Episkopujo de Erfurto
La romkatolika Episkopujo de Erfurto kovras preskaŭ la tutan Turingion, krom kelkaj pecoj en la oriento de la germana federacia lando, kiuj apartenas al la Episkopujo de Dresden-Meißen kaj ĉe la regiono Rhön kiuj apartenas al la Episkopujo de Fulda. Ĉirkaŭ 154.000 katolikoj estas tie ĉi, la plejmulto en la regiono Eichsfeld. El ĉiuj turingianoj, 8% estas katolikaj kaj 25% evangeliaj.
Episkopujo de Erfurto | |||
---|---|---|---|
Episkoplando | |||
Blazono | |||
diocezo de Katolika Eklezio [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Akvokolektejo | 12 000 km² (1 200 000 ha) [+] | ||
Areo | 12 000 km² (1 200 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 2 143 100 [+] (2019) | ||
Denseco | 178,59 loĝ./km² [+] [+] | ||
Vikimedia Komunejo: Roman Catholic Diocese of Erfurt [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Historio
redaktiFondita unuafoje estas la episkopujo en 742 fare de Sankta Bonifaco (kiel ankaŭ la episkoplandoj de Würzburg kaj Büraburg), tamen ĝi jam en 755 unuigitis kun Majenco. Ekde 1821 Turingio apartenis plejparte al la episkopujo Paderborn. En 1929, la Konkordato kun Prusujo reordigis la episkopujojn, kaj pri malsamaj partoj de Turingio zorgis la episkopoj de Meißen, de Würzburg kaj de Fulda. Post la Dua Mondmilito la nombro de la katolikoj kreskis pro la forpelitoj el Silezio, Orienta Prusio, Sudetio kaj de alie. La episkopoj de Fulda kaj Würzburg nomis mandatulojn komisiitajn, por reagi al la divido de Germanujo. En 1953 Joseph Freusberg iĝis helpepiskopo. De li kaj de liaj posteuloj Hugo Aufderbeck kaj Joachim Wanke stariĝis strukturoj efikaj en GDR. En 1973 instaliĝis t.n. Apostola administradejo de Erfurto-Meiningen. La 8-an de julio 1994 finfine naskiĝis denove propra episkopujo.
Episkopoj
redakti- 742 - 755 Adalar, episkopo
- 1994 - 2012 Joachim Wanke, episkopo
- 2012 - 2014 Reinhard Hauke, apostola administranto
- 2014 - nun Ulrich Neymeyr, episkopo
Inter 755 kaj 1994 ne ekzistis iu "episkopo de Erfurto", sed ofte iu helpa episkopo kiu administris la erfurtan parton de alia episkopujo (unue Majenco, laste Fulda).
Grandeco
redaktiEn 7 dekanujoj kun 73 paroĥoj la animzorgadon faras ĉirkaŭ 100 pastroj, 70 dungitaj laikoj kaj nenombreble multaj libervolaj helpantoj.