Ĉe la Piedoj de la Majstro

Ĉe la Piedoj de la Majstro estas verko de Jiddu Krishnamurti. La angla origino de tiu libreto (At the Feet of the Master) estis publikigita en 1910. Kiel aŭtoro estis indikita "Alcyone" kaj, inter krampoj, "J. Kriŝnamurti". Laŭ la biografistino Mary Lutyens (en la libro The Life and Death of Krishnamurti) la teozofiisto C. W. Leadbeater kondukis la 14-jaraĝan Jiddu en 1909 dum kvin monatoj astrale al Majstro Kuthumi (ĉiutage dum 15 minutoj), kaj la sekvajn matenojn la adoleskanto notis tion, kion li memoris. Tiuj notoj estis publikigitaj en la menciita libreto. Tamen iuj dubas, ke estis vere li la aŭtoro de la notoj.

At the Feet of the Master
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jidu Kriŝnamurti
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1910
Eldonejo The Theosophist
vdr
Unua eldono en la angla

Ĉiukaze jam en 1913, do nur tri jarojn post la publikigo de la originalo, aperis la esperanta traduko, farita de W. W. Mann kaj eldonita de la Presa Esperantista Societo (Parizo). En sia “Prezenta Parolo” A.P. Warrington (tiama Ĝenerala Sekretario de la Teozofia Societo en Ameriko) opiniis: “[...] Jen do libreto, tradukita en admirinda stilo, kiu enhavas gvidon je homa konduto tiel altega, ke ĝi prenas rangon kun la etiko de la grandaj Sanktaj Skriboj de la mondo. [...]”.

La libreto estis tradukitaj en multajn lingvojn.

Recenzoj

redakti
 
 La broŝuro konigas parton de la instruo de J. Krishnamurti, « la Majstro », post enkonduka vorto de Annie Besant, la posteulino de S-ino Blavatsky en la gvidado de la Teozofia skolo. Al filozofiemaj spiritoj, kiuj deziras koncize pristudi la ideojn de la konata hinda Instruanto, ĝi estos klara gvidanto. 
— Belga esperantisto n204 (feb 1934)
 
 La rimarkinda kaj ĉarma originalo de ĉi tiu traduko, verkita en 1910 de Hinda junulo apenaŭ dekvinjara estas tradukita jam en pli ol dek naciajn lingvojn, kaj trovis amantojn en ĉiu lando, kien ĝi penetris. En neofte simpla kaj ĉarma lingvo — kiun oni retrovas: sendifekta en la Esperanta traduko — ĝi prezentas gvidon je boma, konduto tiel altega — kvankam samtempe tiel esence simpla “kaj funde praktika — ke ĝi “ prenas rangon kun la etiko de la grandaj Sanktaj Skriboj de la mondo.” La tolerema spirito de la instruo en ĝi enhavata ja memorigas iom pri la altaj idealoj eldiritaj de D-ro Zamenhof antaŭ kelkaj jaroj en lia pensiga broŝureto “Homaranismo”, kaj pri liaj paroloj, okaze de la Unua Tutmonda Raskongreso, pri “neŭtrala” religia etiko uzota por interreligiaj rilatoj de l' homaro, flanke de Esperanto por la interlingvaj rilatoj. Kiu sentas ĉe l' koro deziron interproksimigi la homojn etike kaj religie, tiu devus nepre la libreton posedi. En antaŭparolo, S-ino Annie Besant klarigas, ke la instruoj, kiujn la libro enhavas,

estas donitaj al Alcyone de lia “ Majstro,” dum tiu ĉi preparis lin kiel disĉiplon al Iniciiĝo, kaj estas transskribitaj de li laŭ memoro... Tiu sola vorto Majstro, en la buŝo de Hindo, diras volumojn, ĉar ĝi proklamas la ekziston de tiu. antikvega “Vojo,” akra aŭ mallarĝa kiel razilo, kaj samtempe la ekziston de la tiun Vojon. Ĉiuj aŭtentikaj Sankto-skriboj de la mondo faras almenaŭ aludon al tiu Vojo, sed en la okcidenta mondo ĝi estas konata eble nur en kelkaj ordenoj de la Katolika eklezio. Kompreneble estas parolite en tia ĉi libro nur pri la prepara vojo, kiu kondukas al la efektiva Vojo tra la pordo de l' unua granda Iniciiĝo. Ĉiu studanto de la misticismo tuj rekonos la kvar taŭgokondiĉojn de la prepara vojo: Distingado, Sendezireco, Bona Konduto kaj Amo, kaj la ses specialajn necesaĵojn pri Konduto. En ĝia interna (aŭ esotera) senco, tiu libro neestas por la ordinara mondamanto, sed por tiu, kiu jam komencis travidi la vantecon kaj nesufiĉecon de l' ekstera mondvivado, kaj kiu vidis, ke lia plej granda feliĉo konsistas en la senrezerva sinoferado al Dio kaj unuiĝo kun Li. Cedante al la granda deziro fari citojn, ni donas la jenan paragrafon, kiu estis tute karakteriza de la senfina toleremo de la hinda klerularoi “Al ĉiuj“ vi devas senti perfektan toleremon, kaj koran intereson tiom al la kredoj de alireligianoj, kiom de samreliĝianoj. Ĉar ilia religio estas tiel same vojo al la plejalta, kiel la via. Kaj por helpi al ĉiuj, vi devas ĉiujn kompreni.”

Al tiel bela enhavo, decis bela prezento, kaj tion efektive sukcesis domi per arta bindo kaj tre zorga komposto la firmo V. Polgar, Parizo, kiu ja havas putacion kieluria el niaj plej kompetan kaj fidindaj Esperantistaj presistoj. 
— Essen. La Brita Esperantisto - Numero 096, Decembro (1912)