Kenigsbergo
Kenigsbergo (germane Königsberg) estis germanlingva urbo borde de la Balta Maro, kiu konstruiĝis ĉirkaŭ samnoma burgo de la Germana Ordeno starigita en 1255 kaj komplete detruiĝis inter la jaroj 1944 kaj 1948. Sur la malplena spaco de la eksa urbo sekve konstruiĝis la nuna urbo Kaliningrado (ruse Калининград), ĉefurbo de la samnoma regiono de la Rusa Federacio. Ĝis la jaro 1724 la urbo konsistis el tri loĝlokoj, kiuj ĉiuj ekestis ĉirkaŭ la mezepoka burgo: la historia urbokerno kaj la urboj Kneiphof kaj Löbenicht. Inter la urbaj konstruaĵoj krom la mezepoka burgo elstaris la katedralo de 1333 kaj la renoma Alberta universitato.
Kenigsbergo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 54° 43′ N, 20° 31′ O (mapo)54.71666666666720.516666666667Koordinatoj: 54° 43′ N, 20° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 48 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
En 1324, probable dum restado en Königsberg, Peter von Dusburg ekverkis sian kronikon Chronicon terrae Prussiae nome de Grandmajstro Werner von Orseln.
La Batalo de Königsberg finis kiam la germana soldataro kapitulacis al la sovetoj la 9an de aprilo post tri-taga atako faris sian situacion neeltenebla. La sovetoj perdis 3 700 homojn en la fina atako; la germanoj perdis 40 000 al 50 000 homojn en batalo kaj 80 000 al 90 000 estis kaptitaj.
En Kenigsbergo naskiĝis interalie:
La urbo famas ankaŭ pro la matematika problemo de la sep pontoj en Königsberg solvita de Leonhard Euler en 1736.
-
blazono -
imperiestra placo -
monerfareja placo
Vidu ankaŭ Redakti
- artikoloj pri la historiaj urbopartoj Kneiphof kaj Löbenicht, ĝis la 18-a jarcento sendependaj urboj
- Kenigsbergaj klopsoj
- la nuna urbo Kaliningrado (ruse Калининград)