Asocio de Poloj en Germanio

Asocio de Poloj en Germanio (pole Związek Polaków w Niemczech (ZPwN), germane Bund der Polen in Deutschland) estas pola diaspora organizaĵo en Germanio, ekzistanta de 1922. Celo de la organizaĵo estas leĝa reprezentado de poloj, germanaj civitanoj de pola nacieco aŭ deveno kaj de polaj asocioj ĉe la germanaj regopovoj. La ĉefa tasko de la asocio estas akiro por la pola loĝantaro plenajn rajtojn de nacia malplimulto kaj defendo de ties interesoj en ĉiuj kampoj de la socia vivo.

Asocio de Poloj en Germanio
emblemo
volontula asocio
Komenco 1922 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Bochum
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
«Rodło» simbolo de Asocio de Poloj en Germanio

Historio redakti

La organizaĵo estis fondita la 27-an de aŭgusto 1922, ĝia sidejo ĝis septembro 1939 estis nemoveblaĵo en Berlino ĉe la str. Potsdamerstraße 118b, Berlin W35. En la nova asocio la ĉefan rolon plenumis Jan Baczewski, reprezentanto de pola malplimulto de Orienta Prusio kaj Jan Kaczmarek de Vestfalio.

La 6-an de marto 1938 dum la Unua Kongreso de la Asocio de Poloj en Germanio, kiu okazis en Popola Teatro (Theater des Volkes) en Berlino, oni voĉdonis Kvin verojn de polo, kiuj formis idean fundamenton de la agado de la asocio. En la kongreso partoprenis 5 mil delegitojn.

Kun eksplodo de la dua mondmilito komenciĝis arestoj de la membroj. La asocio estis malfondita la 27-an de februaro 1940, kaj ĝia havaĵo konfiskita. Parton de la agantoj oni pafmortigis, kaj ĉ. 1200 enprizonigis en koncentrejoj. La tutan nombron de persekutitaj oni taksas ne malpli ol 2 000 personojn. Materiaj perdoj de la pola minoritato en Germanio pro forpreno de la havaĵo egalas al ne malpli ol 8,45 milionoj da markoj.

Post la milito, en 1945 la asocio reaktiviĝis en la okcidenta okupada zono de Germanio. En 1950 la Asocio de Poloj en Germanio estis registrita en la Federacia Respubliko Germanio kun sidejo en Frankfurto ĉe Majno, kaj de 1956 la sidejo de la asocio estas Bochum. En 1950, rezulte de skismo fone de rilato al komunismaj regopovoj de tiutempa Pollando estiĝis Asocio de Poloj "Konkordo" (Związek Polaków "Zgoda") liganta rilatojn kun la Pola Popola Respubliko. Ĝis la nuna momento poloj ne reakiris oficialan statuson de minoritato en Germanio, kiu estis forprenita de ili fare de naziismaj regopovoj de la Nazia Germanio.

Konataj aktivuloj redakti

Kunlaborantoj redakti

Memorigo redakti

Distribuo de la 45 minuta dokumenta filmo, surbendigita okaze de la 95-a datreveno pri la polaj-germanaj rilatoj, estis malpermesita flanke de la germana ministerio pri kulturo kaj amasmedioj. Pro eventula rompo de la malpermeso la Asocio estos punita - laŭ "Gazeta Polska Codziennie", "Niemcy znów przestraszyli się prawdy" (Germanoj denove ektimis la veron), 29-a de septembro 2017

Bibliografio redakti

en la pola:

en aliaj lingvoj:

  • Blanke, Richard. Orphans of Versailles: The Germans in Western Poland, 1918-1939 (U Kentucky Press, 1993).
  • Cyganski, Miroslaw. Nazi Persecutions of Polish National Minorities in the Rhineland-Westphalia Provinces in the Years 1933-1945, Polish Western Affairs (1976) 17#12 p. 115–138
  • Fink, Carole. Stresemann's Minority Policies, 1924-29, Journal of Contemporary History (1979) 14#3 p. 403–422 in JSTOR
  • Sobczak, Janusz. The Centenary Of Polish Emigration To Rhineland-Westphalia, Polish Western Affairs (1970) 11#1 p. 193–198.
  • Wrzesihski, Wojciech. "The Union of Poles in Germany (1922-1939)," Polish Western Affairs, (1968) 9#1 p. 19–43,
  • Wrzesiński, Wojciech. The Union of Poles in Germany and its Attitude to Problems of Consciousness of Nationality (1922-1939), Acta Poloniae Historica, 20 (1969), p. 52–74; in English.
  • Wynot, Edward D. The Poles in Germany, 1919-1939, East European Quarterly, 1996 30#2 p. 171+ online broad overview
  • T. Kaczmarek Polen und Deutschland. Von Nachbarschaft zu Partnerschaft, Bogucki, 2006. ISBN 978-83-60247-61-7

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti