La Epoko Libro-Klubo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La ‘Epoko’ Libro-Klubo estis antaŭmenda plano de The Esperanto Publishing Company Limited. Laŭ la reklamo en la unua libro (nenumerita paĝo 185):

"Ĉiu membro ricevos libron, proksimume 200-paĝan, 18×11.5 c.m., bone presitan kaj broŝuritan, je la malalta prezo de proksimume unu ŝilingo, plus afranko. La prezo de tiuj libroj al la ĝenerala publiko estos du ŝilingoj, plus afranko." ... "La libroj aperos po unu ĉiun duan monaton. Ĉiu membro konsentas akcepti la librojn dum minimume ses monatoj (tio estas, tri librojn). La unua aperos en Oktobro, 1937."

Simila reklamo aperis en la kvina libro ("Princino de Marso", p. 184), sed kun "aperis" anstataŭ "aperos". La reklamo ne aperis en la sesa libro, kies antaŭparolo havas la daton "27an de Septembro, 1938" ("Colomba", p. 8), nek en la sepa, kiu havis la eldonjaron 1943 ("Sep vangofrapoj", p. 3).

Aperis 11 libroj en la serio:

1. Murdo en la Orienta Ekspreso. Agatha Christie. [1937].

2. La knaboj de Paŭlo-strato. Francisko Molnár.

3. La Princo kaj Betty. P. G. Wodehouse.

4. La tempo-maŝino; La lando de la blinduloj. H. G. Wells.

5. Princino de Marso. Edgar Rice Burroughs.

6. Colomba. Prosper Mérimée. [1938].

7. Sep vangofrapoj. Karlo Aszlányi. 1943.

8. La virineto en bluo kaj aliaj rakontoj. Mason Stuttard. 1946.

9. Brulanta sekreto kaj aliaj rakontoj. Stefan Zweig. 1949.

10. Kiso de la reĝino. I. F. Naĵivin. 1950.

11. La karnavalo; La somnambulino. Karl Lebrecht Immermann. 1952.

Ĉiuj libroj estis tradukoj, escepte tiun de Mason Stuttard.

Eksteraj ligiloj redakti