava: eviti korodon. En la 60-aj jaroj oni aplikis dum vintro grandajn kvantojn da salo kontraŭ la glacio sur la stratoj. La DS havis tiurilate malfortaĵojn (aliaj kompanioj same). Unu simpla detalo: fiksado de ornamaj partoj el alumino rekte sur ŝtalo. Estas konata, ke du diversaj metaloj je ĉeesto de akvo, speciale sala akvo, rapide reagas kaj korodas reciproke. Partojn el alumino oni tial devas nepre fiksi kun intermetita izolanta parto, ekz. gumo aŭ plastiko.

Speciale la lasta punkto kondukas al ĝenerala problemo de kvalito: Se jam la interna kvalito-sistemo de kompanio ne sukcesas eltrovi kaj solvi problemojn, la reago al plendoj de klientoj devas esti konsekvence organizata. La kliento decidas pri la sukceso de produkto kaj kompanio.

Vortludoj kun la modelnomoj redakti

La mallongigo DS estas elparolita déesse en la franca. Tio signifas deino. Per tio komencis serio de modeloj kies modelnomo franclingve prononcita havas signifon. Aliaj tiaspecaj modeloj estas ID, franca idée, en Esperanto ideo, la modelo LN, en franca Hélène, prononcita elene, sen komenca H, en Esperanto Heleno, la LNA, france Héléna prononcita elena, en Esperanto Helena kaj C X. C x estas la franca esprimo por la cw-valoro).

  • Ĉu la plej frua modelo Traction Avant jam apartenis al tiu vortluda serio, ne estas certe.

La Traction Avant estis ankaŭ nomita mallonge la Traction, kio estas elparolita preskaŭ kiel l’Attraction, en Esperanto la atrakcio. Sed baze tiu modelnomo staris por antaŭa movigo, ĉar tiuj modeloj estis la unuaj ĉe Citroen kun movigo per la antaŭaj radoj.

  • La sporteca modelo SM estis la Série Maserati, Serio Maserati. La V-6-cilindra motoro de la SM venis de la kompanio Maserati, de kiu Citroen posedis akciojn.

Pro sia tiutempe supereca hidropneŭmatika ĉasio SM estas ofte interpretita kiel Sa Majesté, (france por Sia Moŝto).

  • 2CV, france deux chevaux, signifas du ĉevaloj, laŭ la malnova franca formulo por la aŭtomobila imposto. En germanio tiu modelo estis ofte nomita la anaso, ĉar ĝi paŝis kiel anaso. Tio estis kaŭzita de la speciala risorto, en kiu la antaŭaj kaj malantaŭaj radoj estis interkonektitaj. Kiam la antaŭa akso estis puŝita supren, ankaŭ la malantaŭa leviĝis samtempe.
  • La modelo (la) Ami 6 signifas la amiko 6, en franca tio sonas kiel la missis, la fraŭlino.

Modeloj redakti