Sankta Eobano (mortinta en la 5-a de junio 754755 proksime de Dokkum) estis kamarado de Sankta Bonifaco, kiu fondis la episkopujon de Erfurto. Li estis episkopo kaj martiro.

Sankta
Eobano
Relikvujo en Dokkum, kie Eobano estis murdita
Relikvujo en Dokkum, kie Eobano estis murdita
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 699 (0699-01-01)
en Anglio
Morto 5-an de junio 754 (0754-06-05) (55-jaraĝa)
en Dokkum
Mortis per senkapigo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo pastro vd
Episkopo de Utreĥto
Dum 753–754
Antaŭulo Wera
Sekvanto Gregor
Sanktulo
Festotago 7-a de junio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Eobano estis angla sacerdoto, kiu estis veninta kune kun Bonifaco Germanlandon. Dum la misiado ĉe la Frisoj li havis la funkcion de landa (= eksterurba) episkopo antaŭ ol fariĝi episkopo de Utrecht en 754[1].

Matene la 5-an de junio 754 aŭ 755 li estis murdita kun siaj akompanantoj (laŭ Willibald von Eichstätt ĉestis pli ol 50 homoj), ĉe la bordo de la rivero Boorne proksime de Dokkum. Krimuloj estis nekristanaj Frisoj kaj okazis ĝuste en la tago, kiam Eobano volis doni la sakramenton de konfirmacio al ne longe antaŭe baptitaj el la ĉirkaŭaĵoj.

Ĉu la murdo estis vera martireco aŭ simpla rabmurdo ne estas certa. Plej novaj esploroj konkludas ke la farintoj estis lokuloj, kiuj jes ja konis la respektatan personecon de Eobano sed simple volis kapti la okazon fari bonan predon[2].

Duonadorada kulto en Erfurto redakti

Post la 756-a jaro la ostoj de episkopo Adelario kaj de Eobano estis translokitaj al Fulda por entombigo apud Bonifaco. De tie ili laŭtradicie revenis antaŭ la jaro 1100-a Erfurton: ĉar tiam komenciĝis en Erfurto la preĝado al la perado de Eobano.

La relikvujo de la sanktaj Adelario kaj Eobano en la Katedralo de Erfurto datumas de la jaro 1350. La festotago estas nemire la 7-a de junio.

Subnotoj redakti

  1. Bonifatius, epistolae 109, ed. M. Tangl. En: MGH Epistolae selectae, vol. 1. Weidmann, Berlin 1916, p. 234-236, tie ĉi p. 235, linioj 3-19
  2. Kp. Gereon Becht-Jördens: Heiliger und Buch. Überlegungen zur Tradition des Bonifacius-Martyriums anläßlich der Teilfaksimilierung des Ragyndrudis-Codex. En: Hessisches Jahrbuch für Landesgeschichte 46, 1996, p. 1-30, tie ĉi p. 15-30; la sama: Die Ermordung des Erzbischofs Bonifatius durch die Friesen. Suche und Ausgestaltung eines Martyriums aus kirchenpolitischer Notwendigkeit?. En: Archiv für mittelrheinische Kirchengeschichte 57, 2005, p. 95-132, ĉi tie p. 95; S. 123-125.

Literaturo redakti

  • Dehio Mitteldeutschland, 1943, p. 94
  • Theodor Schieffer: Winfrid Bonifatius und die christliche Grundlegung Europas. Herder, Freiburg 1954, Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1972, p. 254; p. 272
  • Wäß, Helga: Reliquiensarkophag für den heiligen Bischof Adolar und seinen heiligen Diakon Eoban, en: Form und Wahrnehmung mitteldeutscher Gedächtnisskulptur im 14. Jahrhundert, ĉi tie vol.2, Katalog ausgewählter Objekte vom Hohen Mittelalter bis zum Anfang des 15. Jahrhunderts, Bristol, Berlin 2006, p. 156 sekv., kun bildoj - ISBN 3-86504-159-0
  • Transkription des Prozessionsprotokolls für den Umgang mit den Reliquien der hll. Adolar und Eoban, en: Helga Wäß: Prozessionsordnung von 1452, en: Form und Wahrnehmung mitteldeutscher Gedächtnisskulptur im 14. Jahrhundert, vol. 1, Bristol kaj Berlin 2006, p. 486 sekv. - ISBN 3-86504-159-0

Eksteraj ligiloj redakti