27-a de aŭgusto
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 27-a de aŭgusto estas la 239-a tago de la jaro (la 240-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 126 tagoj restas.
Je la 27-a de aŭgusto okazis, interalie:
EventojRedakti
- 1172: Reĝo de Anglio Henriko la Juna Reĝo nuptis Margeriton, filinon de la franca reĝo Ludoviko la 7-a
- 1301: Venceslao la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario sub la nomo Ladislao la 5-a
- 1310: Karolo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1382: Mongola ĥano Toktamiŝo konkeris Moskvon
- 1626: Tridekjara milito: venko de germana armeo super la dana en batalo de Lutter am Barenberge
- 1664: Franca Kompanio de Orientaj Hindioj fondiĝis - iniciate de la ministro pri financoj Jean-Baptiste Colbert la reĝo Ludoviko la 14-a donis plenajn rajtojn kun privilegio
- 1664: Anglaj ŝipoj alnavigis al haveno Nova Amsterdamo (nun Novjorko), devigante kapitulacon kaj transprenante kontrolon super la kolonio Nova Nederlando
- 1672: Kapitulaco de la fortreso Kamieniec Podolski, defendata de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj dum ties sieĝo fare de armeoj de Otomana Imperio kaj Krimea Ĥanlando
- 1689: Rusio kaj Ĉinio subskribis traktaton de Nerĉinsk - unua interkonsento pri landlimo laŭ rivero Amuro skribita en 5 lingvoj: rusa, latino, manĉura, mongola kaj ĉina (rusflanke peris mongolaj tradukistoj kaj ĉinflanke jesuitoj)
- 1776: Usona Milito de Sendependeco: venko de brita armeo en la Batalo de Long-Insulo
- 1783: En Parizo leviĝis unua balono plenigita de hidrogeno
- 1798: Venko de irlana-franca armeo super la brita en batalo de Castlebar, dum irlanda revolucio
- 1813: Napoleonaj Militoj: franca armeo konkeris apud Dresdeno Ĉeĥan Armeon (konsistigitan de aŭstraj, rusaj kaj prusaj soldatoj) - la lasta granda venko de Napoleono
- 1816: Bombardado de Alĝero fare de militŝiparo de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando kaj la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj
- 1828: Rusa armeo konkeris la turkan fortikaĵon Aĥalciĥo (en aneksita Kartvelio)
- 1859: Usona entreprenisto Edwin L. Drake sukcese boris naftoputon en Titusvilo, unuan en la tuta mondo
- 1874: Bruselo: en konferenco oni akceptis deklaracion proponantan malpermeson de kemia armilaro
- 1883: Erupcio de vulkano Krakatoa inter Javo kaj Sumatro kaŭzis grandegan cunamon, kiu mortigis 36 mil homojn; vulkana vintro sekvis
- 1884: Germana Sudokcidenta Afriko kreiĝis
- 1896: Angla-zanzibara milito eksplodis kaj finiĝis - la plej mallonga armita konflikto internacia
- 1906: Sukcesa atenco de Batala Organizo de Pola Partio Socialista kontraŭ generalo-guberniestro de Varsovio kaj de Varsovia Gubernio
- La unua mondmilito:
- 1914: Pollando: Okcidenta Legio en Krakovo kaj Orienta Legio en Lvovo formiĝis
- 1916: Reĝlando de Rumanio ekmilitas flanke de Entento
- 1918: En aldono al traktato de Brest-Litovsk, Sovetunio rezignis pri suvereneco super Estonio, Kartvelio, Livonio kaj Kuronio
- 1918: Aŭstrio-Hungario: Kazimierz Sosnkowski estis translokigita al Magdeburgo al la komuna prizono kun Józef Piłsudski
- 1919: Dum ofensivo al Kievo armeo de Ukraina Popola Respubliko okupis Ĵitomir kaj Bila Cerkva
- 1920: Pola-bolŝevika milito: retiriĝantaj bolŝevikoj post malvenko en la batalo de Varsovio transdonis Vilnon al litovoj
- 1922: Asocio de Poloj en Germanio fondiĝis en Berlino
- 1923: En greka urbo Ioanino nekonataj farintoj murdis 5 italajn membrojn de internacia komisiono pri limoj, kio kaŭzis la italan okupon de Korfuo
- 1927: Kvin kanadaj virinoj demandis Superan Kortumon de Kanado pri la vorto personoj koncerne la britan leĝan dokumenton pri Nordameriko el 1867 ĉu ĝi inkluzivas virinojn, al kiu la tribunalo fine respondis nee
- 1928: La unuaj 3 el pli ol 60 membroŝtatoj de Ligo de Nacioj rezignis pri milito kiel politika metodo: Pakto Briand-Kellogg, malpermesanta agresan militon, subskribiĝis
- 1939: Testoflugo de la unua germana reagaviadilo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Poznań: en malliberejo ĉe str. Młyńska germanoj gilotinis 11 polojn; en distikto Jarocin por 3 monatoj poloj ne povis ricevi socian subvencion pro kontraŭleĝa nutro-helpo al anglaj militkaptitoj
- Budapeŝto: "Wieści Polskie" informis, ke en Kaŭno ĉesis aperi "Dzień Polski" (Pola Tago) - pro malutilo al la laborista klaso, kaj en Jugoslavio estas mil polaj rifuĝintoj
- 1941: Masakro de Kamjanec-Podilskij komenciĝis (dum 2 tagoj pereis pli ol 23 mil judoj) - por germanaj nazioj ĉi tiu militkrimo estis "komenco de fina solvo de la juda problemo"; dum trapaso de Hitler tra Krakovo antaŭtage kaj ĉi tage okazis homkaptado kun kontrolo, poloj ne povis eniri stacidomon kaj polaj fervojistoj ĉi tage ne laboris - la situacio ripetiĝis dum lia reveno nokte de la 28-a/29-a; germanoj fondis en Bjalistoko militkaptitejon por sovetaj soldatoj
- Adolf Hitler kaj Benito Mussolini flugis al Krosno kaj iris al vilaĝo Stępina (proksime al Strzyżów) por kontrolo de germana-itala armeo
- 1942: Holokaŭsto: Gestapo kun kriminala polico helpe de ĝendarmaro de Ĝenerala Gubernio, Ordnungspolizei de Tarnopol kaj Ukraina Helpa Polico kune kun Juda Polico okazigis unuan deportadon de judoj el la geto en Czortków apud Tarnopol ĝis la germana ekstermejo Bełżec (proksime al Tomaszów Lubelski) - ĉiujn judojn oni pelis al la foirplaco intertempe mortigante 300; masakro de Sarny (Rivna provinco) komenciĝis - dum 2 tagoj estis murditaj 14 ĝis 18 mil judoj; germana polico pamortigis en Niepołomice ĉirkaŭ 700 judojn kaj en Borowiec 11 personojn pro helpo al sovetaj militkaptitoj; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Wyszków 40 kaptitajn post fuĝo sovetajn malliberigitojn
- Ambasadoro de Pollando en Vatikano metis noton pri manko de publika kondamno de germanaj krimoj kontraŭ polaj civitanoj flanke de la papo
- 1943: Germana polico pafekzekutis en ruinoj de Varsovia geto ĉirkaŭ 50 virojn kaj 20 virinojn, suspektitaj pri aparteno al juda nacieco, kaj soldatoj de Wehrmacht 11 judojn en Malinówka, kiuj sin kaŝis en arbaraj bunkroj; al koncentrejo en Auŝvico alvenis transporto de 1026 judoj de koncentrejo en Wolsztyn; taĉmento de Popola Gvardio liberigis 400 junajn laboristojn el tendaro en Jasice (poksime al Opatów)
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): reorganiziĝis defendo en Malnova Urbo, kiun nokte memvole forlasis 300 soldatoj de Popola Armeo traiante tra kanaloj ĝis najbara kvartalo Żoliborz, restis nur 30 defendante barikadon ĉe str. Mostowa; post peza batalo germanoj konkeris katedralon, sed poloj sukcesis akiri 100 kg da eksplodaĵoj; en keloj kuŝas ĉirkaŭ 8 mil vunditoj - mankas medikamentoj kaj operacioj estas farataj sen anestezo; de kugloj de sekureca polico pereis 196 civiluloj kaj oni bruligis 255 kadavrojn de ekzekutoj; komandanto de la 9-a armeo Nicolaus von Vormann proponas detrui armilejojn kaj ekonomiajn objektojn por ke ilin ne transprenu rusoj; soldatoj de Wehrmacht dum dutaga deportado de apudfrontaj areoj pafmortigis en Braciejowa (apud Dębica) 9 personojn kaj unu vivbruligis
- Prezidento de Usono Franklin D. Roosevelt rifuzas helpon al ribelantoj de Varsovio sen konsento de Stalin; Supera Komandanto Kazimierz Sosnkowski atribuis Virtuti Militari al Grupiĝestro "Północ" (Nordo) diplomita kolonelo Karol Ziemski kaj al vicĉefministro Jan Stanisław Jankowski, kaj en depeŝo al Area Komandanto de Pola Enlanda Armeo resumas aviadan helpon de la 4-a ĝis la 27-a de aŭgusto: 160 aviadiloj startis. Laŭ raportoj de pilotoj la taskon plenumis 78. Pereis 27 aviadiloj kaj skipoj. Oni raportis 34 malsuprenĵetojn al Varsovio, konfirmitaj 25, kaj 37 al apudaj arbaroj, konfirmitaj 25; en Los-Anĝeleso komenciĝis kaj daŭros ĝis fino de la ribelo solena omaĝo al batalantaj poloj; en Parizo oni funkciigis Polan Ambasadejon de komunista Pollando
- 1952: Federacia Respubliko Germanio interkonsentis kun Israelo altecon de reparacioj (3 miliardoj da germanaj markoj)
- 1953: Hispanio kaj Apostola Seĝo subskribis konkordaton
- 1953: Premiero de la usona komedia filmo Ferio en Romo
- 1955: Apero de la unua Guinness-libro de rekordoj
- 1965: Elvis Presley renkontiĝis en sia sidejo kun muzikistoj de la grupo The Beatles
- 1971: Registaro de Ĉado akuzis Egiption pri sensukcesa provo de puĉo
- 1975: La lasta detronigita imperiestro de Etiopio Haile Selassie estis murdita de sekureca servo
- 1977: Ukrainio: unua reaktoro ekfunkciis ĉe la Nuklea centralo de Ĉernobilo
- 1979: IRA sukcesis atenci kontraŭ Louis Mountbatten, la lasta vicreĝo de Brita Hindio kaj ties guberniestro
- 1980: Pola aŭgusto: laboristoj de Wałbrzych, Bielsko-Biała, Świdnik kaj Ursus (nun kvartalo de Varsovio) strikis, Interfaka Strika Komitato de Ŝipfarejo en Gdańsk reprezentis jam 630 entreprenoj en la tuta lando - ĵurnalistoj de Pola Marbordo protestis kontraŭ misinformoj kaj malobjektivaj komentoj de centra gazetaro; en Szczecin vicĉefministro forĵetis postulon krei liberan sindikaton
- 1985: Generalo Ibrahim Babangida faligis per puĉo prezidenton de Niĝerio Muhammadu Buhari
- 1987: En Filipinoj armeo provis sensukcese elpostenigi prezidentinon Corazón Aquino
- 1991: Kadre de la disfalo de Sovetunio, Moldavio fariĝis sendependa
- 1991: Eŭropa Ekonomia Komunumo agnoskis sendependecon de Baltio - Estonio, Latvio kaj Litovio
- 1992: En katastrofo de aviadilo Tu-134 en la rusa urbo Ivanovo 84 personoj pereis
- 2000: Moskvo: incendio de la Ostankina televidturo
- 2003: Marso ektroviĝis plej proksime al la Tero de preskaŭ 60 mil jaroj (55 758 006 km)
- 2003: Pola atletikisto Robert Korzeniowski gajnis en Parizo mondĉampionecon en 50-kilometra sporta marŝado, fiksante mondrekordon (3:36:03)
- 2005: Tatarstano: en la ĉefurbo Kazan ekfunkciis metroo
- 2005: Svedio: en Malmö ekfunkciis la tria en Eŭropo, la plej alta loĝebla nubskrapulo Turning Torso
- 2010: Nova konstitucio de Kenjo ekvalidis
- 2011: Uragano Irene komenciĝis
NaskiĝojRedakti
- 1407: Aŝikaga Joŝikazu, japana ŝoguno (m. 1425)
- 1698: Baal Ŝem Tov, juda rabeno, kreinto de pola ĥasidismo, praavo de Naĥman el Braclavo (m. 1760)
- 1730: Johann Georg Hamann, germana filozofo, teologo, muzikisto (m. 1788)
- 1770: Georg Wilhelm Friedrich Hegel, germana filozofo, kreinto de la moderna idealisma sistemo (m. 1831)
- 1776: Barthold Georg Niebuhr, dana-germana historiisto pri Romio, financa spertulo, politikisto kaj diplomato (m. 1831)
- 1802: Alessandro Poerio, itala verkisto, poeto-soldato, liberecbatalanto (m. 1848)
- 1812: Bertalan Szemere, ĉefministro de Hungario, memebro de Hungara Scienca Akademio (m. 1869)
- 1813: Giovanni Luppis, kroata maristo-oficiro italdevena, projektinta torpedojn (m. 1875)
- 1845: Ödön Lechner, hungara arkitekto, konata de projektoj de Hungara Muzeo pri Metia Arto aŭ Preĝejo Sankta Ladislao, frato de Károly Lechner kaj Gyula Lechner (m. 1914)
- 1856: Ivan Franko, ukraina verkisto, poeto, slavistikisto, tradukisto, etnografo kaj politika aganto kunlaboranta kun polaj verkistoj (m. 1916)
- 1858: Giuseppe Peano, itala matematikisto kaj logikisto, kreinto de la planlingvo Latino sen fleksio, prezidanto de Akademio por Interlingua, kies konata adepto estis Edward Stamm (m. 1932)
- 1867: Alexander Parvus, juda socialisto, kunkreinto de bolŝevika puĉo (m. 1924)
- 1867: Umberto Giordano, itala operkomponisto (m. 1948)
- 1871: Theodore Dreiser, usona naturalisma verkisto (m. 1945)
- 1878: Pjotr Vrangel, rusa barono kaj generalo devenanta de germanaj baltoj, gvidanto de Blanka movado (m. 1928)
- 1881: Jenő Záray, rumania hungara rakontisto, publicisto (m. 1948)
- 1884: Vincent Auriol, prezidento de Francio ligita kun Socialista Partio kaj postmilite apogata de komunistoj kaj esperantlingva SAT-Amikaro (m. 1966)
- 1890: Man Ray, usona artisto, fotisto kaj reĝisoro vivanta en Francio (m. 1976)
- 1894: Márton Hosszú, hungara pentristo kaj portretisto de papo (m. 1953)
- 1894: Kazimierz Wierzyński, pola poeto, gajninto de la ora medalo en literatura konkurso de la Somera Olimpiko 1928, kunlaboranto de Radio Libera Eŭropo/Radio Libero (m. 1969)
- 1895: Edmund Słuszkiewicz, pola leŭtenanto, antikvaĵisto, prozisto, poeto, tradukisto, kies bofilo estis hindeŭropisto Eugeniusz Słuszkiewicz (m. 1980)
