Malfermi la ĉefan menuon

Karl Hjalmar Fröding

Karl Hjalmar FRÖDING (naskiĝis la 21-an de majo 1886 en Mullsjödal) estis sveda esperantisto, lignaĵisto kaj Esperanto-instruisto.

Karl Fröding lernis Esperanton en 1902 en Svedujo. Li organizis Esperanto-klubon en Rockford, Usono, en 1904, kaj gvidis diversajn kursojn. Li fondis Skandinavan Esperanto-Instituton, poste Amerikan Esperanto-Instituton. Li eldonis kaj redaktis Skandinavan Esperantiston (1916-17 kaj 1922-23) kaj Sciencan Gazeton (1932).

VerkaĵojRedakti

  • An easy course in Esperanto for correspondance schools. Madison: Amerika Esperanto-Instituto, 1931. 20 paĝoj.
  • Kort lärobok i Esperanto: åtta lektioner. Madison: Amerika Esperanto-Instituto, 1934. 20 paĝoj.

TradukaĵojRedakti