Alonso Quijano

(Alidirektita el Kiĥoto)

Alonso Quijano [kiĤAno] estas la nomo de la hidalgo don Quijote (Don Kiĥoto), protagonisto de la romano Don Quijote de la Mancha, verkita de Miguel de Cervantes Saavedra. Komence de la verko oni klarigas, ke Alonso Quijano «volis nomi sin mem, kaj en tiu intenco li estis ok tagojn, kaj finfine li nomis sin don Quijote. [...] Li volis, kiel bona kavaliro, aldoni al sia nomo la nomon de sia patrujo kaj nomi sin "don Quijote de la Mancha", per kio je sia plaĉo li klare deklaris siajn stirpon kaj patrujon, kaj honoris ĝin».[1]

Alonso Quijano
202 011 quijote cap03.jpg
Kreita de Miguel de Cervantes
Verko La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo
Rolita de Peter O’Toole, Teodoro Ŝaljapin, Nikolay Cherkasov, Kakhi Kavsadze, Vasily Livanov, John Lithgow
Informoj
Sekso vira
Nacieco Hispanio
Religio katolikismo
Okupo kavaliro
Information icon.svg
vdr

Aliaj nomoj (kromnomoj) de Alonso Quijano aperas laŭlonge de la rakonto, kiel "Caballero de la Triste Figura" (Kavaliro de la Trista Bildo), kiu estas kreaĵo de lia propra ŝildisto Sancho Panza, aŭ "Caballero de los Leones" (Kavaliro de la Leonoj), per kiu mem nomas sin don Quijote post sia "militago" kun leonoj (dua parto, 17a ĉapitro). Finfine, en lia vilaĝo oni havigas al li kromnomon kiel Alonso Quijano, el Bueno (la Bonulo).[2]

PriskriboRedakti

 
Don Kiĥoto.

Cervantes priskribis tiel Alonso Quijano: «La aĝo de nia hidalgo estis ĉirkaŭ kvin dek. Li estis forta, maldika, mienseka» (unua parto, unua ĉapitro). En la 14a ĉapitro de la Dua Parto (1615), Sansón Carrasco priskribis lin kiel «alta, mienseka, rigida kaj aveleca ĉe membroj, duonblankhara, hoknaza, de granda, nigra kaj falanta liphararo».

Don Kiĥoto estas ordinara hispano (hidalgo, la plej malalta rango de la hispana nobelaro), kiun obsedas fantasto de migrantaj kavaliroj. Liaj familio kaj amikoj opinias, ke li estas freneza, kiam li decidas esti migranta kavaliro kaj vagi tra Hispanujo ĉevale, rajdanta sian ĉevalaĉon Rocinante [rosinante], justiganta misjustaĵon, kaj protektanta la prematojn.

Don Kiĥoto estas okulvideble freneza laŭ la plejparto de la popolo. Li kredas, ke ordinaraj gastejoj estas sorĉitaj kasteloj, kaj iliaj kampulinoj estas belaj princinoj. Li konfuzas ventmuelilojn kun premaj gigantoj senditaj de malbonaj sorĉistoj. Li imagas, ke najbara kamparanino Aldonza Lorenzo estas Dulcinea del Toboso [dulsinea del toboso], princino al kiu li promesis amon, servon kaj fidelecon. Sanĉo Panzo, lia simpla eskviro, kredas, ke lia mastro estas iom freneza, sed ambaŭ la mastro kaj lia eskviro travivas malsimplajn ŝanĝojn kaj evoluon, kaj ĉiu persono gajnas atributojn de la alia dum la romano progresas. En la fino de la dua libro, Don Kiĥoto decidas, ke liaj agoj estis frenezaĵoj kaj reiras al sia hejmo por morti.

Menskadre, li pli ol frenezulo estas viziisto, kiu tamen havas momentojn de tre evidenta klarvideco. En la fono, lia relativa "frenezeco" ne estas multe pli granda ol tiu de la cetero de roluloj kiuj aspektas estis "normalaj" personoj. Krome lia forta imagopovo ebligas lin modifi la realon por povi realigi sian revon esti granda vaganta kavaliro.

ReferencojRedakti

  1. Cervantes, Miguel de (25a de novembro 2014). «Don Quijote». CVC reta eldono. Konsultita la 2an de Majo 20215.
  2. (25a de novembro 2014). «Encuentran documentos que avalan la historia real de 'Don Quijote'». rt.com. Konsultita la 2an de Majo 20215.