Zacharias WERNER (naskiĝinta la 18-an de novembro 1768 en Kenigsbergo, mortinta la 17-an de januaro 1823 en Vieno) estis germana poeto.

Zacharias Werner
Persona informo
Zacharias Werner
Naskonomo Friedrich Ludwig Zacharias Werner
Naskiĝo 18-an de novembro 1768 (1768-11-18)
en Kenigsbergo
Morto 17-an de januaro 1823 (1823-01-17) (54-jaraĝa)
en Vieno
Religio katolika eklezio vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Königsberg vd
Profesio
Okupo poeto • verkistodramaturgo • poeto-juristo • pastro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Werner kiel framasono

Vivo redakti

Li studis ekde 1784 en sia naskiĝurbo jursciencon kaj ĉambrajn sciencojn, frekventante prelegojn de Immanuel Kant. Jam tiam lia ŝato je sentemo klaris. Lia unua antologio »Vermischten Gedichte« (Kenigsbergo 1789) estis ne tre valora kaj tute ne anoncis la pli malfruan maturecon de la poeto. En 1783 li iĝis sekretario ĉambra en Suda Prusio, poste sampostene en diversaj urboj en la nove akiritaj polaj provincoj. Finfine li estis en Varsovio. Dume li havis rilatojn al J. J. Mnioch kaj E. T. A. Hoffmann kaj konatiĝis kun sia posta biografo Hitzig. Werner edzinigis tiutempe ne malpli ol tri virinojn. En Varsovio li aliĝis al framasonisma loĝio, kie li ŝajne ŝatis la mistikajn flankojn pli ol la iluminismajn.

Kiam li volis priskribi siajn ideojn pri framasonismo per dramo estiĝis lia unua teatraĵo: »Die Söhne des Tals« (Berlin 1803–04) - temis pri la malekfloro de la ordeno de la Templanoj. Werner vojaĝis kun la tria edzino Kenigsbergon por flegi la demencan patrinon. En Varsovio li finis la unuan parton de la dramo »Das Kreuz an der Ostsee« (Berlin 1806), kiu rakontas la konvertigon de la paganaj prusoj. Poste li iris Berlinon, kie peris al li subtenanta ministro nome von Schrötter postenon al li. Tial Werner povis dediĉi sin tute je poetado. Laŭ instigo de August Wilhelm Iffland li aŭdacis surscenigi la personon de Marteno Lutero per la verko: »Martin Luther oder die Weihe der Kraft« (Berlin 1807; premiero en 1806). Post la tria divorco disde Else li vojaĝis en somero 1807 laŭ la Rejnon kaj translokiĝis al Vajmaro, kie li dumvintre ofte kunvenis kun Goeto. Tiu geniulo tre interesiĝis pri Werner kaj surscenigis ties operstilan tragedion pri la pola prahistorio »Wanda« (Tübingen 1810; premiero en la 30.1.1808). La sekvintan printempon oni trovis lin en Berlino denove, sed baldaŭ li iris en Svislandon, kie li konatiĝis kun Madamo de Staël. Ŝi akceptis lin certan tempon en Coppet ĉe si. Poste Werner iris Parizon, malantaŭe Vajmaron, kie li prezentis al Goeto la etan prisortan tragedion »Der 24. Februar« (Altenburg 1815). Sed Goeto tute ne entuzismiĝis prie. Antaŭe eldonitis lia tragedio »Attila« (Berlin 1808).

Konvertiĝo kaj sacerdotiĝo redakti

Post dua restado en Coppet, Werner iris Romon, kie li restis ĝis julio 1813. En la 19.3.1811 li konvertiĝis al katolikismo kaj ordinitis pastro en somero 1814 en Aschaffenburg. Poste Werner iris Vienon. Dum la Viena kongreso li ofte predikis - sen iu oficiala komisio kaj permeso - kaj sukcesis fascinigi la aŭskultantaron. Inverse Werner estis en Vieno influata de la poste sanktuligita predikisto Klemens Maria Hofbauer. De printempo 1816 li restis unu jaron en Podolio ĉe la familio de la grafo Choloniewski; poste li nomumitis honora katedralkapelano en Kamjanec. Ekde 1819 li estis denove en Vieno. Per la verko »Weihe der Unkraft« (Frankfurt 1813) Werner estis proklaminta sian forlason de protestantismo; sekvis ankoraŭ kiel poeziaĵo pli granda »Kunigunde die Heilige« (dramo romantika, Leipzig 1815) kaj la tragedio »Die Mutter der Makkabäer« (Wien 1820), la lasta verko lia.

Ekde aŭtuno 1821 li ekmalsaniĝis, tamen li daŭrigis publikajn prelegojn. Lian planon membriĝi al la Redemptoristoj li malrealigis tuj post la frokopreno.

Graveco redakti

Werner estis la ununura dramisto de la romantika skolo kiu verkis surscenajn sukcesaĵojn. Elirante de la ŝileraj verkoj »Jungfrau von Orleans« kaj »Braut von Messina« Werner pligrandigis mistikajn elementojn kaj prisortajn ideojn. Paŝon post paŝo li kreis obskuran fantastikaĵaron, plialtigis ade la draman esprimon kvazaŭ ĝis (religioza) tranco kaj trovis finfine por si mem la nerompeblan povon kaj gloron de la katolika Eklezio.

Literaturo redakti

  • Hitzig, Lebensabriß F. L. Zacharias Werners, Berlin 1823
  • Düntzer, Zwei Bekehrte. Zacharias Werner und Sophie von Schardt, Leipzig 1873
  • Degenhart, Beiträge zur Charakteristik des Stils in Zacharias Werners Dramen, Eichstädt 1900

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 539-540, kio legeblas tie ĉi interrete.