Karel Čapek

ĉeĥa verkisto

Karel ČAPEK (naskiĝis la 9-an de januaro 1890 en Malé Svatoňovice (Bohemio, Aŭstrio-Hungario), mortis la 25-an de decembro 1938 en Prago) estis ĉeĥa verkisto, ĵurnalisto, dramisto, tradukisto kaj fotografisto. Li estas konsiderata kiel unu el la plej influhavaj ĉeĥaj verkistoj de la 20-a jarcento.

Karel Čapek
Karel Čapek
Karel Čapek
Persona informo
Karel Čapek
Naskiĝo 9-a de januaro 1890
en Malé Svatoňovice, Bohemio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 25-a de decembro 1938
en Prago,  Ĉeĥoslovakio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Religio neaktiva katoliko vd
Etno ĉeĥo
Lingvoj ĉeĥafranca vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioĈeĥoslovakio vd
Alma mater Universitato de Karolo
Subskribo Karel Čapek
Familio
Patro Antonín Čapek vd
Gefratoj Helena Čapková • Josef Čapek vd
Edz(in)o Olga Scheinpflugová
(19351938)
Profesio
Alia nomo K.Č., B.Č.
Okupo Verkisto, ĵurnalisto, dramisto, filozofo, fotografisto, tradukisto
Laborkampo porjunula literaturo • kreiva kaj profesia verkado • ĵurnalismo • translating activity • porinfana literaturo • teatraĵo • theatrical work vd
Aktiva en Nederlando vd
Verkado
Verkoj Krakatit ❦
Brilaj profundoj kaj aliaj prozaĵoj ❦
Dia suferado, Kalvario ❦
La ĝardeno de Krakonoŝ ❦
Q12031513 ❦
Boží muka ❦
The Absolute at Large ❦
Q12054415 ❦
Rakontoj el unu poŝo ❦
Rakontoj el la dua poŝo ❦
The Gardener's Year ❦
Marsiaso aŭ marĝene de la literaturo ❦
Libro de apokrifoj ❦
Hordubal ❦
Milito kontraŭ Salamandroj ❦
První parta ❦
Q12022240 ❦
Život a dílo skladatele Foltýna ❦
Amludo fatala ❦
Rabisto ❦
R.U.R. ❦
El la vivo de insektoj ❦
Věc Makropulos ❦
Adamo la Demiurgo ❦
La Blanka Malsano ❦
The Mother ❦
Italaj folioj ❦
Anglaj folioj ❦
Ekskurso en Hispanion ❦
Bildoj el Holando ❦
Vojaĝo norden ❦
Naŭ fabeloj ❦
Danjo aŭ la vivo de hundido ❦
Mi havis hundon kaj katon ❦
Q12020450 ❦
Kalendaro vd
„Necesas certa malrapidemo al plena aprezo de la vivo. Homo, kiu tro rapidas, ĝisiros certe ĝis sia celo, sed nur por tiu prezo, ke li ne rigardis milojn da aĵoj, kiujn li survoje preterpasis.“
Literatura portalo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Karel Čapek naskiĝis kiel filo de kuracisto en Malé Svatoňovice (nord-orienta Bohemio), kiel la plej juna el tri infanoj. Gimnazion li studis en Hradec Králové, de kie, pro malkaŝo de kontraŭaŭstria de li organizata societo, li devis transiri al Brno. En 1915 li finis studojn pri filozofio en Universitato de Karolo en Prago, poste li studis la fakon en Berlino kaj Parizo kaj fariĝis doktoro de la lasta surbaze de disertacio pri pragmatismo.

Pro malsano li ne estis akceptita en armeon kaj tial ne partoprenis batalojn en la 1-a mondmilito, tamen li estis de la milito forte influita. Post fino de siaj studoj li agis mallongan tempon kiel edukisto en nobela familio (en 1917 li estis hejminstruisto de Prokop Lažanský en la kastelo Chyše). Li laboris kiel redaktoro en la gazetoj Národní listy (1917–1921), Nebojsa (1918–1920) kaj precipe Lidové noviny (ekde 1921).

En 1921–1923 li estis dramaturgo kaj reĝisoro en la konata praga Teatro de Vinohrady (Vinohradské divadlo). En 1925–1933 li agis kiel la unua prezidanto de la Ĉeĥoslovaka PEN-klubo.

En 1935 li edziĝis kun sia longjara koramikino aktorino Olga Scheinpflugová kaj transloĝiĝis el Prago al Strž (sude de la ĉefurbo). (En lia loĝdomo nuntempe funkcias muzeo omaĝe al lia vivo kaj verkaro).

Munkena interkonsento en 1938 kaj post ĝi sekvanta kapitulacio de Ĉeĥoslovakio signifis por Čapek detruon de lia ĝistiama vivo kaj personan tragedion. Li mortis je pulminflamo nelonge antaŭ planata aresto de li far gestapo. Li estis entombigita en la tombejo Slavín en praga Vyšehrad.

