Jack London

usona verkisto

John Griffith "Jack" London ['d͡ʒæk 'lʌndən] (naskiĝinte kiel John Griffith Chaney; naskiĝis la 12-an de januaro 1876, mortis la 22-an de novembro 1916) estis Usona verkisto.

Jack London
JackLondon2.jpeg
Persona informo
Jack London
Naskonomo John Griffith Chaney
Naskiĝo 12-a de januaro 1876
en Usono
Morto 22-a de novembro 1916
en Usono
Mortis pro venenado • ureemiotrodozo [#]
Tombo Jack London State Historic Park [#]
Religio ateismo [#]
Nacieco usona
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Oakland High School [#]
Partio Partio de Maldekstro [#]
Subskribo Jack London
Familio
Patro William Henry Chaney [#]
Patrino Flora London [#]
Edz(in)o Charmian London • Bessie Maddern London [#]
Infanoj Joan London • Becky London [#]
Parencoj John London [#]
Profesio
Okupo verkisto
Aktiva en Sonoma [#]
Aktiva dum 1895–1916 [#]
Verkado
Ĝenroj romanoj, noveloj, rakontoj
Verkoj The Call of the Wild
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Li pasigis sian infanaĝon en granda malriĉeco. Kiel 14-jarulo li forlasis sian hejmon, por serĉi aventurojn. Komence li laboris en fabriko, poste kiel maristo. Pro vagabondado oni arestis lin en 1894. Unu jaron poste li jam sukcese trapasis la abiturientan ekzamenon kaj ekstudis en la Universitato de Berkeley. En 1897 Jack London ĉesigis la studadon sen diplomo, por serĉi oron en Alasko. Sensukcese li revenis post iom da tempo. Ne trovinte konstantan laborpostenon, li tiam decidis vivteni sin per verkado.

La libroj de London pritraktas la travivon de homoj kaj bestoj en la naturo, sed ankaŭ sociajn problemojn. Ili respegulas la vivon de la aŭtoro, liajn spertojn kiel vagabondo, aventuremulo, maristo, orserĉisto, verkisto kaj alkoholulo. En 1916 Jack London mortis en sia ranĉo en Kalifornio, verŝajne pro malsano, aŭ kiel pluraj esploristoj supozas eĉ pro memmortigo.

Famaj verkojRedakti

  • The Son of the Wolf, 1900 (La Filo de la lupo)
  • The Call of the Wild, 1903 (La Voko de la sovaĝo)
  • The People of the Abyss, 1903 (La Popolo de la abismo)
  • The Sea-Wolf, 1904 (La Marolupo)
  • White Fang, 1906 (Blanka Dentego)
  • The Iron Heel, 1907 (La Fera Kalkanumo)
  • Martin Eden, 1909, membiografia romano
  • To build a fire, 1910 (Konstrui fajron)
  • The Cruise of the Snark, 1911 (La Krozado de Snark)
  • The Strength of the Strong, 1914 (La Forto de la fortoj)

Aperis en EsperantoRedakti

 
Kovrilpaĝo de La Balenodento

Tio estas rete legeblaRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Originaloj reteRedakti

Eksteraj ligilojRedakti