17-a de januaro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2021 tagoj |
La 17-a de januaro estas la 17-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 348 tagoj restas (349 en superjaroj).
Je la 17-a de januaro okazis, interalie:
EventojRedakti
- -38: Aŭgusto Cezaro geedziĝis kun Livia tri tagojn post kiam ŝi naskis Nero Claudius Drusus, la duan filon de Tiberius Claudius Nero
- 395: Romia imperio dividiĝas inter du filoj de la romia imperiestro Teodozio la 1-a al orienta parto (Flavio Arkadio) kaj okcidenta parto (Flavio Honorio)
- 1328: Germana reĝo Ludoviko la 4-a akceptis de roma civitanaro imperiestran kronon
- 1377: Papo Gregorio la 11-a revenis al Romo finante, daŭrantan de 1309, tiel nomatan avinjonan malliberon
- 1415: Kontraŭpapo Johano la 23-a nuligis rajtojn antaŭe donitajn al la ordeno de germanaj kavaliroj regi konkeritajn teritoriojn de Grandprinclando Litovio
- 1524: Itala velisto Giovanni da Verrazano elnavigis de Madejro al Norda Ameriko por trovi nordokcidentan pasejon
- 1595: Reĝo de Francio Henriko la 4-a deklaris militon kontraŭ Hispanio
- 1605: Romano de hispana aŭtoro Miguel de Cervantes La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo aperis
- 1649: Krakovo: Johano la 2-a Kazimiro kroniĝis kiel reĝo de Pollando
- 1734: Aŭgusto la 3-a (Pollando-Litovio) kun sia edzino Maria Józefa kroniĝis fare de Krakova episkopo kiel la lasta sur Vavelo
- 1746: Dua jakobita ribelo: jakobitoj gajnas batalon de Falkirk kontraŭ la angla armeo
- 1786: Pierre Méchain malkovris la kometon Encke, kiu poste estis nomita laŭ Johann Franz Encke
- 1793: Nacia Konvencio verdiktis al detronigita Ludoviko la 16-a mortpunon pro ŝtatperfido
- 1805: En Ĥarkivo malfermiĝis ukraina Ĥarkiva Universitato
- 1819: Simón Bolívar proklamis la Respublikon de Kolombio
- Insurekcioj kontraŭ Rusia Imperio:
- 1831: Pola generalo Józef Chłopicki rezignis pri funkcio de la diktatoro de Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio
- 1864: Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio: venko de polaj ribelantoj en batalo de Iłża
- 1878: Rusa-turka milito: decida venko de rusa armeo apud Plovdiv
- 1881: Pacifika Milito: ĉilia armeo konkeris ĉefurbon de Peruo - Limo
- 1893: Usono aneksis Havajon devigante reĝinon Liliuokalani abdiki de sia trono
- 1904: En Moskva Arta Teatro okazis premiero de la spektaklo Ĉeriza ĝardeno de Anton Ĉeĥov
- 1910: Dua hungara registaro de Károly Khuen-Héderváry ekfunkciis
- 1912: Brita esploristo Robert Scott atingis sudan poluson unu monaton post Roald Amundsen
- Unua mondmilito:
- 1915: Militkampanjo en Kaŭkazio: Batalo de Sarikamiŝ - venko de Rusa Imperio kontraŭ Otomana Imperio en Kaŭkazo
- 1917: Transpreno de la ĉifrita telegramo de Zimmermann fare de brita spionagentejo, kio kaŭzis aliron de Usono al la milito; Usono aĉetis de Danio Virgulininsulojn kontraŭ 25 mln da dolaroj
- 1919: Dum estona-bolŝevika milito la estona armeo konkeris Narvan
- 1920: Dua Pola Respubliko komencis transpreni Pomerion de Gdańsk, atribuitan de Versajla traktato - Pola Soldataro eniris ankaŭ al Leszno, Kępno, Rawicz kaj Zbąszyń
- 1921: Ukraina Libera Universitato fondiĝis en Vieno - post nelonge translokiĝis al Prago
- 1923: Hispana inventisto Juan de la Cierva unuan fojon ekflugis per sia aŭtogiro
- 1929: Popeye, usona rolulo de bildliteraturo unuafoje aperas en ĵurnalo
- 1933: Usona Kongreso, spite al prezdento Herbert C. Hoover, voĉdonis por sendependeco de Filipinoj
- 1934: Ferdinand Porsche montris al germana registaro la projekton Garbus inaŭgurante historion de la varomarko Volkswagen
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollndo: Ĉefa Sekurec-Oficejo de Nazia Germanio informis pri plenumo de mortpuno kontraŭ 3 poloj en Orienta Prusio, membrojn de sekreta organizaĵo, kiu komence de septembro eksplodigis fervojan trakon apud Biskupiec kaj detruis elektroenergian sistemon; de labortendaro konstruanta aŭtovojon en distrikto Drawski fuĝis 38 polaj laboristoj; Pola Rezistomovado: en Varsovio de Gestapejo fuĝis Kazimierz Kott, gvidanto de Batala Fakultato de Pola Popola Sendependa Ago - unusola forkuro dum la tuta germana okupado; pola pastro informis papon Pio la 12-a pri la germana teroro kontraŭ polaj katolikoj en okupata Pollando; en Parizo "Głos Polski" informis ke urba konsilio de Nevers unuanime voĉdonis nomumi centran lokon "Placo de Pollando"; Budapeŝto: laŭ "Wieści Polskie" en Hungario fondiĝis 10 polaj lernejoj
- 1941: En Budapeŝto komenciĝis en la pola lingvo trimonata akademia kurso de la Kristana Asocio de Junaj Viroj; Pola Sekcio de Vatikana Radio disaŭdigis Preĝon pro la patrujo de la pola primaso kun informo pri geheno de la pola nacio; Golfo de Tajlando: en mara batalo franca armeo detruis siaman kirasŝipon kaj torpedŝipon; Batalo de Anglio: Luftwaffe atakis Avonmouth, nun kvartalon de Bristolo (nokte de la 16-a/17-a de januaro per 126 atakaviadiloj kaj 124 tunoj da bomboj)
- 1942: En Varto-Lando establiĝis vilaĝa gardistaro por helpi policon serĉi paraŝutistojn, fuĝintajn militkaptitojn kaj malliberulojn; Arkta Oceano: 3 germanaj submarŝipoj atakis karavanon de 8 ŝipoj sinkigante unu kun destrojero; germana-itala grupiĝo subiĝis kun redono de armiloj en egipta montpasejo, proksima al Libio; Britio: 332-a norvega ĉasaviadila skadro formiĝis
- 1943: Germana polico forveturigis de malliberejo Pawiak en Varsovio ĉirkaŭ 1800 personojn al koncentrejo Majdanek; Pola Enlanda Armeo forvojigis 5 trajnojn laŭ linio Radom - Dęblin - Łuków - Terespol; grupoj de Popola Armeo atencis en Varsovio kontraŭ 4 kinejoj por germanoj; ligita kun Włocławek-diocezo, kie germanoj murdis pli ol duono da pastroj, pola episkopo Karol Mieczysław Radoński pere de Radio Londono turnis sin al kardinaloj kaj episkopoj de la tuta mondo kun drama alparolo, disaŭdigata en la pola, germana, itala, franca, hispana, portugala kaj angla lingvoj (poste presata konspire en okupata Pollando); Orienta Fronto: ĉe norda sektoro de Kalinina Fronto estis likvidita germana garnizono, ĉirkaŭita en Velikije Luki; meze de Voroneĵa Fronto fermiĝis ringo ĉirkaŭ germana 24-a Kirasita Korpuso kaj itala Alpa Korpuso; Norda Kaŭkazio: liberigo de Ĉerkessk; Bomba Korpuso de reĝa aerarmeo laŭvican tagon atakis Berlinon
- 1944: Germana polico pafekzekutis en kelkaj lokoj 112 personojn alveturigitajn de malliberejo en la Kastelo de Lublin; de Varsovio foriris transporto kun 75 personoj al koncentrejo Gross-Rosen; brigadoj de Pola Enlanda Armeo frakasis litovan gardejon kun detruo de dokumentoj en komunumo de Vilnius kaj taĉmento frakasis malliberejon en Lida liberigante 70 arestitojn; plurmonata Batalo de Monte Cassino komenciĝis - gajnita de pola armeestro Władysław Anders; Usona Sekretario de Ŝtato Cordell Hull proponis mediacion en konflikto inter la pola ekzila registaro kaj soveta registaro; fino de Kirovograda operaco (komencita la 4-an de januaro)
- 1945: Kadre de la 1-a Belorusa Fronto Ruĝa Armeo kun taĉmentoj de la unua Armeo de Pola Soldataro eniris al ruinoj de forlasita de germanoj senhoma Varsovio (postrestis nur en kaŝejoj ĉ. 1000 homoj riskantaj sian vivon), kion komunistoj priskribis kiel liberigo de la pola ĉefurbo organizante defiladon sur unusola traveturigebla strato, krome "liberigis" Ciechanów kaj Nowe Miasto; soveta armeo konkeris Częstochowa, Końskie, Radoszyce, Jasło, Gorlice kaj Zgierz (postirantaj NKVD-taĉmentoj per teroro altrudis la duan sovetan okupadon de Pollando); Gestapo de Ciechanów pafekzekutis en Mława 364 polojn troviĝantajn en la loka malliberejo; germana polico pafmortigis en Żabików 10 membrojn de Pola Enlanda Armeo; de koncentrejo Aŭŝvico pro alproksimiĝo de Ruĝa Armeo malliberigitoj ekiris perpiede al Wodzisław Śląski - unua mortomarŝo komenciĝis, dumvoje el inter pli ol 56 000 mortis pro escepte frosta kaj neĝa vintro 600 personoj kaj 15 000 pereis en amasaj ekzekutoj; nokte de la 17-a/18-a de januaro en polica malliberejo Radogoszcz en Lodzo germanoj komencis masakron de enprizonigitoj - tuj antaŭ alveno de Ruĝa Armeo oni vivbruligis 1500 malliberulojn (25-30 personoj saviĝis); en Krakovo sur Vavelo okazis la lasta kunveno de germana registaro en Ĝenerala Gubernio, kiu translokiĝis al Opole; malfondo de Grizaj Taĉmentoj, konspira organizaĵo de la Asocio de Pola Skoltismo, aganta de la 27-a de novembro 1939 sur teritorio de okupata Pollando, kiu en majo 1944 nombris pli ol 8 mil membroj dividitaj laŭ 3 aĝkategorioj; pola ĉefministro en ekzilo Władysław Raczkiewicz kune kun ministro sciigis Polan Subteran Ŝtaton ke la registaro kontraŭstaras malkaŝon al sovetaj regopovoj; Batalo de Budapeŝto: sveda diplomato Raoul Wallenberg, kiu savis milojn da judoj de holokaŭsto, estis arestita de sovetoj en Hungario, neniam plu publike vidata; Okcidenta Fronto: en Ardenoj usona 18-a Aeralteriga Korpuso okupis Petit-Thier kaj Vielsalm; Balkana Fronto: en Srem germana 34-a Korpuso atakis jugoslavian 1-an armeon; usona 8-a Aviada Armeo atakis fervojaĵojn en Paderborn per 1031 tunoj da bomboj; laŭ deklaro de Winston Churchill en Ĉambro de komunuloj Brita Imperio perdis de la militkomenco ĝis la 30-a de novembro 1944 1 043 554 personojn: Unuiĝinta Reĝlando - 635 107, Kanado - 78 985, Aŭstralio - 84 861, Nov-Zelando - 34 145, Sud-Afriko - 28 903, Barato - 152 597, aliaj kolonioj - 28 936; Budapeŝto: hungara-germana garnizono evakuiĝis de Peŝto al Buda, nokte de la 17-a/18-a de januaro
- 1946: Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj unuafoje kunvenis en Londono
- 1948: Sur ferdeko de usona militŝipo oni subskribis armistican interkonsenton inter Indonezio kaj Nederlando pri provizora suvereneco super okupataj teritorioj de Nederlanda Hindio kun ebleco referendumi pri ilia aparteno
- 1949: Francio: Institut Pasteur identigis viruson de gripo
- 1950: Atako al banko en Bostono kaj rabo de rekorda predo en la historio de Usono (1 218 211,29 usonaj dolaroj kaj 1 557 183,83 en ĉekoj kaj aliaj valorpaperoj)
- 1955: Unua atomenergia submarŝipo USS Nautilus eknavigis
- 1957: Premiero de filmo La homo sur trako, reĝisorita de Andrzej Munk
- 1961: Separistoj de Katanga ekzekutis unuan ĉefministron de Demokratia Respubliko Kongo Patrice Lumumba en cirkonstancoj sugestantaj apogon kaj partoprenon de la registaroj de Belgio kaj Usono
- 1969: Muzikalbumo Flava submarŝipo de la rokgrupo The Beatles aperis en Britio
- 1972: Flago de Bangladeŝo oficialiĝis
- 1975: Parlamento de Ĉina Popola Respubliko akceptis novan konstitucion aprobantan atingojn de la Kultura Revolucio
- Milita stato en Pollando:
- 1980: Helsinka Komisiono de la Komitato por Defendo de Laboristoj fondiĝis - ĝin eniris interalie Zbigniew Romaszewski
- 1982: Pola Radio komencis disaŭdigon de la 2-a programo; en varsovia preĝejo en Żoliborz patro Jerzy Popiełuszko celebris sian unuan meson intence de la patrio, kiuj iĝis grandaj religiaj-patriotismaj eventoj kun miloj da kredantoj ne nur de la ĉefurbo
- 1983: Niĝerio deportis pli ol 2 milionojn de senleĝaj enmigrintoj, ĉefe de Ganao
- 1988: Vatikano aranĝis unuan en sia historio gazetaran konferencon de papo Johano Paŭlo la 2-a
- 1991: Haroldo la 5-a iĝis reĝo de Norvegio
- 1991: Persa Golfo: operaco Dezerta Ŝtormo komenciĝis kun uzo de usonaj atakaviadiloj por liberigi Kuvajton de iraka okupado
- 1992: Litova Biblia Societo fondiĝis
- 1992: Kroata Olimpika Komitato estis internacie agnoskita
- 1994: Francio: unua pasaĝeraviadilo Airbus A330 ekflugis inter Parizo kaj Marsejlo
- 1995: En tertremo en japana urbo Kobeo 6434 personoj pereis
- 2001: Premiero de la franca komedia filmo La ŝranko
- 2002: Granda Rifto: erupcio de vulkano Nyiragongo detruis 4 500 konstruaĵojn en la urbo Goma
- 2007: Hormontriloj sur simbola apokalipsa horloĝo en la Universitato de Ĉikago delokiĝis de 23:53 al 23:55
- 2010: Komenco de kelktaga tumulto en niĝeria urbo Jos - pereis ĉirkaŭ 600 personoj
- 2010: Sebastián Piñera gajnis prezidentajn balotojn en Ĉilio
- Okcidentafriko:
- 2012: Ribelo de tuaregoj el Nacia Movado por la liberigo de Azavado en norda Malio komenciĝis
- 2013: Dum la enlanda milito en Malio franca armeo komencis landan ofensivon
