Baŭdo
mezurunuo de frekvenco; unu simbolo en sekundo
Baŭdo (simbolo: Bd) estas mezurunuo de modulado uzata en telekomunikoj, precipe por teletajpiloj. Ĝi estis nomita laŭ la nomo de Émile Baudot, franca inĝeniero laborinta pri telegrafio.
Ĝi estas la mezuro de nombro da simboloj transsendataj en sekundo de modulita signalo.
Pli simple, ĝi estas la inverso de la daŭro de la plej malgranda impulso, aŭ "elementa" daŭro, en sekundo.
Ekzemple, je 50 baŭdoj, t.e. komerca rapideco de Telekso, la minimuma unuo estas:
- 1/50 baŭdoj= 0.020"
La tuta ciklo por transsendi karaktron konsistante el 7.5 unuoj (1 start', 5 bitoj, 1.5 stop'), unu karaktro estas transsendata en:
- 0.020"x7.5= 0.150"
En minuto:
- 60"/0.150"= 400 karaktroj estas transsendataj
En sekundo:
- 1"/0.150"= 6 2/3 karaktroj estas transsendataj
Internaj ligiloj
redakti