Orienta PrusioOrienta Prusujo (germane Ostpreußen [OSTprojs.n], pole Prusy Wschodnie [prusi fsĥodnje]) estis parto de Reĝlando Prusio, kaj poste de unuigita en la 19-a jarcento Germanio (ĝis 1945). La provinco Orienta Prusio ekestis en 1772 el parto de la pola teritorio (Varmio) kaj Duklando Prusio (kun ekskludo de Marienwerder, kiu nun nomiĝas Kwidzyn). Ĉefurbo de la provinco estis Kenigsbergo. En majo 1939 la provinco ampleksis surfacon de 36 991,71 km² kaj nombris 2 488 122 loĝantojn. Post la germana invado de Pollando ĝis la 15-a de novembro 1940 germanoj deportis al Ĝenerala Gubernio 294 336 polojn Nun ties teritorio apartenas al Rusio kaj Pollando.

Orienta Prusio
1773 – 1945 Ruslando 
Pollando 

provinco de Prusio
Geografio
Orienta Prusio en la jaro 1878
Orienta Prusio en la jaro 1878
Ĉefurbo:
Areo:
36 993,89 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
2 488 122 1939
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Ruslando Ruslando
Pollando Pollando
Historio
vdr

Teritoriaj ŝanĝoj redakti

Orienta Prusio origine estis la devenlando de la praaj prusoj, balta ne-kristana popolo, kiu ekde la jaro 1226 estis forte milite atakata de la Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu post 50-jara batalo ekstermis preskaŭ ĉiujn prusojn - tial ke tiu balta popolo nur postrestis en la vorto de la nun germanlingva regiono kaj de la novaj loĝantoj de la regiono, kiuj ambaŭ germanlingve ricevis la nomon Preußen [PROJsen]. La kavalira ordeno starigis germanlingvan ordenan ŝtaton en Prusio, kiu akceptis kiel superan aŭtoritaton nur la papon. La ordena ŝtato grandigis sian teritorion unue norden al Livonio kaj Estonio, dum postaj jarcentoj denove perdis la nordajn teritoriojn, iĝis reĝlando kaj etendis sian regnon okcidenten.

En la jaroj 1824–1829 funkciis persona unio inter Okcidenta Prusio kaj Orienta Prusio, en 1829 formale oni unuigis la ambaŭ provincoj al unu kun la nomo Prusio. En 1878 la unio estis malfondita kaj oni revenis al situacio de antaŭ 1823.

Ĝis la unua divido de Pollando (1772) la nomo de la ŝtato estis simple Prusio (germane Preußen); poste oni nomis la eks-polan teritorion "Okcidenta Prusio" kaj kontraste la ĝistiaman Prusion Orienta Prusio.

Post la Unua mondmilito Okcidenta Prusio estis dividita inter Pollando kaj la Libera Urbo Dancigo (poste Gdansko); per tio Orienta Prusio estis dividita de Germanio per koridoro.

Post la Dua mondmilito Orienta Prusio estis dissolvita kaj dividita inter la tiam stalinismaj ŝtatoj Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, parto de Sovetunio, kaj Pola Popola Respubliko. La norda triono de ĝia teritorio, kun la ĉefurbo Kaliningrado (Königsberg) estas nun la rusa provinco Kaliningrado; la suda parto estas la pola vojevodio Warmińsko-Mazurskie. En tiu parto oni unue permesis al la germanaj loĝantoj la restadon, dum Rusio/Sovetunio tuj kaj koste de multaj mortoj forpelis la germanojn el la nordo. El la suda parto la loĝantoj iom pli homece estis forpelitaj kun malmultaj porteblaj havaĵoj ĝis aŭtuno 1946.

Verkistoj el Orienta Prusio redakti


Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti