Telegrafisto estas tiu okupiĝo, kie la laboristo uzas morsklavon por sendi kaj ricevi morsan kodon per telegrafo. La profesio nuntempe jam apenaŭ ekzistas. Dum proksimume 200 jaroj uziĝis diversaj telegrafoj, tial ankaŭ la laboro estis malsama.

Telegrafo de Chappe
Konata vertikala morsklavo

Historio redakti

La profesio etendiĝis precipe dum regado de Napoleono pro invento de Chappe. La telegrafistoj ne konis la mesaĝon, nur ili imitis la movojn de la antaŭa mekanika telegrafo.

Ekde invento de Morse la telegrafisto konis la mesaĝon, ili kodigis ĝin al Morsa kodo kaj sendis tion al la adresulo. Tie la telegrafisto legis kaj deĉifris la sendaĵon.

Baldaŭe literoskribaj telegrafoj etendiĝis, kie la telegrafisto devis rapide skribi. Komence tiu laboro estas tre peza, ĉar la parte mekanika telegrafo funkciis per mallevo de pezoj. La telegrafisto foje-foje devis levi la pezojn per sia piedo.

Post apero de sparkotelegrafoj la telegrafistoj devis labori ankaŭ per siaj oreloj. Oni denove uzis la morsan kodon. Nuntempe nur radioamatoroj, aviadilaj aŭtomataj sistemoj kaj radiogvidiloj uzas la morsan kodon.

Dume la literoskribaj telegrafoj evoluis al teleksoj. La laboro faciliĝis, virinoj transprenis la laboron. Ĝenerale oni devis sendi po 300 karaktrojn minute.

 
Siemens T100: tipa kesta telekso en fermebla tablo, kie jam virinoj laboris

Famaj telegrafistoj redakti