Malfermi la ĉefan menuon
BONVENON AL LA PORTALO PRI SIKISMO

red.


Kando

Sikismo (panĝabe ਸਿੱਖ, sikkh [sɪkkʰ]) estas unudia religio fondita en la 15-a al la 16-a jarcento en Hindio, nome en la regiono Panĝabio de la Hinda subkontinento, fare de Guru Nanak kaj pluprogresis sub la dek sinsekvaj Sikguruoj (el kiuj la dekunua kaj lasta guruo estus la sankta skribaĵo Guru Granth Sahib. La Guru Granth Sahib estas kolekto de la verkoj de la Sikguruoj kiu estis kompilita de la 5-a Sikguruo). Ĝi estas la 5-a al 9-a plej granda organizita religio en la mondo (depende el la klasigaj konsideroj), kun proksimume 30 milionoj da sekvantoj. Panĝabo (Barato) estas la nura ŝtato en la mondo kun majoritato de sika loĝantaro.