NaskiĝojRedakti
- 1342: Filipo la 2-a, duko de Burgonjo (m. 1404)
- 1432: Antonio Pollaiuolo, itala renesanca artisto kreanta en la epoko de quattrocento (m. 1598)
- 1463: Frederiko la 3-a, princo-elektisto de Saksio, fondinto de la Universitato de Wittenberg, protektanto de Marteno Lutero (m. 1525)
- 1472: Guidobaldo da Montefeltro, itala kondotiero, duko de Urbino (m. 1508)
- 1484: Georg Spalatin, germana kleriko, predikisto kaj reformaciisto (m. 1545)
- 1501: Leonhart Fuchs, germana kuracisto kaj botanikisto (m. 1566)
- 1504: Pio la 5-a, papo, ĉefa inkviziciisto, fiksinta feston de Virgulino de la Rozario, sanktulo (m. 1572)
- 1517: Antonius Scandellus, itala komponisto kaj kapelmajstro (m. 1580)
- 1560: Gaspard Bauhin, svisa kuracisto, anatomo, botanikisto (m. 1624)
- 1584: Diederich von dem Werder, germana tradukisto, militisto kaj diplomato (m. 1657)
- 1600: Pedro Calderón de la Barca, hispana poeto kaj dramisto (m. 1681)
- 1659: Antonio Veracini, itala violonisto kaj komponisto (m. 1733)
- 1706: Benjamin Franklin, usona filozofo, kunaŭtoro de la Usona Deklaro de Sendependeco, framasono, inventinto de kontraŭfulma instalaĵo (m. 1790)
- 1732: Stanislao Aŭgusto Poniatowski, lasta reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio (m. 1798)
- 1813: Johann Heinrich Gelzer, svisa historiisto kaj teologo (m. 1889)
- 1814: Ludwik Mierosławski, unua pola diktatoro de la Januara Ribelo kontraŭ Rusia Imperio, teoriisto kaj historiisto pri militistiko (m. 1878)
- 1815: Joshua Abraham Norton, mem-proklamita "Imperiestro de Usono" (m. 1880)
- 1820: Anne Brontë, angla verkistino, aŭtorino de klasikaĵo de la angla literaturo - socia romano Luantino de Wildfell Halo (m. 1849)
- 1828: Ede Reményi, hungara violonisto kaj komponisto (m. 1898)
- 1835: Ferdinand Schulz, ĉeĥa verkisto kaj literatura historiisto (m. 1905)
- 1855: Ignác Alpár, hungara arkitekto, profesoro (m. 1928)
- 1860: Dúbhglás de hÍde, unua prezidento de Irlando angladevena, profesoro pri irlanda literaturo, fondinto de la movado por savi la irlandan lingvon (m. 1949)
- 1863: Konstantin Sergejeviĉ Stanislavski, rusa teatra reĝisoro, aktoro, teatra etikisto, kreinto de la propra metodaktorado (m. 1938)
- 1863: David Lloyd George, ĉefministro de Britio kimrdevena, kunsubskribinto de la traktato de Versajlo (m. 1945)
- 1865: Max Wagner, germana komponisto (m. 1944)
- 1867: Carl Laemmle, usona filmproduktoro germandevena (m. 1939)
- 1879: Árpád Buday, hungara arkeologo, historiisto (m. 1937)
- 1881: Antoni Łomnicki, pola matematikisto ligita kun Lvova Politekniko, okupiĝanta pri geometrio kaj kartografio, kunkreinto de Lvova Skolo Matematika, murdita kun grupo de 25 polaj profesoroj (m. 1941)
- 1890: Emil Böszörményi, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1938)
- 1891: Áron Vass, rumania hungara skuptisto de bestoj (m. 1979)
- 1895: László Mécs, hungara poeto kaj ĵurnalisto (m. 1978)
- 1899: Al Capone, usona gangstero italdevena, estro de organizita krimo (m. 1947)
- 1899: Albert Stange, germana politikisto (NSDAP) (m. nekonata)
- 1900: Ernő Unger, hungara dirigento, komponisto, pianisto (m. 1968)
- 1900: Manci Zelch Zathureczkyné, rumania hungara verkistino, ĵurnalistino (m. 1984)
- 1902: Anci Barna, hungara aktorino, edzino de László Misoga (m. 1987)
- 1903: Antal Pálffy, rumania hungara instruisto pri matematiko en Târgu Mureș (m. 1973)
- 1908: Géza Berey, rumania hungara ĵurnalisto, edzo de Piroska Csányi (m. 1982)
- 1914: Michael Brink, germana katolika verkisto kontraŭnazia, fuĝinta de la marŝo de morto, kies teologia ĉefverko temas pri krimoj de Nacisocialisma Germana Laborista Partio (m. 1947)
- 1915: István Benedek, hungara psikiatro, verkisto (m. 1996)
- 1917: M. G. Ramachandran, barata aktoro kaj politikisto, plurfoja ĉefministro de Tamilnado (m. 1987)
- 1918: Helena Marusarzówna, pola skiistino, ĉampionino de skiaj sportoj, kurierino transtatra inter Zakopane kaj Budapeŝto, fratino de Stanisław Marusarz, soldatino de Pola Subtera Ŝtato, post 3-monataj torturoj ĉe Gestapo ekzekutita (m. 1941)
- 1919: Sándor Mezei, rumania hungara agronomo (m. 1995)
- 1926: Moira Shearer, skota dancistino kaj aktorino (m. 2006)
- 1927: Eartha Kitt, usona aktorino kaj kantistino (m. 2008)
- 1928: Zoltán Farkas, rumania hungara pedagogo (m. nekonata)
- 1930: Jaroslava Moserová, ĉeĥa politikistino, kuracistino, verkistino (m. 2006)
- 1931: János Ábrahám, hungara publicisto, verkisto (m. 1996)
- 1933: Dalida, franca kantistino italdevena, aktorino (m. 1987)
- 1939: Gyula Pávai, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto (m. 2011)
- 1940: Tabaré Vázquez, prezidento de Urugvajo, kuracisto
- 1942: Muhammad Ali, usona boksisto, ora medalisto de la Somera Olimpiko 1960 (m. 2016)
- 1942: Karel van Miert, belga kaj flandra politikisto (m. 2009)
- 1943: René Préval, ĉefministro kaj prezidento de Haitio
- 1955: Gyöngyi Orbán, rumania hungara literaturteoristino
- 1948: Davíð Oddsson, verkisto, ĉefministro de Islando
- 1952: Ryuichi Sakamoto, japana komponisto kaj aktoro
- 1957: Klára Bölöni Zakariás, rumania hungara aktorino
- 1961: Maia Chiburdanidze, kartvela ŝakistino, grandmajstro, mondĉampionino en la jaroj 1978–1991
- 1962: Jim Carrey, kanada komikisto kaj aktoro
- 1964: Michelle Obama, usona juristino, edzino de la prezidento Barack Obama
- 1968: Mathilde Seigner, franca komediistino konata de la filmo Somera pasaĝero
- 1971: Sylvie Testud, franca aktorino kaj verkistino
- 1972: Benno Fürmann, germana filmaktoro
- 1980: Zooey Deschanel, usona aktorino, manekeno kaj kantaŭtorino
- 1990: Bence Molnár, rumania hungara aktoro
MortojRedakti
- 356: (festotago) Antonio, egipta ermito, patro de la dezerto, kristana sanktulo (naskiĝis ĉirkaŭ 250)
- 395: Teodosio, imperiestro de la tuta Romia Imperio kaj de la Bizanca Imperio (n. 347)
- 647: (festotago) Sulpicio la Pia, franca episkopo de Bourges, sanktulo (n. 576)
- 1468: Gjergj Kastrioti Skanderbeg, nacia heroo de Albanio batalanto kontraŭ Otomana Imperio (n. 1405)
- 1598: Fjodor la 1-a Ivanoviĉ, caro de Rusio, la lasta el dinastio Rjurik (n. 1557)
