Jiddu Krishnamurti

Jiddu KrishnamurtiĜidu Kriŝnamurti (telugue జిడ్డు కృష్ణమూర్తి), (Madanapalle, Barato, la 12-an de majo 1895Ojai, Kalifornio (Usono), la 17-an de februaro 1986) estis hinda bramano, aŭtoro kaj spirita instruisto.

Jiddu Krishnamurti
Jiddu Krishnamurti 01.jpg
Persona informo
జిడ్డు కృష్ణ మూర్తి
Naskiĝo 12-an de majo 1895 (1895-05-12)
en Madanapalle
Morto 17-an de februaro 1986 (1986-02-17) (90-jara)
en Ojai
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per pankreata kancero [#]
Religio senreligieco [#]
Lingvoj teluguaangla [#]
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato [#]
Alma mater Universitato de Parizo-Sorbono [#]
Familio
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo K [#]
Okupo filozofoverkisto [#]
Laborkampo filozofio [#]
Verkado
Verkoj Freedom from the Known [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
Filozofo Thinking man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis fama verkisto kaj parolanto (oratoro) pri fundamentaj filozofiaj kaj spiritaj temoj, i.a (sed ne nur): la celo de meditado, homaj rilatoj, kaj kiel estigi pozitivan socian ŝanĝon en tutmonda socio. En multaj publikaĵoj, Kriŝnamurti parolas pri spiritaj demandoj, kiel ekz. atingi kompletan spiritan liberon per meditado, sed ankaŭ pri religiaj kaj filozofiaj temoj. Li famiĝis ĉefe pro altranguloj de la Teozofia Societo, kaj inter ili Annie Besant, kiu deklaris lin en 1910 onta "mondinstruisto" kaj fondis por li la teozofan "Ordenon de la stelo en oriento".

Kiam li aĝis 34, li publike rifuzis la famon kaj la mesiecon akiritajn kiam la Teozofia Societo proklamis lin la nova enkarniĝo de la Majtreja Budho, kaj pasigis la ceteron de sia vivo per regula publikigado kaj publika prezentado de siaj paroladoj, ĉefe en Suda Azio, Eŭropo kaj Usono. 90-jara, li alparolis Unuiĝintajn Naciojn pri paco kaj konscio, kaj en 1984 ricevis la Pac-Medalon de UN.

La libreto Ĉe la Piedoj de la Majstro

La angla origino de tiu libreto (At the Feet of the Master) estis publikigita en 1910. Kiel aŭtoro estis indikita "Alcyone" kaj, inter krampoj, "J. Kriŝnamurti". Laŭ la biografistino Mary Lutyens (en la libro The Life and Death of Krishnamurti) la teozofiisto C. W. Leadbeater kondukis la 14-jaraĝan Jiddu en 1909 dum kvin monatoj astrale al Majstro Kuthumi (ĉiutage dum 15 minutoj), kaj la sekvajn matenojn la adoleskanto notis tion, kion li memoris. Tiuj notoj estis publikigitaj en la menciita libreto. Tamen iuj dubas, ke estis vere li la aŭtoro de la notoj. Verŝajne pro tio la verko ne estas menciita en alilingvaj versioj de Vikipedio (almenaŭ ne en la angla, franca, germana, hispana, portugala).

Ĉiukaze jam en 1913, do nur tri jarojn post la publikigo de la originalo, aperis la esperanta traduko, farita de W. W. Mann kaj eldonita de la Presa Esperantista Societo (Parizo). En sia “Prezenta Parolo” A.P. Warrington (tiama Ĝenerala Sekretario de la Teozofia Societo en Ameriko) opiniis: “[...] Jen do libreto, tradukita en admirinda stilo, kiu enhavas gvidon je homa konduto tiel altega, ke ĝi prenas rangon kun la etiko de la grandaj Sanktaj Skriboj de la mondo. [...]”.

La libreto estis tradukitaj en multajn lingvojn.

VerkojRedakti

Verkoj de J. Krishnamurti en EsperantoRedakti

Sperto kaj Konduto (1932) tradukita de Petro Stojan
La Problemoj de la Vivo (1935)
Ĉe la Piedoj de la Majstro (1913)
Eduko kaj vivsignifo. Tradukis R. Feldman González, Kribo. Eld. Laŭte, Laroque Timbaut. 1980. 40 paĝoj.
Fronte al la vivo / Eduko kaj vivsignifo. Tradukis R. Feldman González, Kribo. Beauville, 1998. 62+39 paĝoj.
Libere de la konoj. Tradukis Y. Bachimont. Eld. Bambu, Varna, 1999. 95 paĝoj.

Eksteraj ligilojRedakti