Radom

urbo en Mazovia Provinco, Pollando

Radom estas urbo en la suda parto de Mazovio kaj en la mez-orienta Pollando. Radomo kun la 226 mil loĝantoj estas la 14a urbo en Pollando, kaj en ĝi estas la sidejo de la katolika diocezo.

Radom

Blazono

Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego
Radom (Pollando)
Radom (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Radomia
Provinco Mazovio
Distrikto-rajta Jes
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo -
Urborajtoj 13-a jarcento
Koordinatoj 51° 24′ N, 21° 10′ O (mapo)51.421.166666666667Koordinatoj: 51° 24′ N, 21° 10′ O (mapo)
Areo 111,71 km²
Loĝantaro 225845[1] (en 2006)
Loĝdenso 2 022 loĝ./km²
Poŝtkodo 26-600 do 26-621
Telefona antaŭkodo (+48) 48
Aŭtokodo WR
Estro Andrzej Kosztowniak
Titolo de estro Urbestro
Retpoŝto de estraro prezydent@magistrat.radom.pl
Ĝemelaj urboj (Slovakio) Banská Bystrica
(Latvio) Daugavpils
(Belorusio) Homel
(Bulgario) Stara Zagora
(Ukrainio) Ternopilo
(Rumanio) Ploieşti
(Rusio) Ozjori
(Hispanio) Talavera de la Reina
(Germanio) Magdeburgo
Komunuma retejo http://www.radom.pl
vdr
Radom montage1.png
Radom montage1

Prahistorio redakti

La elfosaĵoj montras, ke en Radom kaj la ĉirkaŭaĵo estis la setlejoj jam de fino de paleolitiko tio estas praŝtonepoko (12.000-8.000 j. a.K.) ĝis la periodo de fruaj piastoj (10-a ĝis 12-a jarcentoj p.K.). Oni trovas la antikvaĵojn de la Kulturo de Ŝnura Ceramiko kaj de la Funelpokalkulturo (vidu la suban mapon). En la menciita tereno dum la bronzepoko (1700-700 j. a.K.) kaj en la ferepoko (700 j. a.K. - 500 j. p.K.) estis tie setlejoj antaŭ-slavaj kun la influo de Luzacia Kulturo (1200 j. a.K. - 400 j. p.K.) kaj la Przeworsk-kulturo. Ĉe la fino de la influoj de Romia Imperio kaj la periodo de la migroj de popoloj okazis la kultura hiato (tavolmanko) ĝis la apero de la slavoj komence de la 6a jc. La procedo de la setlado de slavoj daŭris ghis la apero de la konstantaj slavaj setlejoj en la frua Mezepoko (600-1200 j. p.K.). La kastelego "Piotrówka" en Radom fariĝis tre grava administra kaj komerca centro ĉe la limo inter Malgrandpolio kaj Mazovio kun la terenoj apud la riveroj Radomka kaj Iłżanka.

Historio redakti

En la 8-a ĝis 9-a jarcentoj estas setlejo en la valo de la rivero Mleczna (legu: Mleĉna) (en la loko de nuna kvartalo nomata Malnova Urbo).

Dum la dua duono de la 10-a jarcento oni konstruas la defendan burgon.

En 1155 aperas la unua skriba informo pri Radomo en la buleo de la papo Hadriano la 4-a, kaj en 1233 la unua skriba mencio pri la radoma kastelestro Marko.

Dum la dua duono de la 13-a jarcento la Malnova Radomo ricevis la urborajton laŭ "Środa juro".

En 1340 Kazimiro la 3-a, nomata la Granda, fondas la Novan Radomon, kaj en 1364 Radomo ricevas la urborajton laŭ "Magdeburga juro".

Dum la germana okupado fare de Tria Regno establiĝis Radoma geto. La 14-an de oktobro germana polico pendumis publike 15 polojn pro partopreno en la rezista movado.

21.11.1940: Okupacia administracio organizis en Radom du ekspoziciojn: "Germanaj atingoj Oriente" kaj "Kvarjara plano"

7.12.1942: En Świesielice apud Radom ĝendarmoj murdis 14 loĝantojn, suspektitajn pri helpo al judoj kaj partizanoj

14.02.1944: En la regiono de Radom Pola Enlanda Armeo havis 50 flegistinojn

Honoraj civitanoj redakti

Internacia kunlaboro redakti

Esperanto-movado en Radom redakti

 
 
La area de la funelpokalkulturo (TRB) en Eŭropo
 
Urbodomo (nun la arkivejo)
 
Strato de Stefan Żeromski, la ĉefa urba promenejo
 
Aŭlo de la Teknika Universitato en Radom / Radomo
 
La urba parto de la vojo n-ro 12

Ĉiusemajne okazas Esperanto-renkontiĝoj en la Civitana Resurso (Resursa Obywatelska) (ĵaŭde, je la 16 horo) kaj ĉiulunde en la Centro de NRO (Ne-registara organizaĵo) - konversacioj. Anoj de la Radoma Esperanto-klubo estas tre aktivaj en la urbo kaj partoprenas en la landaj kaj eksterlandaj Esperanto-aranĝoj.

La plej eminenta loka esperantisto estis Władyław Misiewicz, budhano, orientalisto kaj esploristo de paliaj tekstoj. Valoras aldoni, ke en la urbo aktivas unu el skoloj de tibeta budhismo Karma Kagyü.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti