Banská Bystrica
Banská Bystrica, hungare Besztercebánya germane Neusohl estas minejurbo en Slovakio kun ĉirkaŭ 82.000 loĝantoj (2004). Ĝi estas administra centro en Mez-Slovakio.
Banská Bystrica | ||
hungare: Besztercebánya, germane: Neusohl | ||
Urbo | ||
Ĉefplaco en Banská Bystrica
| ||
|
||
Oficiala nomo: Banská Bystrica | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica | |
Distrikto | Distrikto Banská Bystrica | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Pohronie | |
Montaro | Slovaka ercmontaro | |
Urbaj partoj | 15
| |
Memorindaĵo | Urba burgo | |
Konstruaĵo | Monumento de SNR | |
Rivero | Hron | |
Situo | Banská Bystrica | |
- koordinatoj | 48° 44′ 08″ N 19° 08′ 45″ O / 48.73556 °N, 19.14583 °O (mapo) | |
Areo | 103,368 km² (10 336,8 ha) | |
Loĝantaro | 78 724 (31.12.2010) | |
Denseco | 761,59 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1255 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 974 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-48 | |
Aŭtokodoj | BB, BC | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo en Regiono Banská Bystrica
| ||
Vikimedia Komunejo: Banská Bystrica | ||
Retpaĝo: www.banskabystrica.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Geografio
redaktiBanská Bystrica situas apud la rivero Hron, ĝin ĉirkaŭas montoj.
Historio
redaktiGermanoj fondis ĝin en la 12-a jarcento. El la praa komunumo evoluis al la 13-a jarcento grava centro de la minado (precipe kuprojn kaj arĝentojn oni minadis).
Alianco de minurboj dum la mezepoko en la regiono (la loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920)), poste laŭ la nuna slovaka formo:
- Körmöcbánya Kremnica
- Besztercebánya Banská Bystrica
- Bakabánya Pukanec
- Újbánya Nová Baňa
- Libetbánya Ľubietová
- Selmecbánya Banská Štiavnica
Tiam ĝi ricevis liberajn reĝajn urbajn rajtojn. En 1620 Gábor Bethlen aranĝis parlamenton, kie oni kronis lin reĝo. Inter 1703-1708 Francisko Rákóczi la 2-a tenis ĝin. Baldaŭe la urbo iĝis ankaŭ episkopejo.
La urbocentraj konstruaĵoj en gotika kaj renesanca stiloj (burĝaj domoj, urbodomo kaj preĝejoj sur loko de la iama fortikaĵo) devenas el la 16-17a jarcentoj, el tiu tempo, kiam la arĝento kaj kupro - minita en la ĉirkaŭo - estis bone vendita en tuta Eŭropo.
En 1910 loĝis tie 10776 da homoj (5261 hungaroj, 4388 slovakoj, 879 germanoj). La urbo estis distriktejo de Zólyom.
La 29-an de aŭgusto de 1944, Banská Bystrica estis la loko de la slovaka nacia ribelo kontraŭ pornazia marioneta ŝtato — senkompate subpremita de Wehrmacht kaj SS. En la konstruaĵo de la malnova urbodomo (1479), funkcias muzeo montranta la eventojn.
Post la dua mondmilito, Banská Bystrica evoluis al industria centro, kie oni produktas teksaĵojn, paperojn, metalaĵojn kaj cementon (hodiaŭ cementon ankoraŭ ne). La urba ĉirkaŭaĵo estas ŝatata somera kaj vintra ripozejo.
En 2001 95% de la loĝantoj estis slovakoj.
Famuloj
redakti- internacia juristo Peter Tomka
- en la iama Besztercebánya naskiĝis:
- hungara aktoro Irma Bermann
- hungara-slovaka arkitekto László Hugyecz
- hungara advokato Dezső Ágai
- hungara arkivisto Béla Bottló
- hungara ekonomo Lóránd Dabasi Schweng
- hungara filozofo Károly Böhm
- hungara filologo Antal Bartal
- hungaraj instruistoj Károly Kárpáti, Keresztély András Zipser kaj Lajos Wagner
- hungaraj juĝistoj Alfréd Doleschall kaj Gyula Zachár
- hungara lingvisto Szende Riedl
- hungara ministro János Grünn
- hungaraj pastroj József Szabó kaj József Verney
- hungara pedagogo Ágost Lubrich
- hungaraj pentristoj Miklós Bánovszky kaj Miklós Göllner
- hungaria pentristo Károly Lajos Libay
- hungara politikisto Gábor Prónay
- hungaria slovaka instruisto Pavol Križko
- en la iama vilaĝo Radvány (nun urboparto) naskiĝis:
- hungara ministro Nándor Bernolák
- hungara inĝeniero Samu Zorkóczy
- en la iama vilaĝo Jakabfalva (nun urboparto) naskiĝis:
- hungara skulptisto Adolf Huszár
- en la iama Neusohl mortis:
- dana pentristo Johannes Jacob Stunder
- en la iama Besztercebánya mortis:
- hungara episkopo Ferenc Berchtholdt
- hungara geologo Sándor Gesell
- hungara inĝeniero Vilmos Wagner
- hungara jezuito-profesoro Henrik Berzeviczy
- hungara kuracisto Károly Ottó Moller
- hungaria oraĵisto Sámuel Libay
- en Banská Bystrica mortis:
- hungara-slovaka inĝeniero Tibor Blattny
- hungara pentristo Gyula Flaché
- ĉeĥa-juda pentristo Döme Skuteczky
- superintendanto Ádám Lovich
Ĝemelurboj
redakti
|
Esperanto
redaktiEn urbo okazos en jaro 2015 Somera Esperanto-Studado.