Sternstunden der Menschheit

Literaturo > Germanlingva literaturo > Stefan Zweig

Sternstunden der Menschheit
literatura verko • kolekto
Aŭtoroj
Aŭtoro Stefan Zweig
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1927
Ĝenro eseo
vdr

Sternstunden der Menschheit ("Stelmomentoj de la Homaro") estas grupo de 12 mallongaj rakontoj de Stefan Zweig pri historiaj okazaĵoj, en kiuj Zweig vidas, kiel la ago de malmultaj homoj ŝanĝas homaran historion. Ĝi estis publikigita en 1927.

Enhavo redakti

La trovo de Pacifiko (25-a de septembro de 1513) redakti

Vasco Núñez de Balboa esploras Panamon kaj ekscias pri enorma maro okcidente. Tamen, antaŭ ol povi informi al la Katolikaj Gereĝoj kaj peti trupojn, juĝisto venas por puni liajn murdojn kaj korupton. Núñez de Balboa konvinkas 190 soldatojn kaj serĉas tiun maron kaj atingas ĝin. Li nomigas ĝin maro pacifika, ĉar je tiu tago ĝi aperis tre trankvila.

La konkero de Konstantinopolo (29-a de majo de 1453) redakti

Mahometo la 2-a de Turkio sieĝas Konstantinopolon, la lastan restaĵon de la Bizanca imperio. La imperiestro petas helpon de la kristanaro, eĉ unuigas ortodoksismon kaj katolikismon. En la fina atako, la turkoj trovas malfermitan pordeton Kerkaporta kiu trairebligas la internan muregon.

Georg Friedrich Händel (21-a de aŭgusto de 1741) redakti

En Londono, Händel, malsana, ŝuldanta, deprimata, ricevas poemon de Jennens, kiu petas de li muzikon. Dum tri semajnoj, Händel laboras entuziasme kaj komponas sian majstran oratorion "La mezio".

Marseljezo (25-a de aprilo de 1792) redakti

Dum la Franca Revolucio, la reĝo de Francio deklaras militon al Aŭstrio kaj Prusio. La urbestro de Strasburgo, Frederic DIETRICH, revoluciema aristokrato, petas al juna kapitano Rouget DE LISLE kanton por la rejna armeo. Inspirita de la auditaj sloganoj, Rouget komponas tekston kaj muzikon de Marseljezo, kiu estis lia nura sukcesa verko.

Batalo de Waterloo (18-a de junio de 1813) redakti

Napoleono la 1-a de Francio fuĝas el insulo Elbo kaj restarigas Francan Imperion. En Belgio, brita, prusa, aŭstria kaj rusa armeoj kontraŭbatalas francojn. Napoleono sendas marŝalon Grouchy por eviti, ke la prusoj de Blücher kuniĝu kun britoj de duko de Wellington. Grouchy postkuras prusojn laŭ ordonoj, kaj rifuzas la konsilojn de siaj oficiroj, ke li helpu la imperiestran armeon. Grouchy ne sukcesas halti la prusojn kaj atingas la batalejon kiam la francoj jam estas venkitaj.

Goethe (5-a de septembro de 1823) redakti

Goethe vojaĝas de Karlsbad al Weimar kaj verkas Elegio de Marienbad.

Eko de ora febro en Kalifornio, (januaro de 1848) redakti

John SUTER, eksa sviso, akiras bienegon Nova Helvetia apud rivero Sacramento en meksika Kalifornio. Tie li kreas fabrikojn, kanalojn, fruktarbarojn, vitejojn, kaj riĉegiĝas. Usono akiras Kalifornion. En januaro de 1848, ĉarpentisto James W. MARSHALL informas lin, ke li trovis oron. La novaĵo iras tutmonde. Ĉiuj laboristoj de Suter lasas siajn postenojn por serĉi oron. Miloj da homoj el ĉiu parto okupacias Nova Helvetia. Oni fondas San-Franciskon. Suter batalas ĉe juĝistoj, sed neniam reakiros sian landon.

Pafekzekuto de Fjodor Dostojevskij (22-a de decembro de 1849) redakti

Unua transatlantika telegrafo (28-a de julio de 1858) redakti

Pro la klopodado de Cyrus W. FIELD, submara kablo komunikas Novlandon kaj Irlandon tra Atlantiko.

Tolstoj, (oktobro de 1910) redakti

Zweig aldonas akton al preskaŭautobiografia nefinita tragedio de Lev Tolstoj "Lumo brilanta en mallumo".

Scott en Suda Poluso (16-a de januaro de 1912) redakti

Norvego Roald Amundsen kaj anglo Scott gvidas konkurantajn ekspediciojn por malkovri Sudan Poluson. Trairinte Antarktion, britoj Scott, Bowers, Oates, Wilson kaj Evans atingas la poluson, sed trovas restaĵojn de la tendaro de Amundsen. La venkitoj retroiras, sed mortas en la vojo.

Lenino reiras al Rusio (9-a de aprilo de 1917) redakti

Post Rusa Revolucio de Kerenskij, rusaj ekzilintoj deziras reiri. Tamen socialismanoj estas baritaj de la burĝa registaro kaj la fremdaj regnoj. Lenino proponas al germana ambasadisto, ke trajno eksterteritoria veturigu lin kaj liajn 31 kamaradojn de Svisio al Rusio.