- 1634: Albert Szenci Molnár, hungara reformita pastro, lingvosciencisto, filozofo, psalmpoeto, eklezia verkisto, tradukisto (n. 1574)
- 1699: Thomas Pichler, aŭstra ermito, la unua el Saalfelden (n. 1629)
- 1705: John Ray, anglikana kleriko, patro de angla naturhistorio (n. 1627)
- 1740: Matthias Buchinger, germana muzikisto kaj prezentisto (n. 1674)
- 1751: Tomaso Albinoni, itala komponisto kaj violonisto de baroko (n. 1671)
- 1775: Giovanni Battista Sammartini, itala komponisto kaj orgenisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1700)
- 1784: Yosa Buson, japana pentristo, aŭtoro de hajkoj, la dua post Matsuo Basho (n. 1716)
- 1823: Zacharias Werner, germana poeto, teologo kaj predikisto (n. 1768)
- 1826: Juan Crisóstomo de Arriaga, hispana mirinfano, komponisto (n. 1806)
- 1829: Adam Heinrich Müller, germana ekonomikisto, publicisto, literaturrecenzisto, teoriulo de la ŝtato kaj pioniro de ekonomia romantismo (n. 1779)
- 1830: Wilhelm Waiblinger, germana poeto, kies biografion verkis Peter Härtling (n. 1804)
- 1861: Lola Montez, amatino de reĝo Ludoviko la 1-a de Bavario (n. 1821)
- 1863: Horace Vernet, franca pentristo de bataloj, portretoj kaj orientismaj temoj (n. 1789)
- 1874: Chang kaj Eng Bunker, fratoj-ĝemeloj de Tajlando, konataj kiel Siamaj dunaskitoj (n. 1811)
- 1890: Władysław Taczanowski, pola ornitologo kaj zoologo, laboranto de eŭropaj muzeoj, aŭtoro de sciencaj laboraĵoj kaj enciklopediaj artikoloj, ekspediis al Alĝerio, prilaborinto de la birda faŭno en orienta Siberio, Sudameriko kaj Mezameriko (n. 1819)
- 1893: Rutherford B. Hayes, prezidento de Usono 1877 - 1881, presbiteriano (n. 1822)
- 1897: János Vajda, hungara poeto kaj ĵurnalisto, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (n. 1827)
- 1910: Joaquim Nabuco, brazila politikisto, diplomato, historiisto, juristo kaj ĵurnalisto (n. 1849)
- 1913: Zsigmond Várady, hungara ĵurnalisto kaj advokato (n. 1865)
- 1918: Dénes Szabó, hungara ginekologo, medicinhistoriisto (m. 1856)
- 1945: István Réti, hungara pentristo, rektoro, membro de la Societo Szinyei Merse Pál (n. 1872)
- 1947: Eŭgeno Lanti (Eugène Adam), franca instruisto, esperantisto kaj komunisto, kunfondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda, redaktoro de klasbatalaj revuoj "Sennaciulo" kaj "Sennacieca Revuo" (n. 1879)
- 1961: Patrice Lumumba, unua ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo, murdita (n. 1925)
- 1962: Sándor Puhala, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto pri pedagogio (n. 1882)
- 1964: Terence White, angla verkisto de romano pri Reĝo Arturo (n. 1906)
- 1969: Grażyna Bacewicz, pola komponistino kaj violonistino litovdevena, muzikpedagogo, adeptino de novklasikismo, aŭtorino de 7 violonkonĉertoj kaj 7 arĉaj kvartetoj (n. 1909)
- 1973: Tarsila do Amaral, brazila pentristino, edzino de Oswald de Andrade, kiu verkis la "Antropofago-manifeston" (n. 1886)
