Fine de la 4-a jarcento antaŭ Kristo venas al Slovakio en pluraj ondoj la unua laŭnome konata etno - keltoj. Pri ilia ĉeesto ekzistas skribinformoj en romiaj fontoj. En la 1-a jarcento a.K. venas al Slovakio dakoj, okazas intermiksiĝo de la kelta kaj la daka loĝantaro kaj kulturo.
Matúš Móric Michal František Serafín August Beňovský (naskiĝis 20-an de septembro1746 en Vrbové kiel Móritz Benyovszky, mortis la 23-an de majo1786 en Maroantsetra, Madagaskaro) estis slovaka[1][2] aventurulo, vojaĝisto, malkovrinto, kolonigiisto, verkisto, reĝo de Madagaskaro, kolonelo de franca armeo, komandanto de pola armeo kaj aŭstra soldato. Li estis la unua eŭropano, kiu navigaciis en norda Pacifiko (longe antaŭ James Cook kaj Jean-François de La Pérouse). Aŭtoro de memoara verko Pamäti a cesty (Memoroj kaj vojaĝoj).
↑En matriko de gimnazio de Svätý Jur li estas enskribita kiel "nobelo slovaka el Vrbové en Nitra departemento". Asertoj, ke tio estis hungaro aŭ polo, estas malĝustaj. Fonto: Beňová, Jana: Al Móric Beňovský anoncas sin tri nacioj. SME, 24.8.2006 p. 33.
↑En verko Hungaria in parabolis: sive, Commentarii in adagia et dicteria hungarorum (1804) de Antal Szirmay estas pasaĝo pri slovakoj (Paragrafo 112 p. 72). Inter nobelaj familioj, kiuj parolas slovake, la aŭtoro klare indikas ankaŭ familion Benyovszky – Beňovský.