Majtrejo

budho estonta laŭ budhisma eskatologio

Majtrejo (sanskrite मैत्रेय, Maitreya; palie मेत्तेय्य, Metteyya; ĉine 弥勒佛, Mílèfó; japane 未来仏, Miroku) estas bodisatvo, kiun oni kredas estos la estonte venonta budho de nia mondo. En budhisma literaturo, kiel en la Amitaba sutro kaj en la Lotusa sutro, oni nomas lin Ajita.

Majtrejo
bodisatvo • virdio • literatura rolulo
Verko Pilgrimado al la Okcidento
Informoj
Originala nomo मैत्रेय
Eble sama Q12036613
Sekso vira
vdr
Detalo de statuo priskribanta Majtrejon ĉe la Monaĥejo Thikse en Ladako, Barato. Ĉefaj hindiaj religioj, kiaj Hinduismo kaj Budhismo, estas indiĝenaj el Barato.[1]

Laŭ budhisma tradicio, Majtrejo estas la bodisatvo, kiu aperos en la Tero en la estonteco, atingos kompletan vekiĝon kaj instruos la puran darmon. Laŭ la tekstoj, Majtrejo estos la postanto de la nuna budho, la budho Gotamo, ankaŭ konata kiel budho Ŝakjamunio.[2][3] La profetaĵo pri la alveno de Majtrejo parolas pri tempo en la estonteco, kiam la darmo estos forgesita de la plimulto en la tera mondo.

En Teravado, li estas la nura bodisatvo menciita per sia nomo, kaj precipe en la pli malfruaj partoj de la tradicio; en Mahajano, Majtrejo fariĝis unu el multaj aliaj bodisatvoj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Mark Kobayashi-Hillary Outsourcing to India, Springer, 2004 ISBN 3-540-20855-0 p. 8.
  2. Horner (1975), The minor anthologies of the Pali canon, p. 97. Regarding Metteyya, Bv XXVII, 19: "I [Gautama Buddha] at the present time am the Self-Awakened One, and there will be Metteyya...."
  3. Buddha Dharma Education Association (2014) Suttanta Pitaka: Khuddaka Nikāya: 14.Buddhavamsa-History of the Buddhas. Guide to Tipiṭaka. Buddha Dharma Education Association. Alirita 2014-12-21.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti