Portalo pri Politiko

red.

Laŭ Aristotelo la homo estas “politika animalo” (politikòn zôon), kaj kiel tia li estas instigata de la naturo unuiĝi kun siaj similuloj por formi komunumojn. Karel Čapek notis al tio: "Tio estas tre bona ideo. Sed ne estas tute klare, se Aristotelo opiniis per tio, ke la homo estas stranga besto, kiu faras politikon, aŭ ke la homo, kiu faras politikon, estas besto."


Sed politiko (el la greka πολις - municipo, τεχνη - administrado) estas nenio alia ol sistema administrado de aferoj, kiuj superas organizon propra al la homa specio kaj ĝi estas ties la plej malnova tradicio. La politiko kaj la administrado de la aferoj publikaj, kiel ni konas ilin hodiaŭ, evoluis el baza principo de servuteco, en kiu la unuopaj subjektoj frunte kun la reganto certigis defendon al siaj subuloj, kiuj servis al ili pro tio aŭ pagis impostojn.

Tiun ĉi ideon bone trafis franca filozofo kaj teoriisto de franca revolucio Jean-Jacques Rousseau, kiam li asertis, ke la popolo fermis kun la reganto la t.n. Socian kontrakton, kiun la antaŭuloj de ambaŭ flankoj devligis sin konservi.

Mejloŝtono en la evoluo de la politika tradicio estis estiĝo kaj enpraktikigo de la ideo de demokratio. Tiu ĉi aparta miksaĵo de triba establo (kies decidadon partoprenas ĉiuj) kaj servutula ssistemo (laŭ kiu nur elektitoj povas rekte partopreni en la kreado de reguloj kaj inspektado pri ties kontrolo) fariĝis modelo por plimulto de la politikaj sistemoj de la dua duono de la dudeka jarcento.

Artikolo de la monato (septembro)

red. Silvio BERLUSCONI [Silvjo Berluskoni] (naskiĝis la 29-an de septembro 1936 en Milano) estas, kaj ĝis nun jam plurfoje estis, la ĉefministro de Italio (kaj ĝis nun jam plurfoje estis la ĉefministro). Li estas miliardulo kaj posedanto de pluraj italaj amaskomunikiloj. Li fondis la italan partion Forza Italia kaj estis ĝia estro; laŭ lia propono estis fondita nova centra-dekstra partio Popolo de la Libereco en 2009, kies unua estro li estas.

Berlusconi fariĝis fama origine kiel industriisto en multaj sektoroj. Li estas nuntempe la plej riĉa homo en Italio. Nur en la komenco de la 1990-aj jaroj li eniris politikan karieron, fondante la centran-dekstran partion Forza Italia. Li prezentis sin mem kiel homo ne tuŝita de la multaj skandaloj pri korupteco, kiuj tuŝis italan politikon en la antaŭaj jaroj. Li estis elektita kiel ĉef-ministro en 1994, sed la registara koalicio kolapsis antaŭ la fino de lia mandato kaj li devis rezigni. La kolapso estis kaŭzita de la fakto ke la Norda Ligo de Umberto Bossi decidis eliri el la registara koalicio. En 2001 li estis elektita denove kiel ĉefministro, kaj plenumis tiun rolon ĝis la 2-a de majo 2006 malgraŭ la fakto ke li estis plurajn fojojn akuzita kaj procesita pro korupteco. Anstataŭigita de Romano Prodi kiel ĉefministro, li kontestis la balotajn rezultojn.

Bildo de la monato (septembro)
Ĉu vi scias...

red. ... ke Sennacieca Asocio Tutmonda (mallongige: SAT) estas sendependa, neneŭtrala tutmonda Esperanto-asocio?

Ideologio
Aktualaĵoj pri Politiko

red.

  • 16-an de aŭgusto 2009: La portalo estas kreita.
Kunlabori

red.

Enmetu {{Portalo Politiko}} en artikolojn pri politiko kaj estiĝos

Se iu volas kunlabori en la portalo pri politiko, libere kreu paĝojn aŭ sekvu la projektojn. Oni povas plibonigi la ŝablonojn rilatajn al la temo, aŭ krei novajn projektojn.

Se estas interese por vi kontribui, bonvolu enmeti suben vian nomon (algluu * --~~~)

  • --→ Airon 16:23, 16. Aŭg 2009 (UTC)
  • ...
Vikiprojektoj
Kategorioj

red.