Verkaro redakti

Nesuperebla rakontisto atinganta sian supron en felietonoj kaj vojaĝpriskriboj. Jen ili: Italaj Folioj*, Anglaj Folioj*, Ekskurso en Hispanion*, Skizoj el Nederlando* kaj Vojaĝo Norden*.

En R.U.R., Rossum's Universal Robots* li kritikas maŝinan civilizon kaj emfazas neceson de humanismo kaj amo, garantianta eternecon de l' vivo. El Vivo de Insektoj*, komedia dramo, verko, kie li verdiktas super homa avidado, pri trompaj seksĝuoj kaj militista braveco. Blanka Malsano* decidege kontraŭdiktatora kaj porpaca, en Milito kontraŭ Salamandroj* transiras la komenca humuro kaj satiro al senpovo de homo kontraŭ ribeliĝintaj amfibiaj robotoj. Rakontoj el la unua poŝo* kaj Rakontoj el la dua poŝo*, detektivaj okazaĵoj spritaj, brilaj, aventuraj kaj realismaj. Trilogio Hordubal*, Ordinara vivo*, Aerolito* ravas en ekstremo per sia epikeco, ĉarmaj kaj koraj estas liaj Naŭ Fabeloj*, destinitaj por la infanoj. Afero Makropulos* okupiĝas pri problemo de korpa senmorteco kaj ĝia vaneco. Pluaj verkoj estas Krakatit, Fabriko je Absoluto, komedio Rabisto, k. a.

K. Čapek scias paroli pri la plej ordinaraj aferoj de la vivo, ŝatas ilin kaj transformas al miraklo, scias poeziigi la plej simplajn objektojn, scias rigardi iun aferon tute nekutime kaj same diri la plej validan veron; li vojaĝis tra la mondo kaj rigardis ĝin per okuloj de impresiĝema infano, miris pri ĝi, kaj skribis ĉion, kio tuŝis lian koron. Kaj estis nenio, kio ne impresus lin. Čapek estas utopiema, sed restas sur bazo de humila humanismo. Etan servon al la vivo kaj homo li metas super utopiojn, simplan amon kaj ordinaran heroecon super kapturnajn konceptojn de frida racio. La stila majstreco de Čapek proksimiĝas pli kaj pli al la rakonta legereco kaj kerna simpleco. Ankaŭ ĵurnalismon li metis en la servojn de romano kaj rakonto.

Ĉio ĉi estas grandaj kvalitoj artismaj kaj samtempe homaj kaj tial ili subigas plene la legantojn.

(* signifas ke nomo estas esperantigita)

Verkoj de Karel Čapek redakti

Komune kun la frato Josef redakti

  • Zářivé hlubiny (1916) (Radiantaj profundoj)
  • Lásky hra osudná (1916) (Amludo fatala)
  • Krakonošova zahrada (1918) (La ĝardeno de Krakonoš)
  • Devatero pohádek a ještě jedna od Josefa Čapka jako přívažek (1932) (Naŭ fabeloj kaj ankoraŭ unu de Josef Čapek pezaldone)

Memstaraj verkoj redakti

  • Boží muka (1917) (Dia suferado, Kalvario)
  • Loupežník (1920) (Rabisto)
  • Trapné povídky (1921) (Ĝenaj rakontoj)
  • R.U.R. (1921) (Rossumaj Universalaj Robotoj)
  • Věc Makropulos (1922) (Afero Makropulos)
  • Továrna na absolutno (1922) (Fabriko je absoluto)
  • Ze života hmyzu (1922) (El la vivo de insektoj)
  • Italské listy (1923) (Italaj folioj)
  • Anglické listy (1924) (Anglaj folioj)
  • Krakatit (1924) (Krakatito)
  • Adam Stvořitel (1927) (Adamo Demiurgo)
  • Povídky z jedné kapsy (1929) (Rakontoj el unu poŝo)
  • Povídky z druhé kapsy (1929) (Rakontoj el la dua poŝo)
  • Výlet do Španěl (1930) (Ekskurso en Hispanion)
  • Marsyas čili na okraj literatury (1931) (Marsiaso aŭ marĝene de la literaturo)
  • Obrázky z Holandska (1932) (Bildoj el Holando)
  • O věcech obecných čili Zóon politikon (1932) (Pri aferoj ĝeneralaj aŭ Zóon politikon)
  • Dášenka čili život štěněte (1933) (Danjo aŭ la vivo de hundido)
  • Hordubal (1933) (Hordubal)
  • Povětroň (1934) (Meteoro)
  • Obyčejný život (1934) (Ordinara vivo)
  • Cesta na sever (1936) (Vojaĝo norden)
  • Válka s mloky (1936) (Milito kontraŭ salamandroj)
  • První parta (1937) (La unua skipo)
  • Bílá nemoc (1937) (Blanka malsano)
  • Matka (1938) (Patrino)

Postmorte eldonitaj verkoj redakti

  • Měl jsem psa a kočku (1939) (Mi havis hundon kaj katon)
  • Život a dílo skladatele Foltýna (1939) La vivo kaj verkaro de komponisto Foltýn)
  • Kalendář (1940) (Kalendaro)
  • O lidech (1940) (Pri la homoj)
  • Ratolest a vařín (1946) (Junbranĉeto kaj laŭro)
  • Bajky a podpovídky (1946) (Fabloj kaj subrakontoj)
  • Obrázky z domova (1953) (Bildoj el la hejmlando)
  • Věci kolem nás (1954) Aferoj ĉirkaŭ ni)
  • Sloupkový gambit (1957) (Kolumna gambito)
  • Listy Olze (1971) (Leteroj al Olga)

Esperantlingvaj tradukoj redakti

Eldonitaj redakti

  • (1926). Čapek, Karel: R. U. R. Rossumaj Universal Robotoj. Kolektiva dramo je enkonduka komedio kaj 3 aktoj. Laŭ la 3-a ĉeĥa eldono esperantigis ... Moraviaj Esperanto Pioniroj. Olomouc, Moraviaj Esperanto Pioniroj 1926. 108, [2] p. 20,5 x 14,5. - Dediĉita al UEA. - Presis B. Knechtl, Olomouc. Orig.: R. U. R. Rossum's Universal Robots (1920).
  • (1930). Čapek, Karel: Ŝtelita kakto. Tradukis el la ĉeĥa: Rud. Hromada, Praha, La Progreso [1930]. 14 p. 16,4 x 10,3. = Speciala represo el La Progreso [12, 1930-01, n-o 1, p. 2 - 6]. Orig.: Ukradený kaktus [1929).
  • (1938) Čapek, Karel: La Blanka Malsano. Triakta dramo en 14 bildoj. El la ĉeĥa tradukis Th. Kilian. Olomouc, Moraviaj Esperanto Pioniroj 1938. 100 p. 20,5 x 15. - Presis Jaroslav Strojil, Přerov. Orig.: Bílá nemoc [1937].
  • (1948). Čapek, Karel: Skizoj pri Nederlando. Kun desegnaĵoj de l'aŭtoro. El la ĉeĥa lingvo tradukis G.J. Degenkamp. Reviziis laŭ la originalo E. Faulhaber-Ĉiŝkovská. Amsterdam, Libroservo, F. L. E. [1948]. 96 p. 19,5 x 12. Orig.: Obrázky z Holandska [1932]. Rec.: Esp-ista, 4, 1949-05, n-o 5, p. 39.
  • (1970) Čapek, Karel: Libro de Apokrifoj. Tradukis Josef Vondroušek kun lingva konsultiĝo de Rudolf Hromada, Tomáš Pumpr kaj Reto Rossetti. Eldonis Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Praha. Grafika aranĝo de Věra Suchánková. Por la preso preparis Čestmír Knobloch. Presis Státní tiskárna n.p., závod 2, Praha 2. 109 p., 20,5 x 12,3. = Depresaĵo el la literatura aldono de la gazeto PACO, 1969.
  • (1981). Čapek, Karel: Rakontoj el unua poŝo kaj Rakontoj el la dua poŝo. Esperantis Josef Vondroušek. Bildoj Milan Labašta. Prago, Ĉeĥa Esperanto-Asocio 1981. 285, [3] p. 20,3 x 14,5. - Presis Východočeské tiskárny, n. p., Pardubice, filio Trutnov. Orig.: Povídky z jedné kapsy [1928]. Povídky z druhé kapsy [1929].
  • (1994) Karel Čapek: Milito kontraŭ Salamandroj. Eldonis KAVA-PECH kunlabore kun ĈEA, tr. Josef Vondroušek, por la eldono preparis Esperanta Literatura Fondaĵo Brno

Eldonita verko pri Karel Čapek redakti

  • (1987) Karel Čapek, ĈEA, 32 p., 3000 ekz., tr. J.Vondroušek

Manuskriptoj redakti

  • Danjo aŭ la vivo de hundido (tr. M. Bartovská)
  • Naŭ fabeloj (tr. J. Vondroušek)
  • Hordubal-Meteoro-Ordinara vivo (tr. J. Vondroušek)
  • El la vivo de insektoj (tr. J. Vondroušek)
  • Afero Makropulos (tr. J. Vondroušek)
  • Italaj folioj (tr. J. Vondroušek)
  • Anglaj folioj (tr. J. Vondroušek)
  • Ekskurso en Hispanion (tr. J. Vondroušek)
  • Krakatit (lastaj ĉapitroj) (tr. F. Vaněk)
  • Milito kontraŭ salamandroj (2-a parto) (tr. T. Pumpr)
  • Letero el Ĉeĥoslovakio (tr. Th. Kilian 20.VI.34 - manuskripto verkita por Verda Stacio, trovita en postlasaĵo de Th. Kilian, sed ne estas certe, ĉu ĝi estis elsendita)

(Multaj rakontoj aperis en E-gazetaro en tradukoj de Miloš Lukáš, Rudolf Hromada k.a.)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti