Stefan Zweig

aŭstra verkisto

Stefan ZWEIG [ŝtEfan cvajk], en Esperanto Stefano Cvajgo[mankas fonto] (n. la 28-an de novembro 1881 en Vieno, m. la 22-an de februaro 1942 en Rio de Janeiro) estis aŭstra aŭtoro de poezio kaj prozo. Li estis sub la influo de la movado Jung-Wien.

Stefan Zweig
Persona informo
Stefan Zweig
Naskiĝo 28-an de novembro 1881 (1881-11-28)
en Vieno,  Aŭstrio-Hungario
Morto 22-an de februaro 1942 (1942-02-22) (60-jaraĝa)
en Petrópolis
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per barbiturata toksiĝo vd
Tombo Brazilo vd
Religio judismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Salcburgo vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioAŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Subskribo Stefan Zweig
Memorigilo Stefan Zweig
Familio
Patro Moritz Zweig vd
Patrino Ida Zweig vd
Edz(in)o Friderike Maria Zweig vd
Profesio
Okupo verkistotradukistoĵurnalistodramaturgo • poeto • literaturkritikisto • historiisto • biografo • romanisto • prozisto • eseisto vd
Aktiva en VienoBerlinoSalcburgoRio-de-Ĵanejro vd
Aktiva dum 1901–1942 vd
Doktoreca konsilisto Friedrich Jodl vd
Verkado
Verkoj Ŝaknovelo ❦
La Mondo de Hieraŭ (aŭtobiografio) ❦
Letter from an Unknown Woman ❦
The Post Office Girl ❦
Beware of Pity vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Stefan Zweig en 1901
Subskribo de Zweig

Vivo redakti

La filo de riĉa juda familio de Vieno jam kiel gimnaziano verkis poemojn kaj en 1901 publikigis sian unuan poemaron "Silberne Saiten". Dum multaj vojaĝoj, Stefan Zweig konatiĝis kun poetoj, artistoj kaj muzikistoj el la tuta mondo, kaj cetere iĝis amiko de Romain Rolland, Arthur Schnitzler kaj Emile Verhaeren. Li skribis pri tiuj renkontoj en unu el siaj libroj: Rememoroj kaj renkontoj. Liaj pacifismaj kaj kosmopolitaj idealoj pli kaj pli maturiĝis, sed la Unua mondmilito abrupte neniigis tiun evoluon. Dum la milito, li skribis teatraĵon ("Jeremias" - vidu ĉi-sube al la listo de verkoj) por denunci la militon, kiun li abomenis. La tempo postmilita donis novajn esperojn kaj literaturajn sukcesojn, sed la proksimiĝanta faŝismo denove danĝerigis ĉiun esperon pri “Eŭropo sen kulturaj limoj”. En 1933-1934, Zweig fuĝis de la faŝistoj: unue al Britio, poste al Brazilo. Li spertis profundan malesperon pro malbonaj novaĵoj el Eŭropo kaj pro la konscio ke liaj ideoj ne sukcesos. Li kaj lia edzino Lotte mortigis sin mem per medikamentoj. Ili estis malkovritaj la postan tagon de ĝardenisto.

Listo de verkoj redakti

En Esperanto aperis redakti

Rete legeblaj verkoj redakti