Porinfana literaturo

Porinfana literaturo estas (en la kunteksto de lega kulturo) legaĵo destinita por infanoj, ĉu antaŭlernejaj, al kiuj kutime legas fabelojn kaj rimaĵojn plenkreskaj parencoj, ĉu por lernejanoj, kiuj jam legas mem.

La "tasko" de tia literaturo estas precipe eduka, kvankam la geknaboj mem legas pli por amuziĝi ol por edukiĝi. La legaĵo por infanoj laŭtradicie edukas al braveco, honesteco, verdiremo, sed ankaŭ konatigas kun la vivo. Tamen ankaŭ ekzistas infanlibroj kies sola celo estas amuzi aŭ eĉ - pro modernisma influo - ŝoketi. En la tradicia infanliteratura skolo, fabeloj estas unuaj lernolibroj de historio kaj moralo. El ili la homideto unuafoje ekscias, ke en la pasinteco la homoj vivis alimaniere ol hodiaŭ (ke ekzistis reĝoj kaj regatoj, sed ne aŭtoj, elektra lumo ktp.), kaj ke homoj simile alimaniere vivas en malsamaj kulturoj. La literaturon por infanoj oni povas dividi laŭ la aĝo de la infanoj. En la okcidenta civilizo kutima ordigo estas:

Por plej junaj fabeloj, por ĉirkaŭ 10-jaraj rakontoj pri aliaj infanoj, por pli aĝaj aventuraj romanoj. Ofte aventuraj libroj verkitaj origine por plenkreskuloj, estas nun opiniataj legaĵo por geknaboj (ekzemple Robinson Crusoe, Tri musketistoj). En multaj kazoj estas originalaj herooj pli famaj ol iliaj aŭtoroj (Pinokjo, Winnie-la-Pu).

Pri eldonado de libroj por infanoj kaj junularo zorgas internacia organizo ĉe Unesko IBBY.

Tipoj redakti

Faldofigura libro estas porifana libro kies paĝoj entenas falditajn figurojn, kiuj ĉe malfermo de paĝoparoj leviĝas kaj formas 3-dimensiajn scenojn.

Legado en porinfana literaturo riĉigas la lingvon kaj imagon de junaj legantoj. Porinfana literaturo invitas renkontiĝon kun homaj spertoj, same kiel la pensojn, sentojn kaj aspirojn de la roluloj. Krome ĝi permesas al ili diskuti pri emociaj kaj sociaj situacioj.

Ilustraĵoj redakti

Ilustraĵo estas nemalhavebla elemento en infanlibroj, kaj foje eĉ reganta elemento. La ilustraĵoj por iuj infanlibroj estas konsiderataj kiel integra parto de la verko, kaj akompanas ĝin en ĉiuj ĝiaj tradukoj, Ekzemple, la ilustraĵoj de John Tenniel por la libro de Lewis Carroll "La aventuroj de Alico en Mirlando", same kiel por "Winnie-la-Pu" de A.A. Milne estis ilustrita de Ernest Shepard.

La ideo inkluzivi ilustraĵojn en infanlibroj naskiĝis el la libro de episkopo Johano Amoso Komenio, en sia libro "Orbis Sensualium Pictus" li proponis aldoni desegnojn al la lernolibroj. En la 18-a jarcento aperis ankaŭ ilustritaj legolibroj, jen libretoj kun infanaj rakontoj, ornamitaj per ilustraĵoj

En Esperanto redakti

Zsuzsanna Csiszár en sia eseo La lingvaĵo de porinfana literaturo [1994][1] vidas la staton de la esperantlingva porinfana literaturo iele kiel manko de Esperanto kompare kun la literaturo de multaj naciaj lingvoj. Male Esperanto estas eble lingvo ĉefe por plenkreskuloj, kaj tiele oni preteratentas la simplecon necesan por infanoj. La aŭtorino trakuras multajn ekzemplojn de porinfana literaturo.

Kiam oni lernas fremdan lingvon, legado de infanlibroj povas esti tre bona maniero por akiri novajn vortojn, por lerni utilajn esprimojn kaj por komenci aktive uzi la lingvon. Legado estas la plej efika lerno-metodo por lingvo-lernantoj; kaj infanlibroj, kutime ne tro longaj, estas tre taŭga lernilo por komencantoj. Tiun valoron de bildrakontoj ankaŭ aplikas al bildstriaj libroj, kaj infanlibroj estas same utilaj.

Estas bonŝance, do, ke lastatempe multaj novaj infanlibroj aperis en la Esperanta libro-merkato. Dum iom da jaroj, la Esperanto-Asocio de Britio (EAB) eldonis tiajn verkojn. Nur dum la jaro 2022, ĝi eldonis dek du infanlibrojn. Ili sekvis la unuajn, kiuj aperis antaŭ kelkaj jaroj. Inter ili estas Esperantaj tradukoj de la mondfamaj verkoj La Krubalo kaj La domo ĉe Pu-Angulo. Aliaj jam aperis en 2023, ekzemple Tro da aĵoj. EAB raportas, ke laŭplane aliaj sekvos en 2023. Dum 2022 venis ankaŭ la novaĵo pri la po-ioma eldonado de la amata serio de libroj verkitaj de Tove Jansson, la Mumin-serio.

La kvalito de la libroj certe gravas, kaj enhave kaj aspekte. Ekzemple ke la libroj estu presitaj sur glacea papero, la plejmulto kun malmolaj kovriloj, ĉiuj buntaj kaj allogaj. Kelkaj estas pli longaj, kelkaj malpli, ĉiuj havas gravajn kaj esperigajn mesaĝojn por legantoj junaj kaj ne-tiel-junaj.

La libroj estas ja porinfanaj sed ili certe ne estas infanecaj. La rakontoj ĉiam interesas kaj kor-tuŝas, ofte memorigas onin pri gravaj temoj sociaj (toleremo, komprenemo, bezono pri paco, kaj simile). Lingve, la komencanta, progresanta, eĉ progresinta leganto profitos el la renkontiĝo kun novaj vortoj, utilaj esprimoj, belaj parol-turnoj [2].

Verkistoj por infanoj redakti

(Postmetita P indikas, ke la aŭtoro verkis ankaŭ por plenkreskuloj.)

El la anglalingva literaturo redakti

El la ĉeĥlingva literaturo redakti

El la danlingva literaturo redakti

El la esperanta literaturo redakti

El la franclingva literaturo redakti

El la germanlingva literaturo redakti

El la hispanlingva literaturo redakti

El la hungarlingva literaturo redakti

El la itallingva literaturo redakti

El la nederlandlingva literaturo redakti

El la pollingva literaturo redakti

 
Kovrilpaĝo de Konopnicka: Mia poŝhorloĝo; 1964, trad: Kabe

El la portugallingva literaturo redakti

El la svedlingva literaturo redakti

Famaj herooj el porinfanaj libroj redakti

Bolek kaj Lolek - Huckleberry Finn - Koziołek Matołek - Maŭglio - Nijntje - Pinokjo - Harry Potter - Tom Sawyer - Pipi Ŝtrumpolonga - Tarzano - Sinjoro Tau - Winnie-la-Pu - Zorro

Premioj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj.
  2. UEA.facila Infanlibroj por ĉiuj, la 29an de aŭgusto 2023