Baudot-kodo
Baŭda kodo, aŭ Baudot-kodo aŭ kodo de Baudot [bodO], tiel nomita laŭ ĝia aŭtoro Émile Baudot, akceptita kiel la «Internacia Telekomunika Alfabeto № 1» (ITA1), poste evoluinta en la «Internacian Telekomunikan Alfabeton № 2» (ITA2), ĉefe destinita al nesinkronaj (neritmaj) teletajpiloj, estas duuma kodo uzanta 5 bitojn. Konsekvence la nombro de malsamaj kombinoj estas 25, t.e. 32. Specialaj stirsignoj «cifer-ŝalto» kaj «liter-ŝalto» ebligas ŝanĝi la reĝimon de interpretado (inter la literoj kaj ciferoj-simboloj), pligrandigante la sortimenton da haveblaj signoj. Kelkaj signoj en la cifera kolumno, ĉi-sube metitaj inter krampoj, havas malsamajn laŭlandajn signifojn. La stir-kombinoj funkcias egale en ambaŭ reĝimoj (litera kaj cifera).
La originala Baudot-kodo (ITA1) ne plu estas uzata; tamen neformale oni iam uzas tian nomon (Baŭda kodo) por ajna 5-bita kodo, ekz-e por ITA2. ITA2 plu estas uzata en kelkaj terenoj, ekz-e en komunikiloj por surduloj aŭ en amatora radio.
|