Amerika Esperanto-Instituto
informcentro kaj eldonejo en Usono
La Amerika Esperanto-Instituto estis informcentro kaj eldonejo en Usono, kiu kreiĝis kun sidejo en Madison (Viskonsino). Almenaŭ ekde 1928 ĝi havis sian sidejon en la grandurbo Rockford (Ilinojso).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e6/RockfordJeffersonStreetBridge.jpg/280px-RockfordJeffersonStreetBridge.jpg)
Interalie la instituto eldonis plurajn publikaĵojn de Alfred Kenngott, svis-usona esperantisto kaj de 1927 docento de la franca lingvo en la Universitato de Teksaso:
- Esperanto: a lecture (Esperanto: prelego). Rockford: Amerika Esperanto-Instituto, 1928. 38 paĝoj.
- Ĉiutaga vivo. Rockford: Amerika Esperanto-Instituto, 1929. 56 paĝoj.
- Kenngott's pocket dictionary (Kenngott-a poŝvortaro). Rockford: Amerika Esperanto-Instituto, 1929. 80 paĝoj.
- Internacia frazaro, originale verkita de diverslandaj aŭtoroj. Rockford: Amerika Esperanto-Instituto, 1929. 52 paĝoj.