Ferenc Molnár

Ferenc MOLNÁR (naskiĝis la 12-an de januaro 1878 en Budapeŝto, mortis la 1-an de aprilo 1952 en Nov-Jorko) estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto. Li estas rigardata kiel la plej grava hungara dramisto de la 20-a jarcento. Plej konata estas lia teatraĵo Liliom (1909).

Ferenc Molnár
Ferenc Molnár 1941.jpg
Persona informo
Molnár Ferenc
Naskonomo Neumann Ferenc
Naskiĝo 12-an de januaro 1878 (1878-01-12)
en Budapeŝto
Morto 1-an de aprilo 1952 (1952-04-01) (74-jara)
en Novjorko
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per kancero [#]
Etno judoj [#]
Lingvoj hungara [#]
Ŝtataneco Hungario [#]
Alma mater Universitato de Ĝenevo [#]
Familio
Edz(in)o Sári Fedák • Margit Vészi • Lili Darvas [#]
Infanoj Márta Sárközy [#]
Parencoj Márta Lukin • Dezső Bálint [#]
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistodramaturgoscenaristo • verkisto de porinfana literaturo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Kovrilpaĝo de La Knaboj de Paŭlo-strato.

VivoRedakti

Lia origina nomo estis Neumann Ferenc kaj li devenis el juda-germana familio. Li frekventis universitaton en Ĝenevo kaj Budapeŝto. Li frue debutis kiel ĵurnalisto, krome li ankaŭ tradukadis. Lia unua romano aperis en 1901. En la sekva jaro lia teatraĵo estis prezentata en Budapeŝto. En 1906 li edziĝis, kiu ne daŭris longe. Lia 2-a edzino estis fama aktorino Sári Fedák. En 1939 li rifuĝis pro la nazioj al Usono. Liaj nepoj estas Ádám Horváth kaj Mátyás Sárközi.

En Esperanto aperisRedakti

La Knaboj de la Paŭlo-strato (A Pál utcai fiúk, 1906), fama romano pri bataloj inter knabo-bandoj, el la hungara tradukis László Somlai, Rickmansworth: The Esperanto Publishing Company Limited, 1938, 187 paĝoj (= La Epoko Libro-Klubo 2).

Eksteraj ligilojRedakti