Fenestro

malfermo en muro, pordo, tegmento aŭ veturilo, kiu permesas la trairon de lumo
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Fenestro (apartigilo).

Fenestro estas regulforma aperturo por enlasi lumon kaj eventuale aeron (en domon, aŭton, ŝipon ktp.). Ordinare oni rigardas la kadron kaj la fermaĵon kiel partojn de la fenestro.

Grandega ornama fenestro; la vera fenestro estas malfermita en malgranda sekcio de malsupra parto.

Laŭ Francisko Azorín fenestro estas Regula aperturo en muro de edifico, pli malpli alta ol la etaĝa planko, por enlasi lumon k. aeron. Kadro garnita per vitraĵo por fermi tian aperturon.[1] Li indikas etimologion el la latina fenestra. Kaj li aldonas teknikan priskribon jene:

Citaĵo
 La masonita aperturo konsistas el sojlo (sur parapeto ofte), gamboj, arko aŭ lintelo, intradoso k. kadringo. La ligna aŭ metala parto konsistas el kadro, fiksa per diversformaj fiksiloj al la muro, k. fenestrofolioj artike kunigitaj al la kadro per ĉarniroj. 

.[2]

Historio redakti

 
Arta manuelina fenestro en la Monaĥejo de Kristo de Tomar, (Portugalio).

La plej fruaj fenestroj estis simple truoj en muro. Poste, oni kovris fenestrojn per besta felo, ŝtofo aŭ ligno. Sekvis ŝutroj malfermeblaj kaj fermeblaj. Poste oni konstruis fenestrojn kiuj kaj protektis la loĝantojn kontraŭ la vetero kaj enlasis lumon: fabrikitaj el vitro, platigita besta korno, aŭ maldike tranĉita marmoro. En Azio oni uzis paperon por kovri la truon.[3]

La Romianoj estis la unuaj uzi vitron por fenestroj. En Aleksandrio ĉ 100 KE, ekaperis fenestroj el muldita vitro, kvankam kun malbonaj optikaj ecoj. Fenestroj el kunmetitaj vitropecoj ligitaj per plumbo estis preferataj de riĉaj eŭropanoj, dum paperaj fenestroj estis preferataj en Ĉinio, Japanio kaj Koreio. En Anglio, vitro fariĝis ofte uzata en la fenestroj de ordinaruloj nur en la 17-a jarcento, anstataŭ platigita korno, kiun oni uzis ek de la 14-a jarcento.[4]

Modernaj grandaj fenestroj fariĝis eblaj nur post la plibonigo de vitrofarado. Modernaj fenestroj plejofte estas kovritaj per vitro; malmultaj per travidebla plasto.[3]

En modera klimato oni kontentas pri fenestroj kun unu tavolo de vitro. Pliajn tavojn oni povas uzi en tre varma aŭ tre malvarma klimato por malhelpi la trapason de varmo.

Specoj redakti

Laŭ formo kaj funkcio oni diferencige parolas pri: (interalie)

  • ortangula, ronda, unuklapa, duklapa, plurklapa, angla (fermiĝanta per vertikala ŝovo de la vitroframo), franca fenestro (pordofenestro).
  • Blinda fenestro estas falsa, nur ŝajnigita.
  • Montra fenestro estas de ekstere videbla elmetejo de magazeno.
  • Krada fenestro estas ŝirmata per ekstera metala krado.
  • Tegmenta fenestro estas fenestro en tegmento je sama deklivo

Elementoj redakti

terminologio:

  • Duobla vitra fenestro: izolita fenestro kun du vitroj, kiu entenas ofte gason inter la du vitroj.
  • Fermovitro: longa peco el ligno,plasto aŭ aluminio ĉirkaŭ la vitro , ĝenerale en interna parto, kiu tenas,fiksas vitron.
  • Kadrumo: Borderaĵo , fiksita al la interna parto de aperturo kaj destinita ricevi la kadrumo de fenestro.
  • Kardino: metalaĵo, konsistanta el du sendependaj partoj kun komuna akso, fiksitaj unu en la kadrumo ,la alia en la fenestro. Tio ebligas ties demeton per nura levo.
  • Klinko: estas la movebla peco de fenestrofermilo.
  • Vitro: parto travidebla en vitro

Famaj fenestroj redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri fenestro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[5]:

  •  
     Al koro penetro per okula fenestro 
  •  
     Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro. 
  •  
     Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj. 

En Esperanto redakti

En la revuo Kontakto aperis indiko de interesa retejo kie oni povas rigardi tion kion kontribuintoj vidas tra siaj fenestroj kaj oni rajtas alŝuti same, bildigite de tieaj pluraj fotoj.[6]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 72.
  2. Azorín, samloke.
  3. 3,0 3,1 Window. Britannica. Alirita 2012-19-05.
  4. Langley, Andrew. (2011) Medieval Life, Eyewitness. Dorling Kindersley, p. 16. ISBN 1-4053-4545-4.
  5. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-01-28.
  6. Fenestroj tra la mondo, Kontakto, nº 307, januaro 2022, p. 17.