Fenestro de Bonifaco

La Fenestro de Bonifaco apartenas al 15 ĥorejaj fenestroj en la Katedralo de Erfurto. Ĝi datumis de 1410; jam 6 jarojn poste necesis restaŭrado pro fajregaj damaĝoj. La fenestro troviĝas en la norda parto de la ĥorejo.

La ĥorejo de la katedralo en Erfurto.

Dimensio redakti

La fenestro konsistas el 4 vertikalaj strioj kaj 22 linioj, sume el 88 ĉeloj. Ĝi estas 18,25 metrojn alta kaj 1,93 metrojn larĝa.

Tekniko kaj koloroj redakti

La plastikstila pentrado estis farita per akvotono kaj kaŭstikaĵoj grafikaj. La surfaco estis mola, alkaleca vitro kun malalta fandopunkto. La ĉefaj koloroj de la fenestro estas ruĝa, verda kaj flava.

Priskribo redakti

Sur la fenestro estas reprezentita sume ses episodoj el la vivo de Sankta Bonifaco. Ili ampleksas la periodon de 716 ĝis lia morto kronike kaj koncernas lian misian agadon en Turingio, Hesio kaj Frisio. Komenciĝas la bildprogramo sube; verŝajne ĝi estas memstara kreado de la vitraĵateliero sen iu antaŭa modelo arthistorie.

La unuopaj bildoj redakti

  1. Bildo 1: Alveno de la sanktulo en Frisio surŝipe. Maldekstre staras frisoj kiuj akceptas lin.
  2. Bildo 2: Episkopa ordino de Bonifaco fare de Lia papa moŝto Gregorio la 2-a. Li donas al Bonifaco volvolibron kun sigelo. Je la maldekstra flanko de la ĉefpontifiko staras kardinaloj, dekstre epikopoj kaj aliaj akompanantoj.
  3. Bildo 3: La t.n. fiŝmiraklo - kolombo alportas al Bonifaco kaj liaj eskortantoj (inter ili Sankta Adelario kaj Sankta Eobano) fiŝon. La personoj estas sur la dekstra bildduono.
  4. Bildo 4: Nur arkitekturaĵoj, sen homoj.
  5. Bildo 5: Surtronigo (= eko de la episkopa ofico) de Bonifaco dum lia tria vojaĝo Romon fare de papo Gregorio la 3-a. Videblas la episkopoj kiuj surmetas al Bonifaco la mitron, la paliumon kaj la oficbastonon kun kruco.
  6. Bildo 6: Konsekro de la katedralo de Erfurto fare de Bonifaco. Kontraŭe al la aliaj, tiu bildo etendiĝas sur kvin liniojn. La du subaj montras Bonifacon demetantan al Adolar la mitron. Malantaŭe estas akompanintoj kaj spektantoj. La aliaj tri montras arkitekturaĵojn.
  7. Bildo 7: Murdo de la sanktulo fare de la frisoj. Maldekstre de Bonifaco estas Adelario, Eobano kaj iu tria episkopo; dekstre estas aro da frisoj, parte surĉvale rajdanta.
  8. Bildo 8: Entombigo de Bonifacoj kaj liaj kamaradoj. En trinava halo ili kuŝas en ĉerkoj kaj aspergatas per benita akvo. Malantaŭe estas reĝoj kaj episkopoj. Super la halo estas turoforma trabaro etendiĝanta ĝis la kampoj de trifolia folio.

La plej alta linio de la fenestro havas mezan cirklon, ĉirkaŭ kiu grupiĝas okoblaĵoj rondarkaj. Ili enhavas foliajn ornamaĵojn.

Konservado redakti

Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj en la kuro de la jarcentoj, la mezepoka vitraĵo konserviĝis originale je sensacie 84 %. La reston kompletigis de 1909-11 la ateliero Linnemann. Kelkparte oni rimarkas grizajn-verdajn efloreskadojn kaj ĉe malsubaj partoj farunozan flavan-blankan malkombiniĝon.

Literaturo redakti

  • E. Drachenberg: Die mittelalterliche Glasmalerei im Erfurter Dom. Berlin 1983.
  • E. Drachenberg: Die mittelalterliche Glasmalerei im Erfurter Dom. Abbildungsband. En: Institut für Denkmalpflege in der DDR (eld.): Corpus vitrarum medii aevi. Akademie-Verlag, Berlin 1983.
  • E. Lehmann/E. Schubert: Dom und Severikirche zu Erfurt. Koehler & Amelang, Leipzig 1991.