- 1906: Edmund Wojtyła, pola kuracisto, frato de la papo Johano Paŭlo la 2-a (m. 1932)
- 1908: Lyndon B. Johnson, prezidento de Usono, apoganta korean militon kaj malvarman militon (m. 1973)
- 1909: Lester Young, usona tenorsaksofonisto kaj klarnetisto (m. 1959)
- 1924: Jean Thierry, franca esperantisto, membro de la esperanta kabaredo Tri koboldoj, ĝenerala sekretario de la Akademio de Esperanto, redaktoro de "Franca Esperantisto", prezidanto de Franca Esperanto-Instituto, subtenanto de la Kastelo Gresillon, aŭtoro de la lernolibro "L'espéranto sans peine" (Esperanto sen peno), kunlaboranto de la Esperanto en Perspektivo, regula kontribuanto al "La Gazeto" kaj aliaj Esperanto-periodaĵoj (m. 1995)
- 1924: Endre Göntz, rumania hungara geologo-geografo
- 1927: János Zerkula, rumania hungara muzikestro de popolmuziko (m.2008)
- 1928: Péter Boross, hungara juristo, ĉefministro de Hungario kaj konsilisto de Viktor Orbán
- 1930: Erzsébet Galgóczi, hungara verkistino kaj dramistino (m. 1989)
- 1931: Sri Chinmoy, bengala filozofo, verkisto, pentristo, muzikisto kaj guruo, instruisto de jogo kaj meditado, vegetarano (m. 2007)
- 1936: Lien Chan, tajvana politikisto, ĉefministro de Tajvano, prezidanto de Kuomintango
- 1937: Gabriella Vöő, hungara folkloristino kaj etnografino, edzino de István Vöő (m. 2006)
- 1941: Cesária Évora, kantistino el Kabo-Verdo kantanta ekskluzive en kaboverda kreolo aŭ portugale
- 1945: Marianne Sägebrecht, germana aktorino rolinta en filmo «Bagdad» Kafejo
- 1958: Tom Lanoye, flandra verkisto vivanta en Antverpeno kaj en Kaburbo
- 1964: Krisztina Bocsák, hungara pentristino, disĉiplino de Erzsébet P. Ütő
- 1976: Audrey C. Delsanti, franca astronomino kunmalkovrinta 2 asteroidojn en Observatorio La Silla kaj astrobiologo laboranta en Universitato de Havajo
- 1983: Ĝamala, ukrainia kantistino krime-tatar-armendevena, gajnintino de Eŭrovido-Kantokonkurso 2016
- 1986: Sebastian Kurz, aŭstra politikisto, federacia kanceliero
- 1990: Soluna Samay, dana kantistino, poliglotino
- 1992: Kim Petras, germana transsekseca kantist(in)o
MortojRedakti
- 387: Sankta Monika, patrino de Sankta Aŭgusteno de Hipono (naskiĝis ĉirkaŭ 332)
- 827: Eŭgeno la 2-a, papo, adepto de ikonoklasmo
- 1312: Arturo la 2-a, duko de Bretonio, filo de Johano la 2-a (n. 1261)
- 1521: Josquin Des Prez, flandra-nederlanda komponisto de renesanco el Franc-flandra skolo (naskiĝis ĉirkaŭ 1450)
- 1574: Bartolomeo Eŭstako, itala kuracisto, kunfondinto de moderna anatomio (n. 1503)
- 1576: Ticiano, venecia artisto de renesanco konata de oranĝkoloraj bildoj, disĉiplo de Giovanni Bellini kaj Giorgione (naskiĝis ĉirkaŭ 1485)
- 1590: Siksto la 5-a, papo, reformisto de Roma kurio kaj Kardinala Kolegio (n. 1521)
- 1611: Tomás Luis de Victoria, hispana komponisto de sakra polifonio (n. 1548)
- 1626: Justin Bertuch, germana pedagogo kaj lernejestro, kis praido estis Friedrich Justin Bertuch (n. 1564)
- 1635: Lope de Vega, hispana poeto kaj dramisto de la hispana ora epoko, aŭtoro de teatraĵo Peribáñez kaj la Komandoro de Okanjo (n. 1562)
