Telegrafo estas aparato optika, akustikaelektra por transsendi per videblaj, aŭdaj aŭ skribitaj signoj informojn ĝis granda distanco.

Optika telegrafado de maristo

Optika telegrafado redakti

En la malnovaj tempoj precipe kolomboj, kurieroj, komercistoj liveris mesaĝojn. En la 19-a jarcento unue telegrafo de Morse, baldaŭ telefono de Bell faris revolucion en la informado. Escepte la fruajn eksperimentojn, la telegrafado estas skriba, la telefonado estas voĉa mesaĝo, tamen la plej grava distingo estas tio, ke nur fakuloj, spertistoj uzis la telegrafon (telegrafistoj, teleksistoj), sed vasta publiko uzas la telefonadon (abonantoj kaj uzantoj). La telegrafa aparato kostas pli ol la telefono.

En la antikva tempo per torĉo aŭ fumo oni sendis mesaĝojn (optika telegrafado). Spite la primitivecon, sporade oni uzis jam kodojn, do praktike literoj estis forsenditaj. Menciindas du sistemoj. Aŭ oni instalis akvujojn samajn en ambaŭ lokoj. La diversaj akvoniveloj montris difinitajn literojn. La sendanta telegrafisto signis la starton per torĉo, samtempe malfermis la kranon. Ĉe la difinita litero signiĝis halto kaj oni fermis la kranon. La alia telegrafisto devis sekvi lin. Aŭ oni uzis kodan sistemon kun vico da fenestroj kaj laŭ kodoj oni signis per torĉoj en difinitaj fenestroj. Ĝis la nuntempo la ŝipistoj uzas flagsignojn, krome reflektoron aŭ sunospegulon.

 
Optika telegrafo de Chappe
 
cirkvito de la telegrafo de Morse

En 1787 hungara dirigento József Chudy inventis optikan telegrafon. Li kreis ĉenon el domoj kun 10 fenestroj. Li kreis kodon por la fenestroj (lumaj kaj mallumaj fenestroj). En la fruaj 1790-aj jaroj eĉ la prusa reĝo vidis la inventaĵon, tamen neniu uzo okazis. Chudy komponis operon pri la inventaĵo: Der Telegraph oder die Fernschreibmaschine prezentitan en 1796 en Buda kaj Pest.

En 1792 Chappe (ŝapp) eltrovis optikan telegrafon, kiu etendiĝis en Francio kaj iom pli. Precipe Napoleono profitis de la invento. Super alta kolono estis tri moveblaj brakoj. En sekreta libro oni kodigis 6000 vortojn al nombroj. Difinita nombro difinis ekskluzivajn brakopoziciojn, kiujn la telegrafisto manipulis de sur la tero. Nur la unua kaj la lasta ĉeftelegrafistoj de longa ĉeno de stacioj scipovis ĉifri kaj deĉifri la tekston. La ceteraj telegrafistoj nur imitis la brakopoziciojn tiel, ke ili teleskope vidis la antaŭajn brakopoziciojn.

Elektra telegrafado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektra telegrafo.

Elektra telegrafado: povas esti montra aŭ skriba, krome oni uzis komence rektan kurenton, fine alternan kurenton. Komence estis baterio, ŝaltilo kaj ia elektromagneto. La Kvarobla telegrafo, en angla Quadruplex telegraph estas tipo de elektra telegrafo kiu ebligas transsendi totalon de kvar apartaj signaloj kaj ricevi sur unusolan kablon samtempe (po du signalojn en ĉiu direkto). La kvarobla telegrafo tiel plibonigis formon de multiplexer. La teknologio estis inventita de usona inventisto Thomas Edison.

Montra elektra telegrafado: la unua sukceso estis diserigi akvon per elektra kurento. Ĉiu litero havis cirkviton al la akvujo. Do por ĉiu litero estis bezonata aparta drato al la alia stacio. Se oni enŝaltis cirkviton de unu el la literoj, en la ricevanta akvujo ĉe la koncerna elektrodo gluglado okazis. La telegrafado estis malrapida, krome multekosta pro la multaj literkonduktiloj. Tiu sistemo funkciis en Germanio kelkajn jarojn.

Estis pli bona solvo la elektromagneta sistemo. Oni profitis tion, ke la kompaso estas forturnebla pere de elektromagneto. Oni profitis ankaŭ tion, ke direkto de la kompasturno dependas de la direkto de la baterio. La sistemo estis pli rapida. En muran keston oni metis parojn da kompasoj kaj ŝaltiloj. La ŝaltilo havis 3 statojn: mezan, dekstran kaj maldekstran. Almenaŭ 5 ŝaltiloj difinis literon.

 
Morsa-tipa ricevilo kun paperrubando (supre) kaj relajso (dekstre, nigra).
 
Karakteriza sendilo de Morsa-aparato. Tio estas simpla ŝaltilo.
 
Sinkrona telegrafo de Hughes. La pianoklavoj funkciigas la signojn. Sube dekstre estas la pedalo.

Morsa (skriba) telegrafo: Samuel Morse konkeris la mondon per sia inventaĵo. La sendilo estis ŝaltilo, kiu fermis unusolan cirkviton. La ricevilo estis elektromagneto. Dum funkciado la aparato pentris punkton (por mallonga puŝo de la ŝaltilo) aŭ strekon (por longa puŝo) sur la paperrubandon. La aparato tiris la rubandon per konstanta rapideco. Do Morse ne sendis literojn, sed kodojn konsistantajn el punktoj kaj strekoj. Vidu Morsa kodo. Ofte la rubando malbone funkciis, tial oni uzis frapetilon. Tio estis relajso sen kontaktiloj. Funkciado de la ankro aŭdigis mallaŭtan frapadon. La telegrafisto ne uzis la paperan rubandon, sed aŭdis la ritman frapadon kaj mem surpaperigis la mesaĝon. La aparato bezonis unusolan konduktilon, oni anstataŭigis la alian konduktilon per terkonekto.

Komence la distanco estis nur 30 km, sed oni uzis etape relajsojn, kiuj refreŝigis la malfortajn signalojn. Per ili la ebla distanco estis preskaŭ senfina. La Morsa-aparato disvastiĝis en la tuta mondo, escepte la forajn insulojn. La ricevilo pliboniĝis al reliefskribo. La telegrafistoj legis la reliefskribon kontraŭ lampo, tial kelkaj telegrafistoj blindiĝis. Poste oni uzis bluskribon, ĉar la inko estis blua.

En Hungario la unua telegrafo ekfunkciis en 1847 inter Vieno kaj Pozsony.

Post persista laborado kabloj funkciis tra Atlantiko, tra Azio oni atingis Japanion kaj Aŭstralion. La aparato sendis preskaŭ minute po 100 signojn. La postaj, pli perfektaj telegrafoj uzis duoblokurentajn signojn, kiu signifas, ke ĉe la sendilo ŝanĝiĝis ankaŭ direkto de la kurento. La ricevilo devas esti polariza relajso

Literoskriba telegrafo redakti

La literoskribaj telegrafoj komence estis sinkronaj, poste neritmaj. D.E.Hughes (hjus) en 1856 prezentis sinkronan maŝinon. En la aparato literorado turniĝas sinkrone kun la alia aparato. Oni uzis 26 literojn kaj 26 ciferojn kaj skribosignojn. Se oni premis klavon, impulso estiĝis en tiu momento, kiam ĝuste la literorado prezentis tiun signon. La forsenditan impulson polariza relajso ricevis. Pro la sinkrona turniĝo ĝuste tiu signo elektiĝis. La signoklavaro similis al la pianoklavaro. La telegrafisto devis suprenlevi pezojn per pedalo. Malrapida falo de la pezoj movis la mekanismon. La teksto skribiĝis sur paperrubando, kies alia flanko estis glua. Se finiĝis la mesaĝo, la telegrafisto akvumis la rubandon kaj gluis tion sur telegrafan blanketon. Tiu sistemo estas rubandoskriba telegrafado. La aparato sendis minute po 200 da signoj.

Telegrafa sendilo de Émile Baudot en 1874 konsistis el 5 klavoj, krome estis 5 kombinoj de diversaj kurentoj. La ricevilo estis polara relajso. Memore al Baudot la telegrafistoj nomumis telegrafan mezurunuon pri li.

Neritmaj telegrafoj - Rapidtelegrafoj redakti

 
Telegramo de Pollák-Virág

En la neritmaj (alivorte start-stop) telegrafoj la sendila kaj ricevila mekanismoj ne turniĝas konstante, sed nur dum komunikado de unu signo. Elektromotoro faras la necesan turnadon. La signoj estas sepopaj, el tio la unua estas start, la lasta estas stop, la meza kvinopo estas kodo de la signo. Sub la signoklavaro estas 5 reloj moveblaj al unu direkto. Se oni premas klavon, laŭ la kodo kelke da reloj movas. Ĉe la relofinaĵo estas kontaktoj, kiujn la reloj povas fermi. Stato de la kontaktoj laŭvice kodiĝas.

Por pli bone profiti la eblecon, oni faris rapidtelegrafojn, kiuj konsistis ankaŭ el trubendoskribilo kaj trubendolegilo. Oni skribis la mesaĝojn unue sur trubendon, poste sendis tion per trubendo al la ricevanta telegrafo. La plej konataj estis aparatoj de Wheatstone kaj de Creed. Ili sendis Morsajn kodojn helpe de trubendo.

Telegrafo de Siemens & Halske plibonigis la trubendan sistemon kaj sendis minute po 700 da signoj.

Rapidtelegrafo de hungaroj Antal Pollák kaj József Virág sendis hore po 80 mil da vortoj. Tiu rapideco estis tiutempe superflua, tial oni uzis ĝin dum mallonga tempo. La maŝino sendis la signojn en lumsensivan paperon. Post rivelado la teksto aperis en manskriba sistemo.

 
Monumento pri la unua hungara sparkotelegrafo en Budapeŝto.

Telegrafado per radioondoj redakti

Post laborado de Guglielmo Marconi kaj aliaj estis ebleco telegrafadi sen konduktiloj. Komence oni povis produkti radioondojn per sparkomalŝargiĝo. Tio ne estis konvena por radiofonio, sed Morsa-aparato povis sendi la signojn per sparko en foran distancon (eĉ trans la oceanon). La sistemo precipe graviĝis post katastrofo de Titanic, kiam la sendrata telegrafo iom helpis. Dum la 1-a mondmilito Germanio kaj Turka Imperio telegrafadis tiel, ĉar la tiam amika Rumanio malpermesis uzadon de kabloj. Post malkovro de la elektrona tubo oni uzis radiofonian telegrafadon. Tiu sistemo trovis lokon longe en la kurta ondo.

Telegrafado per alterna kurento redakti

Tio estas modulado de sonfrekvenca kurento per klavo. Oni multoble profitas la cirkvitojn per samtempaj klavadoj de alternaj kurentoj, kies frekvencoj estas diversaj. Ili nomiĝas kanaloj. Tiu sistemo havas plurajn avantaĝojn. La moduladoj povas esti precipe amplitudomodula aŭ frekvencomodula. Formiĝis publika tutmonda reto de telegrafmaŝinoj pere de telegrafcentraloj. Tio estis la telekso. La telegrafoj ne povis disvastiĝi tiel, kiel la telefonoj, ĉar la telefono estas simpla kaj malmultekosta aparato, krome nur instruitaj manipulistoj povis telegrafadi. Ĉi tie la publika reto signifis ne la "surstratajn" telegrafojn, sed institucioj, fabrikoj uzis telekson.

Bildotelegrafo redakti

Bildotelegrafo povas sendi nigra-blankajn fotojn. La bildo konsistas el punktoj. Nuanco de punkto karakterizas respondan amplitudon, kion oni komunikis laŭ impulsoserio. Meze de la 20-a jarcento la ĵurnaloj ofte prezentis bildotelegramojn, ekzemple pere de Hellschreiber.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti