Federacia Asembleo

La Federacia Asembleo - germane Bundesversammlung, france Assemblée fédérale kaj itale Assemblea federale - estas la parlamento de Svislando.

Federacia Asembleo
emblemo
parlamento
Komenco 1848 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Federal Palace of Switzerland
Filioj Political Institutions Committees • Q111544292 • Foreign affairs committees of the Federal assemby • Economic Affairs and Taxation Committees • Security Policy Committees • Q111901818Q111901894Q111901929Q112814509 • Federal Department of Justice and Police • Federal Arbitration Commission for the Exploitation of Copyrights and Related Rights • Q113585549Q124628617 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la parlamentejo Bundeshaus en Berno

Strukturo redakti

La Federacia asembleo konsistas el du ĉambroj:

En la Nacia Konsilio la parlamentaj seĝoj estas disdividataj laŭ la nombroj de loĝantoj de la unuopaj kantonoj. En la Kantona Konsilio ĉiu kantono havas du seĝojn (ses el ili, la tiel nomataj duonkantonoj, pro historiaj kialoj tamen nur unu).

La prezidanto de la Nacia Konsilio prezidas la Unuiĝintan Federacian Asembleon (germane Vereinigte Bundesversammlung), do la komunan kunvenon de ĉiuj anoj de la Nacia kaj Kantona Konsilioj.

Decidoprincipoj redakti

La du ĉambroj de la Federacia Asembleo estas egalrajtaj. Tio signifas, ke leĝopropono devas por esti akceptita jesita de ambaŭ ĉambroj. Ambaŭ ĉambroj povas fari proponojn. Kiam unu ĉambro akceptis proponi, tiu propono estas transdonita por decido al la alia ĉambro. Tiu ĉambro povas akcepti, rifuzi aŭ modifi ĝin. En kazo de akcepto, la propono fariĝas definitiva, kondiĉe ke kontraŭ ĝi ne estas petita referendumo. En kazo de modifo, la propono estas resendita al la alia ĉambro pro decidi pri la modifita propono. En kazo de rifuzo, la propono definitive mortis.

Decidoj kiuj apartenas ekskluzive al la Unuiĝinta Federacia Asembleo redakti

La Unuiĝinta Federacia Asembleo elektas la Federacian Konsilion, la federacian registaron kaj ankaŭ la federacian prezidanton, la federaciajn juĝistojn kaj en kazo de mobilizo de la nacia armeo, ankaŭ la nacian armeestron, la tiel nomita generalon.

Eksteraj ligiloj redakti