- 1977: Henryk Herbert Paruzel, pola pastro, aktivulo de Katolika Esperanto-movado, estrarano de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, membro de la Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj, aŭtoro de Biblia Vortaro, gvidanto de pilgrimadoj de esperantistoj al Jasna Góra, organizanto de 36-a IKUE-Kongreso en Romo, fondinto de Esperanto-librejo ĉe Katolika Universitato de Lublin, murdita en misteraj cirkonstancoj (n. 1912)
- 1979: István Bartha, hungara instruisto, verkisto (n. 1889)
- 1979: Einar Dahl, sveda parlamentano, sekretario de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, estrarano de Sveda Instruista Esperanto-Federacio, prezidanto de Universala Esperantista Pacifista Ligo, honora membro de UEA (n. 1904)
- 1981: Hugo Aufderbeck, germana romkatolika episkopo (n. 1909)
- 1986: János Máthé, rumania hungara lokhistoriisto, etnografo (n. 1898)
- 1991: Olavo la 5-a, reĝo de Norvegio el dinastio Glücksburg, rezistanta kontraŭ germana okupado (n. 1903)
- 1994: György Cziffra, hungara pianisto cigandevena (n. 1921)
- 1997: Clyde Tombaugh, usona astronomo, malkovrinto de nanplanedo Plutono (n. 1906)
- 2002: Camilo José Cela, hispana Nobelpremiita verkisto galeg-britdevena, esperantigata de Fernando de Diego (n. 1916)
- 2004: Czesław Niemen, pola komponisto, rokmuzikisto, instrumentisto, kantisto kaj kantaŭtoro, kies kanto Stranga estas la mondo iĝis himno de kontestanta junularo (n. 1939)
- 2008: Bobby Fischer, usona-islanda ŝakisto, mondĉampiono (n. 1943)
- 2010: Béla Köpeczi, hungara historiisto kaj literaturhistoriisto (n. 1921)
- 2011: Loránd Benkő, hungara lingvisto, akademiano (n. 921)
- 2011: Jean Dutourd, franca verkisto kaj tradukisto, konservatisto (n. 1920)
- 2012: Phil Bosmans, flandra verkisto, sacerdoto kaj monaĥo (n. 1922)
- 2013: Jadwiga Kaczyńska, pola filologino, patrino de ĉefministro Jarosław Kaczyński kaj prezidento Lech Kaczyński (n. 1926)
- 2016: Duci Szabó, rumania hungara aktorino (n. 1920)
- 2016: Roland Lindblom, sveda esperantisto, fondinto de pluraj Esperanto-kluboj, kunfondinto kaj vicprezidanto de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo, kunorganizanto de UK 1980 kaj UK 2003, komitatano de UEA kaj estrarano de UEA, Honora Membro de UEA (n. 1931)
- 2016: Dietmar Guggenbichler, aŭstra privata detektivo (n. 1942)
- 2016: Jenő Váncsa, hungara agronomo, ministro (n. 1928)
- 2018: Konisi Gaku, japana profesoro pri fiziko, aktivulo de SAT kaj Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, membro de la Akademio de Esperanto, ano de la konsilio de Japana Esperanto-Instituto, tradukisto i.a. de Mijazaŭa Kenĝi, kontribuinta al esperantlingva Serio Oriento-Okcidento (n. 1934)
- 2021: József Sas, hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro, komikisto (m. 1939)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Antonio la Granda, egipta ermito, abato, Patro de la Dezerto
- Demokratia Respubliko Kongo: Tago de Patrice Lumumba
- Tago de Judismo en la pola Katolika Eklezio, ekde 1997
Tagoj de semajnoRedakti
La 17-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.