- 1664: Francisco de Zurbarán, hispana pentristo de la hispana ora epoko (n. 1598)
- 1680: Joan Cererols, kataluna komponisto de baroko, benediktano (n. 1618)
- 1758: Bárbara de Braganza, portugala princino, reĝino de Hispanio (n. 1711)
- 1828: Eise Eisinga, nederlanda amatora astronomo konstruinta planetarion (n. 1744)
- 1864: Lajos Kuthy, hungara verkisto, membro de la Societo Kisfaludy (n. 1813)
- 1906: Zoltán Thury, hungara ĵurnalisto kaj verkisto, redaktoro de "La Tago" (n. 1870)
- 1910: Władysław Dybowski, pola biologo verkanta pri zoologio kaj paleontologio, frato de sciencisto kaj esperantisto Benedykt Dybowski (n. 1838)
- 1914: Eugen Böhm von Bawerk, aŭstra ekonomikisto kaj politikisto (n. 1851)
- 1924: Robert Müller, aŭstra verkisto kaj eldonisto, sinmortiginto (n. 1887)
- 1925: Efraim Skljanskij, soveta politikisto, membro de Amtorg Trading Corporation (n. 1892)
- 1935: Otto Schott, germana vitra kemiisto, teknikisto kaj entreprenisto (n. 1851)
- 1937: Lionel Walter Rothschild, brita financisto, zoologo, adepto de cionismo, aŭtoro de la Balfour-deklaro (n. 1868)
- 1948: Rodion Markovits, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto, (n. 1884)
- 1950: Cesare Pavese, itala verkisto kaj tradukisto de la romano Moby-Dick, sinmortiginto (n. 1908)
- 1958: Ernest Orlando Lawrence, usona Nobelpremiita fizikisto, inventinto de ciklotrono (n. 1901)
- 1963: W.E.B. DuBois, usona civilrajta pioniro (n. 1868)
- 1964: Gracie Allen, usona aktoro kaj komediisto (n. 1895)
- 1965: Le Corbusier, franca arkitekto kaj artisto svisdevena, pioniro de modernismo (n. 1887)
- 1967: Brian Epstein, manaĝero de the Beatles juddevena (n. 1934)
- 1969: J. B. de Mello e Souza, brazila profesoro de portugala lingvo, pioniro de Esperanto, sekretario de Brazila Esperanto-Ligo, redaktoro de "Brazila Esperantisto", prezidanto de Brazila Klubo Esperanto, partopreninto de UK 1910 kaj UK 1952, fakdelegito pri skoltismo, tradukanto de brazilaj poeziaĵoj en Esperanto (n. 1888)
- 1969: Erika Mann, germana verkistino, ĵurnalistino kaj aktorino (n. 1905)
- 1973: Margit Zánszky, edzino de Gábor Gaál, rumania hungara redaktorino (n. 1905)
- 1975: Haile Selassie, lasta imperiestro de Etiopio, adorata de rastafarianoj, murdita (n. 1892)
- 1976: Wanda Szmielew, pola matematika logikistino, profesorino de Varsovia Universitato (n. 1918)
- 1982: Anandamaji Ma, barata adeptino de Bhakti Jogo el varno de bramanoj, guruo de Gopinath Kaviraj (m. 1896)
- 1986: Joyce Mansour, egipta-franca poetino, reprezentantino de superrealismo (n. 1928)
- 1990: Stevie Ray Vaughan, usona elektragitaristo kaj kantisto kontribuinta al revivigo de bluso (n. 1954)
- 1999: Hélder Câmara, brazila ĉefepiskopo de Olinda kaj Recife, teologo pri liberigo (n. 1901)
- 2010: József Utassy, hungara poeto, tradukisto, edukisto (n. 1941)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Nacia tago en Moldavio, tago de la sendependiĝo (1991)
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Monika
Tagoj de semajnoRedakti
La 27-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.